Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Ĝi estas itala aranĝo, sed kutime venas sufiĉe da homoj el proksimaj eŭropaj landoj. Sed okazas ankaŭ aliaj aranĝoj en la sama periodo, ekzemple estas ankaŭ germana renkontiĝo tiam. Rigardu la liston de venontaj kunvenoj https://uea.facila.org/venontaj-kunvenoj/.
  2. Somera Esperanto-Studado (SES) estas unu-semajna renkontiĝo organizata ĉiu-jare dum somero ekde la jaro 2007. Ĝi kutime okazas en la lando Slovakio kaj celas instrui la lingvon Esperanto al ĉiu-aĝaj komencantoj, progresantoj, kaj ankaŭ al fluaj parolantoj, kiuj deziras lerni pri la literaturo kaj historio de Esperanto. Dum SES la partoprenantoj vizitas kursojn antaŭ-tagmeze, kaj post-tagmeze ili amuziĝas kaj amikumas kun aliaj homoj. Ĉiam okazas tagaj kaj duon-tagaj ekskursoj, prelegoj, vesperaj koncertoj, kaj noktaj programoj en trinkejo aŭ en trankvila te-ejo kun la nomo Gufujo. SES estas la plej granda renkontiĝo de Esperanto-lernantoj, kutime kun 150-250 partoprenantoj. La renkontiĝon organizas la Esperanto-asocio "Edukado ĉe Interreto" (E@I). Ĝia sidejo troviĝas en Slovakio (urbo Partizánske) sed ĝiaj laborantoj estas internaciaj. Ĝi ĉefe zorgas pri interretaj projektoj rilataj al lingvoj aŭ informado, sed ĝi ankaŭ organizas aliajn renkontiĝojn, kiel ekzemple la renkontiĝon Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST) kaj ankaŭ la renkontiĝon Polyglot Gathering, kiu estas granda internacia renkontiĝo por poliglotoj (homoj kun ekster-ordinara kapablo paroli multajn lingvojn). La venonta SES okazos en la historia slovaka urbo Nitra de la 12-a ĝis la 20-a de Julio 2019. Ni kore invitas ĉiujn partopreni en ĝi! Salomé Hug
  3. Kara Scivolemo, Mi ĝojas, ke vi ŝatas la artikolon pri la Malferma Tago. Kaj mi notas, ke vi volus iam legi pli da artikoloj pri la Centra Oficejo. Mi esperas, ke post iom da tempo aperos artikoloj ankaŭ pri Greziljono kaj Kvinpetalo. Kore, Anna
  4. Du fojojn jare okazas Malferma Tago ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando. Tio estas okazo, kiam esperantistoj estas invitataj viziti la oficejon. Tie ili povos aŭskulti prelegojn, babili kun aliaj esperantistoj, trinki (sen-page) teon kaj kafon kaj pasigi tempon en la libro-servo. La venonta Malferma Tago estos la 50-a, do speciala okazo. La dato estos la 20-a de aprilo 2019. Se vi estos en aŭ apud Nederlando en tiu dato, ni rekomendas, ke vi vojaĝu al Roterdamo por tie ĉeesti. Estos plena kaj interesa programo, kun honoraj gastoj Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, redaktoroj de revuo Esperanto. Ili prezentos la Retan Revuon, novan iniciaton de UEA. Krome estos prelegoj de pluraj estraranoj de UEA kaj de Manuela Burghelea, volontulo de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Prelegos ankaŭ Katalin Kováts, respondeculo de la retejo edukado.net kaj organizanto de Esperanto-ekzamenoj tra la mondo. Oni prezentos novaĵojn de la libro-servo, kaj se vi volos aĉeti librojn, estos ĝenerala sesona rabato. La libroservo de UEA Partopreno en la Malferma Tago estas senpaga, kaj ne necesas anonci vin anticipe. Por la adreso kaj instrukcioj, kiel atingi la Centran Oficejon, legu ĉi tie. La aranĝo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
  5. Anna

