Salti al enhavo

Mi pensas pri vi


 Diskonigi

Nazim Hikmet kun siaj patrino kaj fratino post la reveno de Sovet-Unio en 1924

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Mi pensas pri vi.
La odoro de mia patrino venas al mia nazo.
Mia patrino, la monda beleco,
vi sur-rajdis la karuselon de la festo ene de mi.
Vi turniĝadas kaj viaj jup-basko kaj hararo flugadas.
Mi vian roziĝantan vizaĝon daŭre perdas kaj poste retrovas.
Pro kio
mi memoras vin kiel vundon de tranĉilo?
Kvankam vi estas tiel for de mi, pro kio
mi aŭdas vian voĉon kaj ekĵetiĝas el mia loko?
Mi elgenuiĝas kaj rigardas viajn manojn.
Mi volas tuŝi ilin
   sed mi ne povas.
Mia rozo, mi estas la konfuzita spektanto
   malantaŭ vitro
   de mia dramo kiun mi rolas en mia krepusko.

Nazim Hikmet
tradukita de Vasil Kadifeli
 

  • Ŝati 4
  • Ami 3

Verkis Nazim Hikmet

Tradukis Vasil Kadifeli: turka esperantisto kaj eldonanto de la revuo Turka Stelo.

 


  • rajdi: veturi sidante sur la dorso de ĉevalo aŭ alia besto; sidi sur alia veturilo kvazaŭ sur ĉevalo.

File:Welshcob.jpg

Foto: Katdib, Wikimedia Commons

  • karuselo: turniĝanta amuzilo por infanoj, kiuj sidas sur lignaj ĉevaloj kaj veturiloj.

1024px-Berger-markt-nacht003.jpg

Foto: dontworry - Propra verko, CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=1154023

  • basko: pendanta parto de vesto.

File:Coat, tail man's (AM 1969.14-12).jpg

Foto: Auckland Museum CC 4.0

  • vundi: serioze rompi, ŝiri, tranĉi aŭ sangigi la korpon. 

Laceration%2C_leg.jpg

Foto: ClockFace CC BY-SA 3.0

  • genuo: la meza punkto de la kruro. genui: stari sur la genuoj.

File:Homa genuo.jpgFour_jockeys_kneeling_in_the_grass_in_front_of_a_stable%2C_Washington_State_%284951163393%29.jpg

  • krepusko: duon-lumo en la komenco aŭ fino de la tago.

Amoudi_Bay_at_Dusk.jpg

Foto: Sam Holt CC BY-SA 4.0

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.