Salti al enhavo
  • Kiel verki facile

    La ĉefa celo de artikolo, ankaŭ kiam oni verkas per facila lingvaĵo, estas komuniki ian ideon. Komencu per la ideo, kiun vi deziras prezenti en via artikolo, sed provu klarigi ĝin per mallongaj frazoj uzante tre facilajn vortojn. Ne kontrolu la vortojn en la vortlisto, ĉar tio malhelpos vin esprimi vin libere. Nur poste kontrolu laŭ la listo, aŭ uzu la programeton Facililo. Se vorto ne troviĝas en la listo, anstataŭigu ĝin per alia se eble, aŭ eventuale aldonu difinon.

    Provu ne uzi nekutimajn kunmetaĵojn kaj longajn, malsimplajn frazojn. Eĉ se la radikoj troviĝas en la vortlisto, tiaj frazoj tamen estas malfacilaj por lernantoj.

    Se vi ne sukcesas verki facile, la redaktoro reverkos vian artikolon laŭ la vortlisto: la ideoj restos viaj, sed ili estos esprimitaj per pli simplaj vortoj. Se la artikolo aŭ letero havos vian subskribon, vi rajtos kontroli la redaktitan tekston antaŭ ol ĝi aperos.

    Se vi volas sendi informojn kaj novaĵojn, ne necesas verki ilin per facila lingvaĵo. La redaktoro mem simpligos ilin laŭnecese.

  • Landonomoj

    En uea.facila oni uzos la landonomojn, kiuj estis rekomendataj en 2009 de la Akademio en sia Listo de rekomendataj landnomoj.

    Rilate al la finaĵo ujo/io, ambaŭ formoj estos uzataj en ĉi tiu retejo. La redaktoro mem uzas -ujo, sed en subskribitaj artikoloj ŝi respektos la preferon de la verkinto.

  • Facililo

    Vi povas uzi la programeton Facililo por kontroli vian tekston. Ĝi informos vin, ĉu vorto estas akceptebla laŭ la vortlisto. Vi povas uzi ĝin por kontroli la tekston dum la verkado, sed ni rekomendas, ke vi verku la tekston unue, kaj nur poste kontrolu ĝin.

  • Komentado

    Legantoj povos aldoni mallongajn komentojn sub la artikoloj (ĝis 150 vortoj). Komentoj ne nepre devos esti verkitaj laŭ la vortlisto, sed ni memorigas, ke la retejo estas intencita por novaj esperantistoj. Tial oni verku laŭeble simple por ke ankaŭ lernantoj povu kompreni kaj partopreni la diskuton. Personaj atakoj, insultoj kaj kvereloj estos forigitaj.

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.