Salti al enhavo

Esperantista hom-helpa asocio baldaŭ festos sian 15-an naskiĝtagon


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Solidareca Bonvolo naskiĝis la 12-an de aprilo 2004 en Goma, Kongo Kinŝasa. Ĝia celo estas eduki malriĉajn infanojn kaj orfojn, kontraŭi malriĉecon kaj subteni homajn rajtojn.

Multaj de la malriĉuloj de Goma terure malriĉiĝis, kiam vulkano forviŝis unu trionon de la tieaj (tie-aj) domoj en 2002. Multaj homoj devis vendi sian malgrandan ter-pecon kiam ili perdis ĉion, kaj nun vivas per mon-petado. Estas ankaŭ multaj rifuĝintoj el aliaj partoj de Kongo.

Homoj timas loĝi ekster la urbo pro la agado de multaj militismaj grupoj, kiuj rabas kaj batalas en la kamparo ĉirkaŭ Goma.

Kongo devus esti riĉa lando, ĉar ĝi havas oron, juvelojn kaj aliajn valoraĵojn. Sed anstataŭ vendi tiujn valoraĵojn por servi la popolon, la registaro uzas ilin nur por riĉigi sin mem.

La registaro eĉ ĉesis pagi la instruistojn en la ŝtataj lernejoj, do nun la infanoj ne povas lerni senpage, eĉ en la baz-lernejo. Multaj gepatroj estas senlaboraj kaj ne povas pagi, kvankam ili bone komprenas la valoron de edukado.

Dum 14 jaroj, Solidareca Bonvolo funkciis ĉefe per eksterlandaj kontribuoj al la instru-kostoj, sed en majo 2018 ĝi komencis projekton kun la svahila nomo Mama Wimbi. Tio signifas “Patrina Ondo” pro la espero kaj intenco, ke la helpitaj helpos aliajn, kiuj helpos aliajn… senlime.

Dek ok patrinoj kaj kelkaj lernantoj nun kudras bel-kolorajn objektojn, kiuj estas vendataj tra la mondo. Tiel ili enspezas sufiĉe da mono por pagi la edukadon de la infanoj.

Solidareca Bonvolo komencas ĉi-jare instrui al la lokaj homoj, kiel uzi Interreton por anonci kaj vendi siajn varojn en pli riĉaj landoj ekster Kongo.

La aŭstralia sekcio de la hom-helpa asocio, Rotario Internacia, helpis nin starigi la projekton. Solidareca Bonvolo esperas ke aliaj kluboj, Rotariaj kaj esperantistaj, kaj aliaj homoj tutmonde, sekvos nin rete kaj fejsbuke por helpi nin rebonigi la vivon en tiu komunumo serioze vundita per serio de teruraj okazintaĵoj.

Ni ĝoje invitas vin kunlabori kun ni!


Penelope Vos
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 3

Penelope Vos estas vic-prezidanto de Solidareca Bonvolo, kvankam ŝi loĝas en kampara Aŭstralio. Ŝi estas instruisto, ĉefe pri scienco, arto kaj Esperanto, verkisto kaj eldonisto (http://www.bonvolo.net/) sed nun plejparte laboras por la Esperanto-komunumo de Goma.


  • vulkano: monto, kiu elverŝas fajron, kaj bolantajn fumojn kaj gasojn el profunde sub la tero.

800px-MSH80_st_helens_eruption_plume_07-22-80.jpg

  • juvelo: brila, bel-kolora, kaj tre valora ŝtono.

File:Cardinal gems.png

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Je 2019-3-13 at 01:23, Zhangwei diris:

Se oni volas kunlabori kun vi kiel rekonti kun vi? 

Dankon pro via kunlaboremo, Kara Zhangwei!

Ni povas babili per Skajpo, retmajlo, Fejsbuko (se vi ne planas vojagxon al aux Kongolando aux Auxstralio).

Mia retadreso estas penivos@yahoo.com, Fejsbuke mi estas "Penelope Vos" (ankaux Skajpe) kaj ni uzas "Solidareca Bonvolo" (cxefe en Esperanto) kaj "Mama Wimbi"(cxefe en la Angla) aux, kompreneble  ni estas kontakteblaj per la retejo www.bonvolo.net . La adreso de Alphonse estas alphonsewaseka@yahoo.fr

Mi antauxgxojas kunlabori kun vi por plibonigi la mondon per Esperanto!

Bondezire,

Penelope

 

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.