Salti al enhavo

Legantoj

Prezentu vin mem!

Via artikolo ne tuj aperos. Ni faros nian eblon por aperigi ĉiujn ricevitajn informojn ene de 24 horoj.


Mia nomo estas Daniel kaj mi loĝas en Telavivo, Israelo. Mi lernis Esperanton ĉe Duolingo - mi finis la kurson antaŭ kelkaj semajnoj. Mi lernis Esperanto ĉar mi ŝatas lerni kaj paroli fremdajn lingvojn, kaj mi interesiĝas pri Esperanto (mi aŭdis pri Esperanto en Danny Phantom). Mi havas 18 jarojn, kaj ne laboras. Mi ŝatas legi, plejparte bildstriojn kaj librojn.


Saluton!

Mia nomo estas Bernat kaj mi loĝas en Barcelono. Mi loĝis ankaŭ en Italio kaj Francio dum tri jaroj kaj duono. Do, mi parolas la katalunan (mian lingvon), la hispanan, la italan kaj la francan. Ekde oktobro mi lernas Esperanton.
Mi havas dudek sep jarojn ĉi-jare kaj mi laboras en universitato.
Mi decidis studi Esperanton ĉar mi pensis ke ĝi estas tre bona ideo por havi lingvan justecon inter la nacioj. Mi ne volas, ke Esperanto iĝu la patrino lingvo monde, sed ĉies dua lingvo por eviti la trudon de unu fremda lingvo al ĉiuj popoloj.


Mi tre ŝatas uea.facila kaj ties enhavon, la eblecon legi, ricevi anoncojn, aboni temojn, konigi, ŝati kaj la modernan sistemon!
Certe mi daŭre restos leganto ĉar mi ankaŭ trovas legindajn materialojn por miaj gelernantoj 🙂
Mi loĝas en Havano, Kubo kiu baldaŭ fariĝos 500 jara! Mi invitas vin iom pli scii pri mia urbo.
Mi verkas blogon pri teknika temo "amatora radio", se vi interesiĝas pri la temo iru al https://radioamatoro.blogspot.com/  kaj klaku sur sekvi (mi tre dankos).
Mi ankaŭ dediĉas multe da tempo al aktivadoj en TEJO, KEA, ILERA, vikipedio, ktp...
Mi ankaŭ estas aktiva en facebook, pinterest kaj iom en youtube.
Javier Ramos


Mi estas tre honorata prezenti min kaj mian amikinon al vi. Mi nomiĝas DUAN Yi. Mi havas dek ses jarojn ĉi-jare. Mi havas bonan amikinon. Ŝia nomo estas CHEN Jingfen. Ni sidas ĉe la sama tablo en la klasĉambro. Nia hejmurbo estas Dali. La sorto lasis nin renkontiĝi en Art-kolegio de Kunming. Ni lernas kaj vivas kune. Jen ni, kiuj kantas kune:
NI ŝatas kanti.mp4
Ni ambaŭ estas sunplenaj knabinoj kaj optimismaj. Ni havas komunan hobion: kantado. Homoj kun similaj interesoj amikiĝas pli facile. CHEN Jingfen estas la ĉefa persono. La samdomaninoj elektis, ke ŝi estu estrino de la domo. 
Bonŝance ni renkontiĝis en tiu ĉi lernejo en septembro 2018. Kun la samaj revoj ni kune studas, amuziĝas kaj kune lernas Esperanton. Ni estos pli diligentaj estonte!
DUAN Yi  (maldekstre) kaj CHEN Jingfen (dekstre)

 
 

 


Saluton! Mi estas Sonia Gonzalez el Havano, Kubo. Mi estas emeritino. Mi havas sesdek jarojn. Mia tuta tempo libera estas pri Esperanto. Jen mi en la parko de la kolomboj en la malnova Havano.