    Brazila Kolekto

    Kara Flavio, Pardonu, ke mi ne atentigis vin, ke la artikolo jam aperis! Ĉiu artikolo aperas en pluraj fazoj: post la verkado kaj afiŝado, la prilaborado de la difinoj, la aldono de la sondosiero ktp... kaj laŭ mia memoro estis ankaŭ iu problemo pri la sondosiero, kaj necesis refari ĝin. Ĉio ĉi havis la rezulton, ke mi forgesis informi vin, ke ĝi aperis. Mi ĝojas, ke tamen vi mem intertempe trovis ĝin! Anna
  6. Anna

    Chaumont

    Tio estas interesa kaj nekutima afero!
  7. Anna

    La esperantisto Joseph Rhodes

    Kompreneble, vi intencis skribi "datumbazo", ĉu ne?
  8. Anna

    Gerda malaperis!

    Nun mi ricevis informon, ke ekzistas malnova sondosiero - sed nur de la unuaj ok ĉapitroj. Mi aldonis tiun informon al la artikolo, kun la ligilo.
  9. Ĉu vi ĵus spertis longan grizan vintron? Ĉu la vetero ĉe vi ankoraŭ frostas? Agu rapide, kaj post unu monato vi povos ĝui brilan sunon, perfektan temperaturon, kaj viglan esperantistan kulturon ĉe la Internacia Junulara Festivalo en Italujo. Ĉu vi iam vizitis Italujon, precipe la regionon Romanjo (Romagna), dum la somera periodo? Se ne, plulegu, se jes, lasu nin refreŝigi vian memoron: senkompara akceptado, belega vetero, la fama nokta vivo, bongustaj manĝoj, homoj ĉiam ridantaj, jarcenta kulturo, ktp... Bone, nun imagu ĝin en la printempo. Tio estos tre facila: ĉio estos tute sama, krom la fakto ke la printempo estas multe pli baldaŭa ol la somero. Vi ĝuos pli da kulturo, pli da geamikoj, pli da amuziĝo, eble vi eĉ sunbruniĝos... kaj nur unu lingvo sufiĉos por ĉio: Esperanto! La IJF – Internacia Junulara Festivalo – ĉi-jare okazos en Viserbella (Rimini) de la 17-a ĝis la 23-a de Aprilo! Ni invitas vin veni por malkovri ĉiujn aspektojn de Emilio-Romanjo, en la internacia kaj sendependa situacio de Esperanto-festivalo! Vizitu tuj la retejon de Itala Esperantista Junularo, pretigu vian valizon, informu vian lernejon aŭ oficejon ke vi estos for, kaj aliĝu kiel eble plej frue... Se vi serĉas farĉitajn ringo-pastaĵojn, vi tutcerte trovos ilin ĉi tie! Rigardu la fotojn ĉe la Fejsbuka paĝo de Itala Esperantista Junularo. Tie vi trovos tiujn de la lastaj IJF. Itala Esperantista Junularo
  10. Scivolemo, tio estas tre bela ideo. Partoprenantoj en la Sumoo, anstataŭ legi libron povus legi unu artikolon ĉiutage en uea.facila.
  11. Anna

    Kiu estis Kabe?

    Mi ricevis kelkajn komentojn pri tiu teksto. Oni informas min, ke la vortaro de Kabe aperis ne en 1911, sed en 1910, kiel oni vidas sur la titolpaĝo. Laŭ Pabst, ĝi estis eldonita en majo 1910, ĉar en junio 1910 ĝin anoncis kelkaj Esperanto-gazetoj. Mi prenis la daton el la artikolo en Vikipedio, kiu plurfoje ripetas la fakton, ke tiu vortaro aperis en 1911. La artikolo estas bazita sur Enciklopedio de Esperanto, kiu tamen ne ĉiam estas senerara. Estas ankaŭ iom da konfuzo pri la termino Akademio. En 1905 estis fondita la Lingva Komitato, kun pli ol 100 membroj. Ĝia prezidanto estis Boirac. Sed ĉar tiel granda grupo ne povis efike labori, en 1908 oni starigis estraron, kiu nomiĝis Akademio. Bein estis vic-prezidanto de la Akademio, kaj ankaŭ de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kuniĝis en unu solan instancon, kiu fariĝis la moderna 45-membra Akademio de Esperanto.
  12. Anna

