Salti al enhavo

Ĉi-monate en Irano!


 Diskonigi

Kiam oni aŭdas la vortojn “Meza Oriento”, oni tuj pensas pri militoj, pri teruristoj, pri mistraktataj virinoj, pri religiaj fanatikuloj kaj do, pri ĉio malpozitiva. Tial ŝajnas neeble kunligi la vortojn “Meza Oriento” kaj “Esperanto”. Efektive la arablingvaj landoj de la Meza Oriento estas tiuj, kiuj havas la malplej grandan kvanton da esperantistoj.

Tio, aliflanke, estas klarigebla pro la fakto, ke la araba kulturo ankoraŭ ne havis sian Renesancon. Se oni estu proponinta Esperanton en la jaro 1400 en Eŭropo, kiel reagus eŭropanoj? “Al kio ĝi utilas? Ne por paroli kun aliaj kristanaj landoj, kun kiuj ni komunikas en la latina; ne por paroli kun Dio, kun kiu ni parolu hebree, ktp…”

Tamen en Israelo, Turkujo kaj Irano, do, ĉe la limoj de la Meza Oriento, Esperanto floris en la pasintaj tempoj kaj floras nun. Pro tio, por labori en tiu plej malfacila kampo UEA starigis komisionon kun amuza nomo “komisiono Meza Oriento kaj Norda Afriko” = MONA. Tiu komisiono baraktas multmaniere por altiri homojn al Esperanto en tiu regiono.

Mi jam diris pri la bona farto de la movado en Turkujo, Irano kaj Israelo. Mi aldonu, ke la sola lando sen konataj Esperanto-parolantoj en nia regiono estas Sudano. Ĉie estas grupetoj pli aŭ malpli grandaj. Por kunteni ilin la komisiono aranĝis en la lasta jardeko la tiel nomatajn Mezorientajn Kunvenojn. La unua estis en Amano, Jordanio en 2007, la pasintjara estis en Maroko, kaj la ĉi-jara estos en Kaŝano, Irano, de la 28-a ĝis la 31-a de marto. Post la kunveno sekvos ekskurso al Teherano kaj tradicia festado de la 13-a tago de la Irana Novjaro.

Rigardu la paĝojn: https://uea.org/vikio/La_dek-dua_Mezorienta_Kunveno_en_Irano kaj aliĝu. Ĉiuj estas bonvenaj. Ĉu vi neniam sci-volis, kia lando estas Irano? Nun vi havas la ŝancon sperti ĝin per viaj propraj okuloj.

Renato Corsetti

Redaktite de Anna

  • Ŝati 3
  • Ami 1

Renato Corsetti estas italo, nuntempe loĝanta en Britujo, eksa prezidanto de TEJO kaj poste de UEA, interesiĝas pri ĉiuj aspektoj de la Esperanto-movado, profesie psiĥo-lingvisto. 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Tio bonas!

Miaj bogepatroj estis en Irano dum pli malpi 10 jaroj.  Mia bogepatro estis kuracisto en multaj urbetoj de Irana dum la regxado de Shah-o kaj ecx iom post la revolucio.

En tiu epoko, estis multaj da barataj kuracistoj tie (en Irano)

Redaktite de scivolemo
  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.