Saluton, mia nomo estas Aleks kaj mi loĝas en Francujo.
Mi estas matematik-instruisto en alta mezlernejo. En la lernejo mi instruas matematikon per la franca kaj la angla lingvoj. Kaj mi instruas ankaŭ Esperanton !
En 2018 mi kaj la edzino vizitis Azion dum 7 monatoj. Ni malkovris multe da kulturoj, lingvoj kaj manĝaĵoj el Irano, Barato, Nepalo, Ĉinujo, Vjetnamujo, Kamboĝo kaj Tajlando. Ni eĉ renkontis Esperanto-parolantojn en tiuj landoj.

Ni registris videojn dum la vojaĝo, spektu ilin en nia kanalo ĉe YouTube :
https://www.youtube.com/channel/UCidbSWM7DjqhHl9JMISgrEw
Subtekstoj ekzistas en la angla, la franca kaj Esperanto !
Se vi preferas vidi fotojn de la vojaĝo, jen :
https://www.instagram.com/xanderleadaren/


Saluton!
Mi estas Chen Yijie. Mi havas 21 jarojn ĉi-jare. Mi estas feliĉa knabino.
Mi tre feliĉas lerni Esperanton. Mi studas en universitato ART-KOLEGIO DE KUNMING.
Mi havas pli junan fraton, lia nomo estas Chen Xiangting. Li havas 14 jarojn ĉi-jare. Li estas bela knabo.
Mi tre ŝatas Esperanton. Mia Esperanto ne estas bona, sed mi volas studi Esperanton. Mi ankaŭ tre ŝatas te-kulturon. Se vi ŝatas teon, ni povas lerni unu de la alia.
Sube estas mia foto.

 


Mi estas Zhang Wei. Mi naskiĝis kaj loĝas en la ĉina urbo Dandong, kiu estas najbara al Norda Koreio.
Mi estas pensiulo nun. Mi eklernis Esperanton en 2013 nur per la reto kaj per parolado kun aliaj esperantistoj.
Mi partoprenis en kelkaj kongresoj de Esperanto en diversaj landoj, ekzemple en Koreio, Japanio, Hispanio, Portugalio k.a.
Mi ŝatas vojaĝi per Esperanto. En Marsejlo, Liono kaj Sidnejo mi vizitis lokajn esperantistojn. Tio bonigis mian Esperanton kaj pliigis mian amikecon kun ili.
En 2018 mi organizis du karavanojn de ĉinaj esperantistoj al Norda Koreio. La instruistoj en miaj karavanoj instruis Esperanton al ĉiĉeronoj tie kaj propagandis Esperanton.
Mi ankaŭ partoprenis en IJK kaj UK 2018, kaj partoprenos en IJK kaj UK 2019.
Mia sekva kongresa vojaĝo estos Vjetnamio, kie okazos la 9a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en aprilo.
 


Saluton. Mia nomo estas Tony kaj mi loĝas en Kanado. Mi multe ŝatas Esperanton. Ĝi estas mia ŝatokupo. Laŭ mi ĉi tiu retejo estas bonega ideo. Ni bezonas facilajn aferojn por lerni, ĉu ne? Mi volas, ke mi povu pli bone paroli.


Mi estas Hans Häglund, svedo, pensiulo, kiu lernis Esperanton kiel junulo dum la 60-aj jaroj. En Gotlando mi povis aŭskulti long-ondajn elsendojn en Esperanto kaj ricevis kaj kolektis QSL-kartojn (konfirmkartojn). Mi ankaŭ vizitis someran Esperanto-tendaron en Helsingoro en Danio.
Mi nun dum 10 jaroj studas Esperanton denove kaj mia junula studado helpas al mi progresi kaj spertiĝi.  Ni havas etan semajnan Esperanto-studrondon en mia urbo Ludvika. Mi partoprenis en la Universala Kongreso 2009 en Bjalistoko. Mi ankau ĝuis renkonti esperantistojn dum miaj laborvojaĝoj en Aŭstralio kaj Ĉinio.
 


