Tiuj lernantoj fakte ekzercas cele al renovado de la franca abiturienta ekzameno : ekde 2021 estos voĉa interŝanĝo kun ĵurio kaj tio estas granda timo por ili. La lernejestraro decidis ke ĉiu instruisto helpu la lernantojn senti sin pli fortaj voĉe parolante fronte de kreskuloj. Pro tio mi proponis Esperanton : kiel matematikinstruisto mi opinias pli taŭga instruadon kaj paroladon en alia lingvo, ol voĉe matematikumi – precipe pro la video-interŝanĝo kun homoj el Azio! La entute 34 lernantoj do ricevas kurson po unu horo ĉiusemajne : tio estas deviga kurso, kaj ili ne vere memelektis – kvankam mi instruas al lernantoj kiuj en la mezlernejo lernas sciencojn pere de la franca kaj la angla lingvoj.