Facila verkado
La celo de uea.facila estas doni informojn, kiujn lernantoj povos legi senpene kaj kun plezuro.
Artikoloj por uea.facila uzos plejparte nur la radikojn, kiuj troviĝas en la vortlisto. Se en artikolo aperos vorto, kiu ne estas en la listo, estas facile trovi difinon de ĝi.
Lernantoj legas malrapide, do ili ne volas legi longajn artikolojn. Tial la artikoloj estu mallongaj: normale ne pli ol 400 vortojn (600 por artikoloj en la rubriko Legaĵoj).