Saluton al ĉiuj! Mi nomiĝas Angelo kaj mi loĝas en Kostariko. Mi havas 35 jarojn kaj mi estas instruisto. Mi instruas la anglan, sed momente mi laboras en telefona servocentro. Mi eklernis Esperanton antau 5 jaroj per Duolingo. Mi volas lerni kaj plibonigi mian paroladon kaj amikiĝi kun aliaj lernantoj se eblas.
 


Mi estas Maria. Mi loĝas en Londono, sed venas de Aŭstrujo. Mi ŝatas lingvojn kaj desegnadon. Tial mi studas komputikon kaj lernas Esperanton. Krom tio, kiel oni vidas en mia foto mi ankaŭ lernas baleton.


Saluton! Mi nomiĝas Maurizio. Denaske italo, mi loĝas en Britujo ekde la mezepoko. Ne, mi ŝercas, kvankam mi pasigis la plejparton de mia vivo en Britujo.

Mi renkontis Esperanton unuafoje en 1987, sed mi vere esperantistiĝis nur en 2017 kiam mi faris la kursojn kaj ekzamenojn de EAB (Esperanto- Asocio de Britio). Mi rapide entuziasmiĝis pri la lingvo kaj, per la helpo de tre bonaj instruistoj, mi sukcese trapasis la KER-Ekzamenon je nivelo C1.
Mi amuziĝas per verkado de poemetoj kaj mallongaj rakontoj. Mi kreis Esperanto-grupon en mia urbo kaj nuntempe ankaŭ instruas la lingvon kaj en la klubo kaj ĉe la famaj semajnfinaj kursoj de EAB. Mi estas onklo ĉe Ekparolu! la programo de edukado.net, per kiu geonkloj helpas komencantojn (genevojn) ekzerciĝadi pri parolado. Mi ankaŭ redaktas la bultenon de EAB, Update, informilon pri Esperanto por la anoj de la asocio en Britio.
Mi gratulas Annan, la tutan teamon kaj UEA, pro la kreado de tiu ĉi bonega retejo por komencantoj kaj progresantoj.


Saluton al ĉiuj!
Mi nomiĝas John. Mi estas Brito, kaj loĝas en Birmingham, la dua plej granda urbo en Anglio. Mi esperantistiĝis antaŭ proksimume unu jaro, kiam mi malkovris la lingvon dank' al la retejo "Duolingo". Post kiam mi finis la retan kurson, mi ĉeestis kelkajn senpagajn kursojn ĉe la Centra Oficejo de Esperanto-Asocio de Britio.

Nun mi intencas partopreni la venontan Universalan Kongreson en Lahtio, Finnlando. Mi celas plibonigi mian scipovon, por ke mi traduku novelojn en Esperanton, kaj eĉ verku Esperante. Sed mi estas ĉe la komenco de mia vojaĝo al flueco!


Saluton al ĉiuj! 

Mi nomiĝas Stefano kaj mi loĝas en Rosario (Argentino). Dum la jaro 2015 mi konis la lingvon kaj eklernis ĝin rete per diversaj retpaĝoj. Poste mi alproksimiĝis al la Esperanto-Asocio en mia urbo, kaj lernis multe pli pri la esperantista movado. Ankoraŭ estas multe por lerni.
 


Mi estas Nikhil. Mi estas el Barato. Mi komencis lerni Esperanton en 2007. Sed mi ne estis tre aktiva ĝis 2018. Ekde 2018 mi partoprenas ofte en Esperanto-eventoj en mia urbo kaj en la landa kongreso. Mi partoprenas ofte en Esperanto-Sumoo.