    Mi pensas pri vi

    Mi pensas pri vi. La odoro de mia patrino venas al mia nazo. Mia patrino, la monda beleco, vi sur-rajdis la karuselon de la festo ene de mi. Vi turniĝadas kaj viaj jup-basko kaj hararo flugadas. Mi vian roziĝantan vizaĝon daŭre perdas kaj poste retrovas. Pro kio mi memoras vin kiel vundon de tranĉilo? Kvankam vi estas tiel for de mi, pro kio mi aŭdas vian voĉon kaj ekĵetiĝas el mia loko? Mi elgenuiĝas kaj rigardas viajn manojn. Mi volas tuŝi ilin sed mi ne povas. Mia rozo, mi estas la konfuzita spektanto malantaŭ vitro de mia dramo kiun mi rolas en mia krepusko. Nazim Hikmet tradukita de Vasil Kadifeli
  13. Anna

    Nazim Hikmet

    Poezia Antologio. Serio Oriento-Okcidento, n-ro 51. Nazim Hikmet, trad. Vasil Kadifeli. Novjorko: Mondial, 2016. 203p, 22cm. ISBN 9781595693297. €18,00. Nazim Hikmet Ran (1902-1963) estis turka poeto, kies poemoj aperis en Esperanta traduko. Li pasigis sian tutan vivon en kvereloj kaj baraktoj, en malliberejoj, kaj inter amoj kaj amoroj. Laŭ li, poezio kaj literaturo ne estas nur arta afero, sed apartenas al la batalo kontraŭ maljusteco. Li ĉiam estis ĉe la flanko de homoj subpremataj kaj ekspluatataj. Laŭ iuj homoj li estis brila poeto, kiu meritis esti mondfama, dum aliaj opinias, ke li kapablis verki nur por salutkartoj. Tamen la plejmulto pensas, ke Nazim Hikmet havis genian talenton kiel komunisma poeto. Tial la turka registaro tenis lin dum pli ol dek tri jaroj en diversaj malliberejoj. Li fine pro timo fuĝis al Sovet-Unio, sed poste li kritikis la politikan sistemon ankaŭ tie. Li neniam povis reveni al sia propra lando, kaj li verkis la poemon Mi pensas pri vi dum li estis en eksterlando. Li verkis milojn da poemoj, multajn teatraĵojn, kaj eĉ kelkajn scenarojn por filmoj. Li estis ankaŭ pentristo. Li vojaĝis tra la mondo, partoprenis en multaj kunvenoj, kaj renkontis multajn famajn aktivulojn, verkistojn kaj poetojn. Kune kun ili li aktivis pri diversaj temoj: pri politikaj aferoj, virinaj rajtoj, kontraŭ nuklea energio, kaj tiel plu. Poezia Antologio de Nazim Hikmet Ran havas du-lingvajn tekstojn en la turka kaj Esperanto. Tamen ĝi certe ne estas facila legolibro! Ĝi estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA. Vasil Kadifeli
  14. Vi scias, kio estas sumoo, ĉu ne? Sumoo estas la japana lukt-arto, kutime inter du tre grandaj kaj pezaj luktistoj. En la Esperanto-sumoo oni luktas ne kontraŭ alia homo, sed kontraŭ si mem. La Esperanto-sumoo estis la brila ideo de japana esperantisto, Hori Jasuo. Lia ideo estis jena: ke dum difinita du-semajna periodo oni legas libron en Esperanto, po kelkaj paĝoj tage, ekzemple du paĝojn ĉiutage, aŭ kvin paĝojn, aŭ dek, laŭ sia prefero. Bela afero pri la Esperanto-sumoo estas, ke oni rajtas legi je la propra nivelo. Oni elektas mem la libron kaj la nombron de paĝoj. Do, se vi estas lernanto, elektu facilan libron, ekzemple Gerda malaperis aŭ Faktoj kaj fantazioj. Celu legi nur unu aŭ du paĝojn tage. Sed se vi estas sperta esperantisto, elektu pli malfacilan libron, ekzemple Hamleto, reĝido de Danujo, kaj celu legi ok aŭ dek paĝojn tage anstataŭ du. La Esperanto-sumoo okazas ses fojojn jare, en januaro, marto, majo, julio, septembro kaj novembro dum 15 tagoj. La datoj de la venonta sumoo estos de la 12-a ĝis 26-a de januaro 2020. Antaŭ ol la periodo komenciĝos, necesas informi la gvidanton kaj fondinton de la sumoo, Hori Jasuo. Bonvolu sendi al li la jenajn informojn: vian nomon por la Sumoo (kaŝnomon); vian veran nomon; landon kaj urbon; vian ret-adreson; titolon kaj aŭtoron de via elektita libro; la kvanton de paĝoj, kiun vi legos ĉiutage. Antaŭ ol la sumoo komenciĝos, Hori Jasuo asignos al vi prizorganton. Tiu homo sekvos vin dum la du-semajna periodo. Post kvin tagoj, kaj denove post dek tagoj kaj dek kvin tagoj, vi povos skribi al li aŭ ŝi, por informi, ĉu vi sukcesis legi la promesitan kvanton. Kompreneble vi rajtos legi pli, se vi deziros, sed por sukcesi en la sumoo vi devos legi almenaŭ la anoncitan nombron da paĝoj ĉiutage dum la du-semajna periodo. Por pli da informoj pri la sumoo, rigardu ĝian retejon ĉe: http://www.esperanto-sumoo.pl/. Partoprenu en la marta sumoo, ĉar kiel diris la prezidanto de UEA en ĉi tiu retejo, legado estas agado!
  15. Anna

