Salti al enhavo

Budapeŝto

Dudek sep lernantoj kaj tri instruistoj renkontiĝis ĉi-dimanĉe (la 24-an de februaro) en la budapeŝta lingvolernejo "Lingvo-Studio" por trapasi provan sesion de la ŝtata KER-ekzameno pri Esperanto. Kvar el ili provis la aŭskultan kaj skriban partojn de la supera grado C-1, la aliaj la mezan gradon B-2.

Por helpi la lingvan evoluon de la lernantoj nia "Fondaĵo Eszperantó" donacis al ĉiu ĉeestanto ekzempleron de la romano Hura! de Baghy.

Post la fino de la ekzamena laborado glaso da ĉampano helpis la malstreĉiĝon dum vigla komuna babilado... 🙂

Estis aparte ĝojige sperti la ĉeeston de deko de veraj gejunuloj (15-25 jaraj), espereble ni ankoraŭ renkontos ilin en multaj Esperantaj eventoj...

La provekzamenan sesion organizis Szilvási László kaj Csiszár Pálma.

 

1488428206_Ekzameno2.thumb.png.ea2ceb16e82aa0c65f1ec70f2b529321.png

  • Ŝati 2



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.