Salti al enhavo

Nikhil

Mi estas Nikhil. Mi estas el Barato. Mi komencis lerni Esperanton en 2007. Sed mi ne estis tre aktiva ĝis 2018. Ekde 2018 mi partoprenas ofte en Esperanto-eventoj en mia urbo kaj en la landa kongreso. Mi partoprenas ofte en Esperanto-Sumoo.

Nikhil.jpg

  • Ŝati 4
  • Dankon 1



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi ĝojas Nikhil! Ankaŭ mi luktas en Sumoo! Kaj mi eĉ estas prizorganto de grupo da legantoj. Por komencantoj, ekzistas multaj libroj kiel "Gerda Malaperis", "La Verda Koro", "La Eta Princo", ktp Por progresantoj, mi rekomendas la bonegan romanon de Anna ;-) "La ŝtona urbo", kaj por spertuloj : "Poemo de Utnoa"

Por la ĵus pasinta Sumoo, mi legis "Beletro, sed ne el katedro" de Waringhien, tre diversaj aspektoj de nia literaturo, kaj mi ankaŭ legis "La turoj de l' ĉefurbo" de Mauro Nervi.

Por la Sumoo en marto, mi ne jam elektis!

Tre amike

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

antaŭ 14 minutoj, Jean-Claude Roy diris:

mi legis "Beletro, sed ne el katedro" de Waringhien, tre diversaj aspektoj de nia literaturo

Gratulon, se vi sukcesis! Mi legis plurajn librojn verkitajn de Waringhien en tiu ĉi serio (1887 kaj la sekvo, Lingvo kaj vivo) kaj ĝuis ilin, sed iel mi simple ne kapablis eklegi ĉi tiun!

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Ankaŭ mi partoprenas en la Sumoo. Ĉar oni mem elektas la libron, ĝi estas taŭga por esperantistoj en ĉiuj niveloj: kaj por lernantoj, kaj por spertuloj.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

La Esperanto Sumoo estas mirinda evento, kiu instigas nin legi plu en Esperanto. Komence, mi atendis la venontan Sumoon antaŭ ol eklegi libron. Nuntempe mi legas unu libron dum la Sumoo kaj unu libron en la tempo inter du Sumooj! Ankaŭ mi legis, kaj rekomendas, la bonegan libron de Anna "La ŝtona urbo". Aliaj libroj, kiujn mi legis, estas: "Gerda Malaperis" de Calude Piron (taŭgas por komencantoj), "Faktoj kaj Fantazioj" kaj "Zamenhof - Aŭtoro de Esperanto" de Marjorie Boulton. "La aventuroj de Pinokjo" de Carlo Collodi (ĉiuj taŭgas por progresantoj),j "Homarano" de Aleksander Korĵenkov kaj "Retoriko" de Ivo Lapenna.

Por homoj, kiuj lernis Esperanton el la angla, mi povas rekomendi ankaŭ "Star in a night Sky" de Paul Gubbins kaj "Conversational Esperanto" de Don Lord.

Bonan legadon!

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Interesa fakto pri Sumoo, krom legado, kontaktoj kun aliaj legantoj ktp, estas la recenzoj de la legintoj! Kaj Hori Jasuo publikigas le recenzojn en la retejo de Sumoo. Tiel, eblas ekscii, kion pensas aliuloj pri specifa verko kaj poste elekti ĝin aŭ ne! Por Tim, mi recenzis "Beletro sed ne el katedro". ĝis

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Ankaŭ mi partoprenas en la E-Sumoo, sed ne tre regule. Laŭ mi la maniero raportadi per retpoŝto estas tro tempoperda. Mi legas treege rapide kaj en tiu tempo mi povus legi kromajn 10 paĝojn. Do preskaŭ ĉiam mi kunlegas, sed sen oficiale aliĝi kaj sen raporti. Mi konscias, ke raportado estas grava por stimuli aliajn partoprenantojn kaj ĉefe partoprenontoj, sed en mia ege malmulta libertempo mi devas zorge elekti kion mi faru. Kaj kutime mi preferas ion fari anstataŭ perdi tempon por raportadi.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Kara Mariana, Informi pri legadoj estas tempogajno! Por la aliaj... kaj ankaŭ por si mem. Tiu projekto estas subteninda. Kontaktoj en la projekto Sumoo estas tre riĉaj, kiel en uea.facila fakte! Mi konatiĝis kun japanino, slovakino ktp Ni interŝanĝis multajn interesajn rakontojn pri niaj vivoj, pri literaturo ktp. Estas domaĝe damaĝi niajn internaciajn kontaktojn. Antaŭen! Tre amike

