Salti al enhavo

Esperanto-Plaĝo en Hispanio


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Bonvenon al la nova Esperanto-Plaĝo en Hispanio!  En aprilo kaj majo ĉi-jare okazos tute nova eksperimenta kursaro de Esperanto apud-plaĝe, proksime de Valencio, Hispanio, en la ferio-urbo Cullera, kun emeritoj el du mondopartoj: Azio kaj Eŭropo.

Jam aliĝis tri pensiuloj: unu el Ĉinio, unu el Koreio kaj unu el Japanio.  Nun se eblas, povas aliĝi tri aldonaj pensiuloj el tri eŭropaj landoj, do ses gelernantoj entute, el ses landoj.  Se estos pensiuloj el ses malsamaj landoj, ni provos inviti la Valencian Televidon por regiona raportado pri Esperanto.

Se vi konas emeriton (komencanton, komencinton aŭ progresanton), kiu eventuale volas bone lerni Esperanton kaj partopreni en ĉi tiu intensa kursaro, bonvolu sendi mesaĝon rekte al Dennis Keefe pere de uea.facila.

Ankaŭ vizitantoj kaj akompanantoj  estos bonvenaj.  Vi, vizitanto, povos resti tiom da tempo, kiom vi volas: aŭ etan parteton, ekzemple nur kelkajn tagojn, aŭ la tuton, du monatojn. Interesaj detaloj en pluraj lingvoj pri la plaĝaj loĝejoj troviĝas ĉe: www.alquitur.es.  

Kiel mi skribis supre, por pli da detaloj pri ĉi tiu tre, tre longa, nekutima, apudplaĝa, du-monata kursaro de Esperanto, bonvolu sendi retmesaĝon al la kursgvidanto, Dennis Keefe pere de uea.facila.

Se la kurso sukcesos ĉi-jare, la Valencia Grupo de Esperanto kaj mi ripetos ĝin ankaŭ venont-jare.

Dennis Keefe
 

  • Ŝati 6

Dennis Keefe estas usonano, kiu verkas interesajn novajn kursojn en Esperanto: BEK, Valencia Metodo, NESPO, UNESKO-Kuriero. Fondinto de Lingvaj Festivaloj, Universitato de Esperanto, Esperanto-Insulo en Ĉinujo, kaj Esperanto-Plaĝo en Hispanujo.


  • plaĝo: marbordo, kie feriantoj naĝas, sunbruniĝas, kaj amuziĝas.

File:Bondi Beach (2050515990).jpg

                            Foto: Phil Whitehouse CC BY 2.0

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi loĝas en Valencio, proksime de tiu sunplena urbeto Cullera, kaj kiel valencia E-isto mi ĉeestis la lastan lecionon de tiu kursaro kaj la postan kunmanĝadon festante la fermiĝon de la evento, kaj mi povis konstati la bonan priesperantan nivelon atingitan de la gelernantoj

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.