    Kunming

    La antaŭ-kolegiaj gestudentoj de la Aviada Fako de la Art-kolegio de Kunming lernas Esperanton. Kunming estas urbo en la ĉina provinco Yunnan. Eble pli ol 300 gestudentoj lernos la lingvon dum ĉi tiu semestro. Ili multe ŝatas interŝanĝi videojn kun samaĝuloj el malsamaj landoj.
  16. Anna

    Wayne

    Mi estas Zhang Wei. Mi naskiĝis kaj loĝas en la ĉina urbo Dandong, kiu estas najbara al Norda Koreio. Mi estas pensiulo nun. Mi eklernis Esperanton en 2013 nur per la reto kaj per parolado kun aliaj esperantistoj. Mi partoprenis en kelkaj kongresoj de Esperanto en diversaj landoj, ekzemple en Koreio, Japanio, Hispanio, Portugalio k.a. Mi ŝatas vojaĝi per Esperanto. En Marsejlo, Liono kaj Sidnejo mi vizitis lokajn esperantistojn. Tio bonigis mian Esperanton kaj pliigis mian amikecon kun ili. En 2018 mi organizis du karavanojn de ĉinaj esperantistoj al Norda Koreio. La instruistoj en miaj karavanoj instruis Esperanton al ĉiĉeronoj tie kaj propagandis Esperanton. Mi ankaŭ partoprenis en IJK kaj UK 2018, kaj partoprenos en IJK kaj UK 2019. Mia sekva kongresa vojaĝo estos Vjetnamio, kie okazos la 9a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en aprilo.
  17. Anna

