Salti al enhavo

Niaj legantoj

Prezentu vin mem!

Via artikolo ne tuj aperos. Ni faros nian eblon por aperigi ĉiujn ricevitajn informojn ene de 24 horoj.


Saluton, mi estas Cyprien, mi estas 22-jaraĝa.

Mi loĝas en Benino en la urbo Kétou, kie mi studas agrikulturon. Mi tre ŝatas agrikulturon kaj elektis ĝin ĉar mi pensas, ke per bona agrikultura produktado (ekologia) ni povas malaltigi malriĉecon kaj malsanon en la mondo.
Mi esperantistiĝis en la jaro 2006 en mezgrada lernejo. Mi lernis Esperanton ĉar mi ŝatas ĝian ideon, kiu celas interkomprenigi parolantojn de diversaj lingvoj, kaj pro la fakto, ke ĝi estas pli facile lernebla ol aliaj lingvoj. Mi restas en Esperantujo, ĉar mi lernas ion gravan, kiun lernejo neniam instruos al mi: la kulturon.


Saluton! Mi nomiĝas James kaj mi loĝas en Londono, Britujo.

Mi eklernis Esperanton antaŭ unu jaro, ĉar mi volis lerni alian lingvon, sed mi ne havas multe da tempo, kaj mi aŭdis ke Esperanto estas facila.
Mi estas programisto kaj mi ŝategas programi! Mi ŝatas tabul-ludojn, enigmojn kaj cirko-ludilojn.
Mi havas unu-radan biciklon kaj mi lernas rajdi sur ĝi kun doloraj rezultoj! Lastatempe mi ankaŭ ekinteresiĝis pri Vapor-punko.


Saluton! Mia nomo estas Cindy. Mi studis Esperanton dum la pasinta jaro, sed mi ne multe progresis, ĉar mi havis aliajn taskojn. Mi vere ĝuas lerni la lingvon – mi ŝatas ĝian sonon.
Mi loĝas en Londono, sed naskiĝis en Sudafriko. Mi laboras en organizaĵo, kiu laboras kun kompanioj, sindikatoj kaj civitanaj sociaj organizaĵoj por plibonigi laboristajn rajtojn, kaj mia rolo estas kontraŭbatali la modernan sklavecon.
Mi ŝatas danci, precipe formon de movado kun la nomo Nia. Provu ĝin iam! Ĉi tie estas foto!
 


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.