Salti al enhavo

Vasil

Saluton al ĉiuj,

Mia nomo estas Vasil Kadifeli kaj mi loĝas en Istanbulo, Turkujo. Mi estas 59-jaraĝa, pensiulo, kiu memlernis la lingvon en 2012. Mi nuntempe eldonas la senpagan revuon "Turka Stelo" kiun oni povas taksi internacia ĉar estas kontribuantoj el diversaj partoj de la mondo.

Mi gratulas la klopodojn de UEA komenci tian belan retejon. Mi kredas ke ĉiam estas la bezono por komencantoj kaj poste por progresantoj trovi tekstojn mallongajn por legi. Kaj tiu estis la kialo kiam mi komencis publikigi la revuon. Tamen mi devas konfesi, ke kvankam la movadaj novaĵoj ja estas gravaj, tamen ili ĝenas min. Mi preferas legi literaturaĵojn kiuj estas el diversaj partoj de la mondo, tio estas el diversaj kulturoj.

Mi pensas fariĝi kontribuanto al tiu bela retejo. 

Jen mi (la maljunulo en la malantaŭo) kun gelernantoj de lernejo "Avcilar Kozmos Anadolu Yazilim Lisesi" kaj kun ilia instruisto (tiu, kiu faras la foton) en februaro 2018. Mi instruis al ili la lingvon el la libro de Stano Marĉek "Esperanto per Rekta Metodo" (sed nur sep lecionoj en kvar lernejaj horoj).

20180224 Foto.jpg

  • Ŝati 6



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Saluton, @Vasil Kadifeli! Mi legetis Turka Stelo foje kaj konstatis, ke vi eldonas novan numeron ĉiun monaton. Mi imagas, ke tio postulas multe da tempo kaj energio!

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Saluton kara @Tim 
Nu, mi havas ankaŭ aliajn aferojn por fari dum la monato 🙂 Sed la revuo ne estas tiel granda laboro. Ĉiuokaze ĝi ne estas profesia kaj ĉar ĝi estas ĉefe kolektaĵo de artikoloj kaj ekzistas kontribuantoj, ĝi estas relative facila laboro. Mi ne multe zorgas pri la redaktado ĉar multaj tekstoj estas de relative kompetentaj esperantistoj kaj jam pretaj fontoj. Sed kompreneble ne ĉiuj tekstoj estas sen gramatikaj eraroj. Mi ankaŭ faras kelkajn tradukaĵon. Se la tekstoj estas pretaj, enpaĝigi ilin ne estas granda laboro. Sed jes mi ankaŭ kreas ĝian ePub formaton kaj tiu estas aldona laboro. El tiu ePub mi aaŭtomate kreas la .mobi dosieron, kaj mi sendas ĝin al 345 abonantoj en "PDF", "ePub" kaj ".mobi" formatoj.
Jen ŝatokupo de pensiulo !
Amike,
Vasil 

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Saluton, Vasil! Ĉu vi dezirus prezenti vian revuon dum iu el niaj monataj sabataj renkontiĝoj en Sofio? Niaj gastoj povas partopreni ankaŭ virtuale, per Skajpo (ni ankoraŭ ne testis per aliaj mesaĝiloj, sed certe ankaŭ aliaj eblecoj ekzistas).

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

antaŭ 3 horoj, Mariana diris:

Saluton, Vasil! Ĉu vi dezirus prezenti vian revuon dum iu el niaj monataj sabataj renkontiĝoj en Sofio? Niaj gastoj povas partopreni ankaŭ virtuale, per Skajpo (ni ankoraŭ ne testis per aliaj mesaĝiloj, sed certe ankaŭ aliaj eblecoj ekzistas).

Saluton kara Mariana, jes tio povas esti. Kiam estos via venonta renkontiĝo? kaj je kioma horo?
Mi uzas Facebook, Whatsapp kaj Viber. Skajpon mi ĉesis uzi ekde longa tempo ĉar mi tiam ricevis multajn spamaĵojn.
 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Mi jam respondis al via mesaĝo en Facebook. mi kopias:

Dankon pro via preteco gasti al ni virtuale!
La renkontiĝo okazos je la 16a, sabate, inter la 14a kaj la 16a horo. Mi mem uzas kaj Whatsapp, kaj Viber, kaj Facebook, sed mi ne scias ĉu per ili voĉa babilado bone funkcias en la komputilaj versioj - ni devas testi. Mi bezonas komputilon por uzi laŭtparolilojn kaj ĉiuj povu bone aŭdi.

Ĝis baldaŭ! 🙂

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Saluton Vasil!

Kiel vi fartas?

Ni jam renkontighis en diversaj kongresoj. Mi tre admiras vian laboron por Esperanto, por eldoni la turkan stelon, por instrui la lingvon. Bravo!!! Daurigu!!!

Elkore salutas Mirejo, nuntempe en Benino.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.