Salti al enhavo

Wayne

IMG_20190221_131444.thumb.jpg.a5156495516eb0c93cf3ad63a864e9a3.jpg

Mi estas Zhang Wei. Mi naskiĝis kaj loĝas en la ĉina urbo Dandong, kiu estas najbara al Norda Koreio.

Mi estas pensiulo nun. Mi eklernis Esperanton en 2013 nur per la reto kaj per parolado kun aliaj esperantistoj.

Mi partoprenis en kelkaj kongresoj de Esperanto en diversaj landoj, ekzemple en Koreio, Japanio, Hispanio, Portugalio k.a.

Mi ŝatas vojaĝi per Esperanto. En Marsejlo, Liono kaj Sidnejo mi vizitis lokajn esperantistojn. Tio bonigis mian Esperanton kaj pliigis mian amikecon kun ili.

En 2018 mi organizis du karavanojn de ĉinaj esperantistoj al Norda Koreio. La instruistoj en miaj karavanoj instruis Esperanton al ĉiĉeronoj tie kaj propagandis Esperanton.

Mi ankaŭ partoprenis en IJK kaj UK 2018, kaj partoprenos en IJK kaj UK 2019.

Mia sekva kongresa vojaĝo estos Vjetnamio, kie okazos la 9a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en aprilo.
 




Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Wayne, kiel estas via Esperanto nivelo ? Cxu vi parolas bone ?

Cxu vi havas aliajn Esperntistojn en via urbo ?

 

 

 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Saluton Scivolemo, mi parolas Esperante, sed ne bone, mi pastis la ekzamenon de B1. Mi eble nur poavas paroli FACILAN Esperanton.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.