Salti al enhavo

Partoprenu en la Esperanto-sumoo!


 Diskonigi

Foto: Eckhard Pecher CC 3.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Vi scias, kio estas sumoo, ĉu ne? Sumoo estas la japana lukt-arto, kutime inter du tre grandaj kaj pezaj luktistoj. En la Esperanto-sumoo oni luktas ne kontraŭ alia homo, sed kontraŭ si mem.

La Esperanto-sumoo estis la brila ideo de japana esperantisto, Hori Jasuo. Lia ideo estis jena: ke dum difinita du-semajna periodo oni legas libron en Esperanto, po kelkaj paĝoj tage, ekzemple du paĝojn ĉiutage, aŭ kvin paĝojn, aŭ dek, laŭ sia prefero. 

Bela afero pri la Esperanto-sumoo estas, ke oni rajtas legi je la propra nivelo. Oni elektas mem la libron kaj la nombron de paĝoj. Do, se vi estas lernanto, elektu facilan libron, ekzemple Gerda malaperisFaktoj kaj fantazioj. Celu legi nur unu aŭ du paĝojn tage. Sed se vi estas sperta esperantisto, elektu pli malfacilan libron, ekzemple Hamleto, reĝido de Danujo, kaj celu legi ok aŭ dek paĝojn tage anstataŭ du.

La Esperanto-sumoo okazas ses fojojn jare, en januaro, marto, majo, julio, septembro kaj novembro dum 15 tagoj. La datoj de la venonta sumoo estos de la 12-a ĝis 26-a de januaro 2020. Antaŭ ol la periodo komenciĝos, necesas informi la gvidanton kaj fondinton de la sumoo, Hori Jasuo.

Bonvolu sendi al li la jenajn informojn:

vian nomon por la Sumoo (kaŝnomon);
vian veran nomon;
landon kaj urbon;
vian ret-adreson;
titolon kaj aŭtoron de via elektita libro;
la kvanton de paĝoj, kiun vi legos ĉiutage.
 
Antaŭ ol la sumoo komenciĝos, Hori Jasuo asignos al vi prizorganton. Tiu homo sekvos vin dum la du-semajna periodo. Post kvin tagoj, kaj denove post dek tagoj kaj dek kvin tagoj, vi povos skribi al li aŭ ŝi, por informi, ĉu vi sukcesis legi la promesitan kvanton. Kompreneble vi rajtos legi pli, se vi deziros, sed por sukcesi en la sumoo vi devos legi almenaŭ la anoncitan nombron da paĝoj ĉiutage dum la du-semajna periodo.

Por pli da informoj pri la sumoo, rigardu ĝian retejon ĉe: http://www.esperanto-sumoo.pl/.

Partoprenu en la marta sumoo, ĉar kiel diris la prezidanto de UEA en ĉi tiu retejo, legado estas agado!
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 5
  • Ami 1
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi estas aktiva partoprenanto de Esperanto-Sumoo, ekde 2013, novembro, ekde 2017, ankaŭ kiel prizorganto de leglukta grupo.
Mi ege ŝatas tiujn ĉi legluktadojn, ĉar estas eblecoj interŝanĝi opiniojn pri legitaj verkoj, konsili novan, ankoraŭ ne legitan verkon
al aliaj legluktantoj.

Se iu ankoraŭ ne partoprenas ĉi tiun fenomenon, ankoraŭ eblas aliĝi al la ĉi monata Esperanto-Sumoo, kiu komenciĝos la 17an,
daŭros ĝis la 31a.

Venu, spertu, ĝuu legadon gajnante perlojn. Se vi kolektas 15 perlojn, vi ricevas belan diplomon de la ĉeforganizanto, s-ro Hori
Jasuo.

Anjo_dip_januaro19.doc

  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally

Esperanto-Sumoo certe estas unu el la plej belaj iniciatoj en Esperantujo. Ĝi instigas homojn al legado de libroj en Esperanto, tiel helpante ilin en multaj manieroj: Ili plialtigas sian vortstokon, ili legas do uzas Esperanton ĉiutage, ili plibonigas sian gramatikon kaj alkutimiĝas al novaj lingvaj strukturoj, ili povas ekkoni novajn kulturojn kaj, finfine, ili sin amuzas!