    Guangzhou

    Antaŭtagmeze de la 3a de marto, Guangdong-a Esperanto-Asocio (GEA) okazigis prelegon ĉe la biblioteko de Guangzhou. Advokato Zhang Zhicheng (Johano), konstanta vicprezidanto kaj jura reprezentanto de GEA, faris prelegon kun la titolo “La ĝeneralaj trajtoj de la Esperanta traduko de Ruĝdoma Sonĝo”. La preleganto unue prezentis sian respekton al la originala aŭtoro Cao Xueqin kaj al la Esperanta tradukinto Xie Yuming. Ruĝdoma Sonĝo estas klasika verko de la ĉina literaturo. Pli ol 40 gepartoprenantoj ĉeestis en la kunveno, kiu havis tre viglan kaj varman etoson. La aranĝo estis ne nur por esperantistoj, sed ĉefe por la publiko.
  18. Iu demandis min, kiel skribi al Dennis pere de uea.facila. Eblas fari tion tutsimple per la kontakto-formularo ĉe https://uea.facila.org/kontakti/. La redaktoro plusendos al li mesaĝojn. Eblas ankaŭ skribi al li rekte ĉe <keefeinchina ĉe gmail.com>.
  19. Kiam oni aŭdas la vortojn “Meza Oriento”, oni tuj pensas pri militoj, pri teruristoj, pri mistraktataj virinoj, pri religiaj fanatikuloj kaj do, pri ĉio malpozitiva. Tial ŝajnas neeble kunligi la vortojn “Meza Oriento” kaj “Esperanto”. Efektive la arablingvaj landoj de la Meza Oriento estas tiuj, kiuj havas la malplej grandan kvanton da esperantistoj. Tio, aliflanke, estas klarigebla pro la fakto, ke la araba kulturo ankoraŭ ne havis sian Renesancon. Se oni estu proponinta Esperanton en la jaro 1400 en Eŭropo, kiel reagus eŭropanoj? “Al kio ĝi utilas? Ne por paroli kun aliaj kristanaj landoj, kun kiuj ni komunikas en la latina; ne por paroli kun Dio, kun kiu ni parolu hebree, ktp…” Tamen en Israelo, Turkujo kaj Irano, do, ĉe la limoj de la Meza Oriento, Esperanto floris en la pasintaj tempoj kaj floras nun. Pro tio, por labori en tiu plej malfacila kampo UEA starigis komisionon kun amuza nomo “komisiono Meza Oriento kaj Norda Afriko” = MONA. Tiu komisiono baraktas multmaniere por altiri homojn al Esperanto en tiu regiono. Mi jam diris pri la bona farto de la movado en Turkujo, Irano kaj Israelo. Mi aldonu, ke la sola lando sen konataj Esperanto-parolantoj en nia regiono estas Sudano. Ĉie estas grupetoj pli aŭ malpli grandaj. Por kunteni ilin la komisiono aranĝis en la lasta jardeko la tiel nomatajn Mezorientajn Kunvenojn. La unua estis en Amano, Jordanio en 2007, la pasintjara estis en Maroko, kaj la ĉi-jara estos en Kaŝano, Irano, de la 28-a ĝis la 31-a de marto. Post la kunveno sekvos ekskurso al Teherano kaj tradicia festado de la 13-a tago de la Irana Novjaro. Rigardu la paĝojn: https://uea.org/vikio/La_dek-dua_Mezorienta_Kunveno_en_Irano kaj aliĝu. Ĉiuj estas bonvenaj. Ĉu vi neniam sci-volis, kia lando estas Irano? Nun vi havas la ŝancon sperti ĝin per viaj propraj okuloj. Renato Corsetti
  20. Bonvenon al la nova Esperanto-Plaĝo en Hispanio! En aprilo kaj majo ĉi-jare okazos tute nova eksperimenta kursaro de Esperanto apud-plaĝe, proksime de Valencio, Hispanio, en la ferio-urbo Cullera, kun emeritoj el du mondopartoj: Azio kaj Eŭropo. Jam aliĝis tri pensiuloj: unu el Ĉinio, unu el Koreio kaj unu el Japanio. Nun se eblas, povas aliĝi tri aldonaj pensiuloj el tri eŭropaj landoj, do ses gelernantoj entute, el ses landoj. Se estos pensiuloj el ses malsamaj landoj, ni provos inviti la Valencian Televidon por regiona raportado pri Esperanto. Se vi konas emeriton (komencanton, komencinton aŭ progresanton), kiu eventuale volas bone lerni Esperanton kaj partopreni en ĉi tiu intensa kursaro, bonvolu sendi mesaĝon rekte al Dennis Keefe pere de uea.facila. Ankaŭ vizitantoj kaj akompanantoj estos bonvenaj. Vi, vizitanto, povos resti tiom da tempo, kiom vi volas: aŭ etan parteton, ekzemple nur kelkajn tagojn, aŭ la tuton, du monatojn. Interesaj detaloj en pluraj lingvoj pri la plaĝaj loĝejoj troviĝas ĉe: www.alquitur.es. Kiel mi skribis supre, por pli da detaloj pri ĉi tiu tre, tre longa, nekutima, apudplaĝa, du-monata kursaro de Esperanto, bonvolu sendi retmesaĝon al la kursgvidanto, Dennis Keefe pere de uea.facila. Se la kurso sukcesos ĉi-jare, la Valencia Grupo de Esperanto kaj mi ripetos ĝin ankaŭ venont-jare. Dennis Keefe
  21. Saluton, Trinukso! Unu monaton poste mi ĵus vidis vian komenton. Vi volis diri "Mi ŝatas tion", ĉu ne, ne "Mi ŝatas min"!
  22. Anna