Saluton, mi estas Mariana Evlogieva el Sofio, Bulgario. Profesie mi estas estro de projektoj (ĉefe retaj) kaj verkisto.
Mi esperantistiĝis en 1982. En 1983 mi finis instrurajtigan kurson en la Internacia Esperanto-Kursejo en Pisanica. (Vidu la foton sube - mi pozas kun L. L. Zamenhof en la korto de la kursejo.)  De tempo al tempo mi instruas Esperanton.
Mi organizas ĉiumonatajn renkontiĝojn de la sofiaj geesperantistoj, kiuj estas malfermitaj por ĉiuj - ĉeeste aŭ virtuale per Skajpo. Kelkfoje jare mi organizas ankaŭ aranĝojn por ne nur esperantista publiko.
Por neesperantistoj mi prizorgas retejon en la bulgara: http://espereto.com/ - ĝin eblas legi ankaŭ en Esperanto aŭ iu alia lingvo helpe de la tradukilo de Google. (Elektu lingvon el la listo supre, maldekstre sur ĉiu paĝo.)
Por Bulgara Esperanto-Asocio mi prizorgas la retejon http://bea.espereto.com/ - en ĝi vi trovos oficialajn informojn pri BEA.
Mi abonis la novaĵ-fluojn de tiu ĉi retejo per RSS kaj intencas regule legi ĝin. Kiam mi havos eblecon kaj ion interesan por diri, mi ankaŭ kontribuos.


Saluton al ĉiuj,
Mia nomo estas Vasil Kadifeli kaj mi loĝas en Istanbulo, Turkujo. Mi estas 59-jaraĝa, pensiulo, kiu memlernis la lingvon en 2012. Mi nuntempe eldonas la senpagan revuon "Turka Stelo" kiun oni povas taksi internacia ĉar estas kontribuantoj el diversaj partoj de la mondo.
Mi gratulas la klopodojn de UEA komenci tian belan retejon. Mi kredas ke ĉiam estas la bezono por komencantoj kaj poste por progresantoj trovi tekstojn mallongajn por legi. Kaj tiu estis la kialo kiam mi komencis publikigi la revuon. Tamen mi devas konfesi, ke kvankam la movadaj novaĵoj ja estas gravaj, tamen ili ĝenas min. Mi preferas legi literaturaĵojn kiuj estas el diversaj partoj de la mondo, tio estas el diversaj kulturoj.
Mi pensas fariĝi kontribuanto al tiu bela retejo. 
Jen mi (la maljunulo en la malantaŭo) kun gelernantoj de lernejo "Avcilar Kozmos Anadolu Yazilim Lisesi" kaj kun ilia instruisto (tiu, kiu faras la foton) en februaro 2018. Mi instruis al ili la lingvon el la libro de Stano Marĉek "Esperanto per Rekta Metodo" (sed nur sep lecionoj en kvar lernejaj horoj).


Saluton, karaj geamikoj. Mia nomo estas Park Sujin el Koreio kaj mia Esperanta nomo estas Elina. Mi tre ĝojas renkonti vin ĉi tie.

Mi venis paŝon post paŝo kun Esperanto de la komenco de la jaro ĝis nun.
Kiam mi eklernis Esperanton, mi ne sciis, kun kiu kaj kiel mi studos Esperanton. Ĝustatempe mi vizitis la Esperanto-centron Oomoto en Japanio kun aliaj kaj mi ekkonis bonajn amikojn. Poste mi estis invitita de diversaj soci-retaj studgrupoj per saĝtelefono kaj lernis Esperanton kun bonaj amikoj.
Ankoraŭ mi ne scias pri Homaranismo, interna ideo kaj Esperanto. Sed foje mi sentas, ke amikoj, kiuj volonte paŝas kun mi ĝis nun, plenumas la internan ideon de Esperanto. Mi pli kaj pli povas lerni tiun ideon pro ili, same kiel vestaĵo malsekiĝas pro pluveto. Mi tre dankas ilin.
Kaj mi deziras amikiĝi kun vi ĉi tie.