Se vi ankoraŭ ne aliĝis al la Esperanto-Sumoo, faru tion tuj!

  • Ŝati 1
  • Ami 2
Ligo al komento
share_externally

Mi atendis cxi tion artikolon ekde kelkaj tagoj. Gxi estas tre informplena artikolo! Mi partoprenas en E-Sumoo ekde Septembro 2018.  

Cxu vi scias ke S-ro Hori Jasuo estas elektita la Esperantisto de Jaro 2018 de La Ondo de Esperanto?

La komencantoj povas ankaux legi artikolojn de UEA Facila. Almenaux 1 artikolo tage. Jam ekzistas pli ol 15 artikoloj cxi tie.

Legu kaj gxuu la legado!

 

Redaktite de scivolemo
  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally

Scivolemo, tio estas tre bela ideo. Partoprenantoj en la Sumoo, anstataŭ legi libron povus legi unu artikolon ĉiutage en uea.facila.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Partoprenantoj en la Sumoo, anstataŭ legi libron povus legi unu artikolon ĉiusemajne en Global Voices Esperanto (eo.globalvoices.org), tutmonda civitana novaĵo-retejo en kiu aperas artikoloj en Esperanto kaj dekoj da aliaj lingvoj.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 7 horoj, Bruselo diris:

Partoprenantoj en la Sumoo, anstataŭ legi libron povus legi unu artikolon ĉiusemajne en Global Voices Esperanto (eo.globalvoices.org), tutmonda civitana novaĵo-retejo en kiu aperas artikoloj en Esperanto kaj dekoj da aliaj lingvoj.

Certe. Aŭ ili povas legi po unu artikolo tage en uea.facila 🙂

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 2 horoj, Rico diris:

Certe. Aŭ ili povas legi po unu artikolo tage en uea.facila 🙂

Fakte nova sumoo komenciĝas la 8an de septembro. Se vi volas partopreni, ne forgesu informi Hori Jasuo-n. Lia adreso estas en la artikolo supre. Se vi maltrafis la unuajn tagojn, vi povus tamen komenci malfrue kaj daŭrigi dum 15 tagoj.

Ligo al komento
share_externally

Nova sumoo komenciĝos dimanĉon, la 12an de januaro. Ne estas tro malfrue por aliĝi! Se vi volas partopreni, informu Hori Jasuo-n, kies adreso (aŭ almenaŭ la ligilo) aperas en la supra artikolo.

  • Ami 1
Ligo al komento
share_externally

Antaŭ sekundoj, Anna diris:

Mi legos "La homo, kiu defiis Babelon" de Cantassi kaj Masson.

Interesa titolo. Pri kio temas? Eble mi devas aldoni ĝin al mia listo de legendaj libroj..

Ligo al komento
share_externally

Ĝi estas biografio de Zamenhof, tradukita el la franca. Ĝi estas en la formo de romano, tamen laŭ mia kompreno tre bone esplorita. Iu diris al mi, ke ĝi estas la plej bona biografio de li, sed mi ankoraŭ ne eklegis, do mi ne povas konfirmi, ĉu tio estas vera! Mi mem tre ŝatas la biografion verkitan de Boulton.

Ligo al komento
share_externally

Bone, dankon. Nun tiu libro ŝajnas eĉ pli interesa... Mi certe aldonos ĝin al la listo de legendaj (kaj legindaj) libroj. Ankaŭ mi ŝatis la biografion de LLZ fare de Marjorie Boulton sed laŭ mi la plej bona biografio, kiun mi legis, estas Homarano, la vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L.L. Zamenhof de Aleksander Korĵenkov.

 

Ligo al komento
share_externally

Ankaŭ tiun libron mi aĉetis de la libroservo de UEA - fakte mi havas ambaŭ. Eble mi miksis la du librojn, kaj ne memoris, kiun el la du oni aparte rekomendis al mi.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Leginte vian komenton, mi diros al Hori Jasuo, ke mi ŝanĝis mian ideon. Mi lastatempe aĉetis ambaŭ librojn, sed ankoraŭ ne legis ilin. Do, mi diros al li, ke mi volas legi "Homarano" anstataŭ "La homo kiu defiis Babelon". Mi legos tiun pri Babelo en alia okazo.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.