Salti al enhavo
  • Komentado

    Legantoj povos aldoni mallongajn komentojn sub la artikoloj (ĝis 150 vortoj). Komentoj ne nepre devos esti verkitaj laŭ la vortlisto, sed ni memorigas, ke la retejo estas intencita por novaj esperantistoj. Tial oni verku laŭeble simple por ke ankaŭ lernantoj povu kompreni kaj partopreni la diskuton. Personaj atakoj, insultoj kaj kvereloj estos forigitaj.

  • Ricevi novaĵojn

    Eblas ricevi novaĵojn de la retejo pri pluraj aferoj. Ni ne devigas vin akcepti ĉiujn novaĵojn. Vi mem rajtas elekti kion ricevi.

    Por montri, ke vi deziras ricevi sciigon (= novaĵon/informon), ke aperis nova artikolo aŭ komento kaj tiel plu, vi devas 'sekvi' ĝin. Vi rimarkos tra la retejo butonojn, kiuj invitas vin 'sekvi'. Ili aperas ĉe artikolaj kategorioj (por ricevi sciigojn pri novaj artikoloj en la kategorio) kaj ĉe artikoloj mem (por doni sciigojn, ke aperis novaj komentoj). Per ĉi tiuj butonoj vi kapablas elekti ricevi sciigojn kaj elekti, ĉu vi ricevos ilin per retpoŝto, ĉu per mesaĝo en la retejo, kaj kiom ofte:

    Post kiam vi sekvis ion, la butono donas al vi la eblon 'malsekvi', kiu signifas, ke vi ne plu ricevos sciigojn pri ĉi tiu afero:

    Eblas ricevi sciigojn per retpoŝto, sed la retejo mem informos vin, kiam vi vizitos ĝin:

    Se vi ofte vizitas, estas konsilinde ne elekti ricevi retpoŝton, ĉar vi jam estos informita pri novaĵoj vizitante la retejon:

    Se vi faris komenton al artikolo, estas normale voli ekscii, kiam iu respondis al via komento kaj al la diskuto. Vi povas elekti ricevi ĉi tiujn sciigojn per butono sube de la redaktilo:

    Eblas decidi, ĉu ĉi tiu butono estos ĉiam aktiva aŭ malaktiva. Tiel vi ne devos ĉiam ŝanĝi ĝin, se ĝi estas kutime malaktiva, sed vi tamen deziras ricevi sciigojn. Vi faros tion per speciala parto de la retejo, kiun vi trovos, kiam vi kontrolos, kiujn sciigojn vi ricevis:

    Vi vidos eblojn elekti, ĉu aŭtomate sekvi diskuton, kiam vi afiŝis en ĝi, kaj kiel ricevi sciigojn.

    Vi rimarkos ankaŭ multajn pliajn eblojn! Eblas decidi ricevi sciigojn, se membro, kiun vi sekvas afiŝas, aŭ kiam iu citis vin en diskuto. Vi povos decidi ĉu ricevi diversajn novaĵojn per retpoŝto, per sciigo en la retejo, aŭ eĉ ambaŭ!

  • Lingvaj korektoj kaj demandoj

    Kiam novaj esperantistoj aldonos komentojn, ili povos peti lingvajn klarigojn kaj korektojn de pli spertaj legantoj. Troviĝas butono sube de la redaktilo:

    Kiam nova esperantisto aktivigas la butonon, li/ŝi montras, ke li/ŝi deziras, ke respondu nur spertaj esperantistoj. Vi povos rimarki tion, ĉar la rando de la komento fariĝis blua kaj aperis eta simbolo :

    Nur spertaj esperantistoj respondu al demandoj, se la komentinto faris tion. Bonvolu ne respondi al lingvaj demandoj, se vi mem ne estas spertulo. Spertulo estas homo, kiu trapasis la KER-ekzamenon je la nivelo B2 aŭ C1. Se la komentinto ne faris tion, ĉiu rajtas respondi:

    Kelkaj homoj deziras ofte ricevi korektojn, sed aliaj tute ne volas tion. Eblas montri, ĉu vi bonvenigas korektojn per butono:

    Kiam la butono estas aktiva, aperas simbolo super la komento, kiu signifas, ke ĉiu rajtas korekti erarojn:

    Se tamen la simbolo estas , tio signifas, ke la komentinto ne volas ricevi korektojn, se li/ŝi faris erarojn:

    Neniu, eĉ spertuloj, korektu erarojn, se la komentinto montris, ke li/ŝi ne volas ricevi ilin sen unue peti.

    Se vi montris unu aferon, sed poste ŝanĝis vian deziron, estas facile ŝanĝi la simbolojn poste. Simple alklaku simbolon por ŝanĝi ĝin al la mala:

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.