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Je 2019-2-3 at 11:30, Mariana diris:

Laŭ mi la maniero raportadi per retpoŝto estas tro tempoperda. 

Tio postulas nur unu minuton! Se oni notas anticipe sian propran numeron kaj nomon de la prizorganto, oni povas tre rapide skribi "Saluton, [prizorganto]! Mi estas n-ro 138. Mia nuna rezulto ooooo ooooo. Ĝis!"

Kompreneble, vi povus ankaŭ raporti vian rezulton nur je la fino, anstataŭ fari tri fojojn dum la koncerna periodo. Tiel via rezulto same aldoniĝus al la listo, kaj tio kuraĝigus aliajn partoprenantojn. 

Mi tamen neniam verkas recenzojn por la Sumoo - por tio ankaŭ mi ne havas tempon!

  • Ŝati 1
  • Ami 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Kara Anna, nur unu minuton, se anticipe oni lanĉis la retpoŝtan programon, se anticipe oni notis nomon de prizorganto (ĉiam malsama) kaj propran numeron, se oni anticipe notis kiam estas la datoj por raporti ktp. Do sume estas pluraj minutoj por io kio povus okazi multe pli rapide kaj facile, ĉar la modernaj retaj rimedoj tion permesas. Mi malŝategas malŝpari tempon, kiam mi scias, ke io povas esti pli simpla kaj pli facila. Kaj mi preferas uzi tiun tempon por io alia. Parenteze, mi proponis al la organizanto, ke mi senpage helpu por aŭtomatigo de la raportado, sed li ne akceptis, ĉar por li la organizado estas ŝatokupo. Nu, por mi raportado ne estas ŝatokupo, tial mi nur escepte aliĝas ankaŭ formale.

Male, la verkado de recenzoj ne povas okazi aŭtomate, per teknikaj rimedoj. Tial mi mem ne konsideras ĝin vane perdata tempo.

Redaktite de Mariana

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Je 2019-2-5 at 23:49, Jean-Claude Roy diris:

Kara Mariana, Informi pri legadoj estas tempogajno! Por la aliaj... kaj ankaŭ por si mem. Tiu projekto estas subteninda. Kontaktoj en la projekto Sumoo estas tre riĉaj, kiel en uea.facila fakte! Mi konatiĝis kun japanino, slovakino ktp Ni interŝanĝis multajn interesajn rakontojn pri niaj vivoj, pri literaturo ktp. Estas domaĝe damaĝi niajn internaciajn kontaktojn. Antaŭen! Tre amike

Kara Jean-Claude Roy, por mi mem raportado laŭ la aktuala maniero estas tutklare tempoperdo, tial mi malofte partoprenas formale.

Aliflanke, mi ja konsideras la projekton subteninda kaj sufiĉe aktive subtenas ĝin per tre vasta informado pri ĝi - per artikoloj, per mesaĝoj al unuopuloj ktp. Mi kelkfoje parolis pri ĝi ankaŭ al neesperantista publiko - ekz., dum la ĉiujara Pola Legado septembre, enkadre de kiu mi jam 3-foje organizis E-partoprenon.

Mi regule anoncas dum niaj sofiaj kunvenoj la daton de la sekva E-Sumoo. Kelkaj sofianoj ŝatus partopreni, sed ili ne uzas retpoŝton. Mi pretus aligi ilin kaj sendi iliajn raportojn, sed tutcerte ne laŭ la nuna maniero. Pri tiom da libera tempo mi ne disponas. Eĉ se mi disponus, mi preferus uzi ĝin por alia celo. Por mi agado estas prioritata, ne raportado.

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.