    Facila radio-programo

    Ĉiusemajne aperas en la retejo de El Popola Ĉinio tri-minuta facila radio-programo. Ĝi estis farita por helpi al komencantoj progresigi sian aŭd-komprenon kiam ili komencas lerni Esperanton. La programo elektas aktualajn novaĵojn tra la mondo kaj klopodas prezenti ilin per facilaj vortoj por helpi al la aŭskultantoj kompreni la enhavon de la novaĵo. Ni renovigas la programon ĉiusemajne, kaj ni deziras, ke ĝi plaĉos al vi! Vi povas legi la tekston de la unua facila dissendo, kaj aŭskulti la programon, ĉi tie. Chen Ji
  23. Saluton! Jen malrapida novaĵo de El Popola Ĉinio: Komenciĝis pasaĝer-transporto por la Printempa Festo La 21-an de januaro komenciĝis la pasaĝer-transporto por la Printempa Festo de la kuranta jaro. En la venontaj 40 tagoj, estos antaŭviditaj 2,99 miliardoj da vojaĝoj trajnaj kaj aŭtobusaj tutlande por familia rekuniĝo. Kiam aperis "pasaĝertransporto por la Printempa Festo"? Komence de 1978 homoj, kiuj hejmeniris por familia rekuniĝo, svarmis en la fervoja stacidomo de Guangzhou. Post du jaroj, la vortoj "pasaĝertransporto por la Printempa Festo" unuafoje aperis en la Popola Tagĵurnalo. En la pasintaj preskaŭ 40 jaroj la afero multe ŝanĝiĝis. Komence la vojaĝo al hejmo ŝajnis tre longa, sed nun oni povas komforte vojaĝi al hejmo. Tio reflektas grandan ŝanĝon de la ĉina socio. En la preskaŭ 40 jaroj, la nombro de vojaĝoj por la Printempa Festo kreskis de malpli ol 100 milionoj ĝis preskaŭ tri miliardoj, kaj tio jam fariĝis la jara evento kun ĉina trajto kaj grava fenestro por observi la ĉinan socion. Alt-teknikoj sekurigas transportadon Ĉi-jare estos 2,99 miliardoj da vojaĝoj dum la Printempa Festo. Kiu povas certigi la sekurecon de tiom granda nombro da pasaĝeroj? Alt-teknikoj. Nun eniro en fervojan stacidomon per vizaĝ-distingo, specialaj okulvitroj portataj de policanoj por rekoni suspektatojn, panorama navigado per la tekniko virtuala realo kaj aŭtomata vojkonduko estas aplikataj en la transportado. La teknikoj ankaŭ ŝanĝas la manieron de bilet-aĉeto. Nun malofte vidiĝas longa vico por aĉeti biletojn, ĉar oni preferas mendi biletojn fervojajn kaj flugajn en la Interreto. Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.
  24. Anna

    Gerda malaperis!

    Jes, jen la ligilo al la filmo, kun subtitoloj:
  25. Anna

    Legado estas agado

    Mi esperas, ke multaj novaj esperantistoj legos ĉi tiun retejon, eĉ se ili ne volas esti aktivuloj! Cetere, mi atentigas pri lingva eraro. "Necesas ankaŭ la volon..." Tio devus esti: "Necesas ankaŭ la volo..." (sen akuzativo). Oni povas ŝanĝi la vortordon, sed la frazo havas la saman signifon: "La volo necesas por agadi". "La volo" estas la subjekto de la frazo, ankaŭ se ĝi sekvas la verbon.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.