Mi estas Jérémie Sabiyumva, mi esperantistiĝis en 1999 en Burundo, kaj ekde tiam aktivas en la estraro de diversaj organizaĵoj starigitaj en Burundo.

Mi estis membro de la Afrika Komisiono de UEA de 2005 ĝis 2017, komisiito de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) pri landa agado en Afriko dum pluraj jaroj, kaj kunlaboranto de la komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko.
Mi verkas multajn artikolojn por diversaj Esperanto-revuoj. Nun mi helpas voĉ-legi artikolojn por la revuo Esperanto.


Mi estas Mohammad Mahdi Javidan. Mi estas irana esperantisto kaj havas 27 jarojn, tamen mi loĝas en Sud-Koreio por doktoriĝi pri struktura inĝenierado. Antaŭ unu monato mi hazarde komencis lerni Esperanton per Duolingo. Tiutempe mi nur volis vidi kia estas Esperanto, sed mi eksciis ke tio estas tre interesa lingvo. Ĝia kreado montras la saĝecon kaj la kapablecon de la homaro. Mi aliĝis al Seula Esperanto-Kulturcentro kaj trovis ĝian atmosferon tre amika kaj varma.

Mi esploras, kiel konstruaĵoj reagas dum tertremoj, kaj provas krei aparatojn por malhelpi difektadon, kaj studas metodojn por pli bone kalkuli difektojn kaŭzitajn de tertremoj. Mia nura celo estas iam povi helpi al la homaro en la fako de tertrema inĝenierado por malhelpi perdon de grandvaloraj vivoj en tertremoj …


Mi estas ĉina dommastrino kaj nomiĝas Harpina. Mi loĝas en la urbo Guangzhou de la provinco Guangdong.

Estas tre malfacile por familia virino sen kulturo lerni Esperanton. Pro la malfacileco lerni Esperanton multfoje mi volas forlasi lernadon.
Kun la infana amo por Esperanto mi persistas. Mi ĵus finis traduki tekston de kroata verkistino Spomenka Štimec el Esperanto en la ĉinan.
Mi ŝatas vojaĝi kaj dividi la sperton de vojaĝo.


Saluton! Mi nomiĝas Jeong Daun [ĝong da-un], kun Esperanta (kaj facila) nomo Milda. Mi estas dumviva membro de Korea Esperanto-Asocio kaj Universala Esperanto-Asocio.
Mi komencis lerni Esperanton antaŭ dek jaroj, kaj multe progresis en la jaro 2018 pro ekzerciĝado per komputila ludo kun la nomo Kotonoha Amrilato.
Mi loĝas en Seulo kaj mi laboras ĉe komputila kompanio, kies laboro estas programado de aŭtomobiloj (ne kiel Hyundai, sed pli malgranda).
Mi aĝas 31 jarojn kaj ŝatas aŭskulti muzikon, ludi tabul-ludojn kaj tiel plu.
Jen mia foto, kiam mi estis ĉe Tsutenkaku en la urbo Osako dum mia unua eksterlanda vojaĝo al Japanio.


Saluton! Mia nomo estas Gabriel Sartori, mi loĝas en Itapira/SP Brazilo, kaj mi estas 24-jaraĝa.
Mi loĝis kvin jarojn en Sanpaŭlo dum mi studis, kaj mi finis universitaton en julio. Mi studis komputilo-sciencon, kaj nun mi kompreneble laboras kiel programisto. Mi ŝatas liberan programaron kaj lerni novajn programlingvojn.
Mi eklernis Esperanton ĉar mi amis la ideon, ke homoj de ĉiuj landoj parolas kun egaleco uzante la saman lingvon, kaj ke ĝi estas facila kaj regula.
Mi estas vegetarano, kaj mi ŝatas anarkiismon. Kiel vi vidas per la foto, mi ankaŭ ŝatas rul-gliti.

Mi planas fari Esperanto-kurson por infanoj per la reta ludo-platformo Roblox.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.