Salti al enhavo

Nazim Hikmet


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Poezia Antologio. Serio Oriento-Okcidento, n-ro 51. Nazim Hikmet, trad. Vasil Kadifeli. Novjorko: Mondial, 2016. 203p, 22cm. ISBN 9781595693297. €18,00.

Nazim Hikmet Ran (1902-1963) estis turka poeto, kies poemoj aperis en Esperanta traduko. Li pasigis sian tutan vivon en kvereloj kaj baraktoj, en malliberejoj, kaj inter amoj kaj amoroj. Laŭ li, poezio kaj literaturo ne estas nur arta afero, sed apartenas al la batalo kontraŭ maljusteco. Li ĉiam estis ĉe la flanko de homoj subpremataj kaj ekspluatataj.

Laŭ iuj homoj li estis brila poeto, kiu meritis esti mondfama, dum aliaj opinias, ke li kapablis verki nur por salutkartoj. Tamen la plejmulto pensas, ke Nazim Hikmet havis genian talenton kiel komunisma poeto.  Tial la turka registaro tenis lin dum pli ol dek tri jaroj en diversaj malliberejoj. Li fine pro timo fuĝis al Sovet-Unio, sed poste li kritikis la politikan sistemon ankaŭ tie.

Li neniam povis reveni al sia propra lando, kaj li verkis la poemon Mi pensas pri vi dum li estis en eksterlando. Li verkis milojn da poemoj, multajn teatraĵojn, kaj eĉ kelkajn scenarojn por filmoj. Li estis ankaŭ pentristo. Li vojaĝis tra la mondo, partoprenis en multaj kunvenoj, kaj renkontis multajn famajn aktivulojn, verkistojn kaj poetojn. Kune kun ili li aktivis pri diversaj temoj: pri politikaj aferoj, virinaj rajtoj, kontraŭ nuklea energio, kaj tiel plu.

Poezia Antologio de Nazim Hikmet Ran havas du-lingvajn tekstojn en la turka kaj Esperanto. Tamen ĝi certe ne estas facila legolibro! Ĝi estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA.

Vasil Kadifeli
 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 6
  • Ami 1

Vasil Kadifeli: turka esperantisto kaj eldonanto de la revuo Turka Stelo.


  • nukleo: la centra parto de atomo.

File:Stylised atom with three Bohr model orbits and stylised nucleus.svg

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Dankegon por la redaktado. Mi sendis nur malneton kaj vidu kian belan kaj perfektan artikolon la respondeculoj de la retejo aperigis.
Gratulon !

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.