Salti al enhavo

Internacia Tago de la Gepatra Lingvo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Kio estas la gepatra lingvo? Tio estas la lingvo, kiun oni ricevis de siaj gepatroj ekde la naskiĝo. Ĝi kutime estas la lingvo, kiun oni plej facile kaj nature parolas, ankaŭ la lingvo, kun kiu oni havas la plej fortan emocian rilaton.

La 21-an de februaro 1952 la polico paf-mortigis en la universitato de Dako, ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo, plurajn studantojn. Tiuj studantoj manifestaciis ĉar oni volis forigi ilian gepatran lingvon, la bengalan, el la universitato, kaj anstataŭigi ĝin per lingvo "pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento. 

Tiaj aferoj ripetiĝas, en diversaj formoj, daŭre tra la tuta mondo kaj tra la tuta historio. Tial, en novembro 1999, Unesko proklamis la 21-an de februaro la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo.  

Estas granda danĝero precipe por la indiĝenaj lingvoj. Tio ofte okazas pro deviga al-trudo de la lingvo de pli potenca ŝtato, kaj malatento aŭ aktiva subpremado de la lokaj gepatraj lingvoj. "Mi estas la fortulo, vi silentu. Se vi deziras paroli, vi parolu mian lingvon"

Tiel okazadas iom post iom la malapero de lingvoj. Ĉirkaŭ 6 700 lingvoj estas parolataj en la mondo, sed 40% (procentoj) de ili estas minacataj je malapero. La plimulto de tiuj minacataj lingvoj estas indiĝenaj lingvoj. Tio signifas ne nur ke tiuj lingvoj estas en danĝera situacio, sed ankaŭ ke tutaj popoloj povus perdi sian grandan kulturan riĉecon.

Multaj lingvistoj atentigas pri tio, kaj ankaŭ UN kaj Unesko estas zorgo-plenaj pro la malforta situacio de multaj lingvoj. Laŭ proklamo de UN antaŭ tri jaroj, 2019 estas la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj

Kial esperantistoj interesiĝu pri la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo? La bazaj valoroj de tiu tago, la diverseco kaj la rajto de ĉiu homo paroli sian gepatran lingvon, estas ankaŭ la valoroj, kiujn la tutmonda Esperanto-movado defendas. Ni, la esperantistoj, ne volas malaperigi aliajn lingvojn. Ni volas, ke ĉiuj lingvoj plu ekzistu, ni volas ke lingvaj rajtoj estu respektataj, kaj ke regu lingva justeco en la inter-komunikado. 

Malantaŭ Esperanto ne staras ŝtatoj, ekonomiaj interesoj, imperiismo. Ni ne estas subtenataj de popoloj, kiuj deziras malaperigi aliajn popolojn kaj iliajn lingvojn, aŭ transpreni iliajn komercajn interesojn. Malantaŭ Esperanto estas nur bonvolemaj homoj el la plej diversaj popoloj kaj nacioj, kiuj celas justecon por ĉiuj kulturoj kaj ĉiuj lingvoj, kaj pacon inter ĉiuj popoloj. 

 

Informas: la Informa Fako de UEA ĉe https://uea.org/vikio/21-a_de_februaro_2019_-_Internacia_Tago_de_la_Gepatra_Lingvo
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 9

  • pafi: ĵeti tre forte per ilo, kun la celo trafi aŭ mortigi.

800px-Nancy_Johnson_%28sport_shooter%29_4.jpg

  • manifestacio: okazo, kiam amaso da homoj kuniĝas sur-strate por publike montri sian opinion, kutime pri socia aŭ politika afero.

File:Bundesarchiv Bild 183-1989-1106-405, Plauen, Demonstration vor dem Rathaus.jpg

Bundesarchiv, Bild 183-1989-1106-405 / CC-BY-SA 3.0

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ĉu ĉiuj Esperanto parolantoj estas pacemaj, bonvolemaj ktp. ?

Povas ekzisti multaj (da) Esperanto parolantoj kiu ne pensas pri tiaj valoroj. Por kiu ĝi estas nur facila lingvo ( kiel interkomunikilo ). Ĉu ne ?

Ligo al komento
share_externally

Mi iam renkontis homon, kiu plendis, ke kvankam ĉiuj ĉe loka klubo estis tute afablaj, kiam li unuafoje alvenis, ili tamen ĉesis paroli kun li, kiam li diris, ke li estas faŝisto. Do jen almenaŭ unu homo sufiĉe malsama al la ĝeneralaj esperantistoj 🙂

  • Ŝati 1
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally

Estas apenaŭ kredebla fakto, ke en Germanujo dum la 30-aj jaroj ekzistis eĉ esperantistaj nazioj. Ili tradukis paroladon de Hitler, tute ne menciis Zamenhof en sia propagando, kaj elpelis ĉiujn judajn membrojn. Mi ĝojas diri, ke tamen multaj membroj proteste eksiĝis el la asocio pro tiaj agadoj. Kaj finfine tio ne helpis ilin, ĉar la asocio estis devigata malfondi sin. La idealoj de Esperanto pri paco kaj internacia komunikado ne estis akordigeblaj kun la ideoj de Hitler, laŭ kiuj la "arjoj" (la germana raso) estas supera al ĉiuj aliaj.

  • Ŝati 1
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally

Estas amuze! Ĵus antaŭ legado de la mesaĝo de scivolemo mi pensis en mi mem purigante la manĝilaron: jes, kompreneble ne ĉiuj esperantistoj estas pacamaj, bonvolemaj, amikemaj, fratemaj ktp sed en la komunumo de la esperantistoj estas multe pli da tiaj personoj ol en la ordinara mondo. Eble en aliaj bravaj societoj same ekzistas plimulto tre afabla, bonkorema ktp sed mi vere scias ke tiel estas en Esperantujo. Certe la "interna ideo" de Esperanto influas kaj efikas por pli bona mondo. Ni plu montru nian trezoron, kaj ni uzu ĝin kaj ni arigu multe pli da amikoj. Danke al Esperanto "En la mondon venis nova sento...."

  • Ŝati 2
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally

>>Ĉu ĉiuj Esperanto parolantoj estas pacemaj, bonvolemaj ktp. ?

Nu, homoj estas homoj. Do en ĉiu aro da homoj vi trovos la tutan gamon da ecoj. Kelkaj estas bonaj ecoj, kelkaj iomete malpli bonaj. Tamen, mi konsentas kun Jean-Claude kiam li diras, ke en la Esperanto-komumuno estas multe pli da pacemaj kaj bonvolemaj homoj ol en la ordinara socio. Tia certe estas mia sperto. Sendube estas multe da Esperanto parolantoj, kiuj ne pensas pri la interna ideo de paco kaj toleremeco. Sendube estas ankaŭ multegaj, kiuj ja pensas (kaj pensis) pri tiaj ideoj. Kaj tiaj ideoj igis la lingvon sukcesa. Aliaj planlingvoj malsukcesis ĉar ili estis nur lingvoj. Esperanto estas pli ol simpla lingvo.

  • Ŝati 1
  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.