Salti al enhavo

Junulara festivalo en Italujo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Ĉu vi ĵus spertis longan grizan vintron?  Ĉu la vetero ĉe vi ankoraŭ frostas?  Agu rapide, kaj post unu monato vi povos ĝui brilan sunon, perfektan temperaturon, kaj viglan esperantistan kulturon ĉe la Internacia Junulara Festivalo en Italujo.

Ĉu vi iam vizitis Italujon, precipe la regionon Romanjo (Romagna), dum la somera periodo? Se ne, plulegu, se jes, lasu nin refreŝigi vian memoron: senkompara akceptado, belega vetero, la fama nokta vivo, bongustaj manĝoj, homoj ĉiam ridantaj, jarcenta kulturo, ktp...

Bone, nun imagu ĝin en la printempo. Tio estos tre facila: ĉio estos tute sama, krom la fakto ke la printempo estas multe pli baldaŭa ol la somero. Vi ĝuos pli da kulturo, pli da geamikoj, pli da amuziĝo, eble vi eĉ sunbruniĝos... kaj nur unu lingvo sufiĉos por ĉio: Esperanto!

La IJF – Internacia Junulara Festivalo – ĉi-jare okazos en Viserbella (Rimini) de la 17-a ĝis la 23-a de Aprilo!

Ni invitas vin veni por malkovri ĉiujn aspektojn de Emilio-Romanjo, en la internacia kaj sendependa situacio de Esperanto-festivalo!

Vizitu tuj la retejon de Itala Esperantista Junularo, pretigu vian valizon, informu vian lernejon aŭ oficejon ke vi estos for, kaj aliĝu kiel eble plej frue... Se vi serĉas farĉitajn ringo-pastaĵojn, vi tutcerte trovos ilin ĉi tie!

tortellini.jpg.32e54d9840cb2c898577a943bf95d539.jpg

Rigardu la fotojn ĉe la Fejsbuka paĝo de Itala Esperantista Junularo. Tie vi trovos tiujn de la lastaj IJF.

Itala Esperantista Junularo

 

  • Ŝati 4

  • valizo: kesto por enteni vestojn kaj aliajn utilajn aĵojn, kiun oni kunportas dum vojaĝo.

320px-Samsonite_Pro-DLX_4_Rolling_Tote_16.4_Inch_Black.jpg

Foto: Florian Fuchs/Wikipedia/CC-BY-SA 4.0

  • farĉi: plenigi la internon de manĝaĵo per bongusta miksaĵo el viando, legomoj aŭ fruktoj.

800px-Stuffed_orange_pepper.jpg

                                     Foto: CC BY-SA 2.0

  • ringo: cirklo-forma objekto, kiun oni portas ĉirkaŭ la fingro; cirklo-forma objekto.

800px-FINGERRING.JPG

  • pastaĵo: itala manĝaĵo el pasto.

(Pasta) by David Adam Kess (pic.2).jpg

                           Foto: David Adam Kess - CC BY-SA 4.0

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ĝi estas itala aranĝo, sed kutime venas sufiĉe da homoj el proksimaj eŭropaj landoj. Sed okazas ankaŭ aliaj aranĝoj en la sama periodo, ekzemple estas ankaŭ germana renkontiĝo tiam. Rigardu la liston de venontaj kunvenoj https://uea.facila.org/venontaj-kunvenoj/.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.