Salti al enhavo

Elina

Saluton, karaj geamikoj. Mia nomo estas Park Sujin el Koreio kaj mia Esperanta nomo estas Elina. Mi tre ĝojas renkonti vin ĉi tie.

elina-225x300.jpg

Mi venis paŝon post paŝo kun Esperanto de la komenco de la jaro ĝis nun.

Kiam mi eklernis Esperanton, mi ne sciis, kun kiu kaj kiel mi studos Esperanton. Ĝustatempe mi vizitis la Esperanto-centron Oomoto en Japanio kun aliaj kaj mi ekkonis bonajn amikojn. Poste mi estis invitita de diversaj soci-retaj studgrupoj per saĝtelefono kaj lernis Esperanton kun bonaj amikoj.

Ankoraŭ mi ne scias pri Homaranismo, interna ideo kaj Esperanto. Sed foje mi sentas, ke amikoj, kiuj volonte paŝas kun mi ĝis nun, plenumas la internan ideon de Esperanto. Mi pli kaj pli povas lerni tiun ideon pro ili, same kiel vestaĵo malsekiĝas pro pluveto. Mi tre dankas ilin.

Kaj mi deziras amikiĝi kun vi ĉi tie.

  • Ŝati 3



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi ĝojas ke vi deziras lerni pri la "interna ideo", kaj la lingvo.

Mi interesiĝas pri via elekto de la nomo Elina. Multaj personoj elektas esperantan nomon... mi elektis "trio". 🙂

Ĉion bonan.

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Saluton Elina, mi estas zhangwei, kaj tre gxoja vidi vin cxi tie, mi ofte vizitas Incheon, kie vi logxas en Koreio?

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

@trio Saluton! Pardonon pro mia malfrua respondo. Elina estas mia karesa nomo kaj kunmetajha nomo.

el + in + a = prepozicio : el + sufikso : in

Mia gvidanto de Esperanto nomis min Elina, en kiu enhavas bonan sencon, kies senco estas "vi farighu elstara virino." 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

@Zhangwei Saluton! Ho! Mi loghas ekster chefurbo sed Icheon estas ne malproksima de mia hejmo. Bonvole respondu al mi kial vi ofte vizitas en Incheon. Dankon ^^ 

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Saluton Elina, mi ofte partoprenas eventojn okazanta en Koreio kaj mi faris komercon en Incheono antauxe.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.