Salti al enhavo

Yi kaj Jingfen

493281675_inajknabinoj.thumb.jpg.9cf4f5ba684dea4d6a96625fb053ea03.jpg

Mi estas tre honorata prezenti min kaj mian amikinon al vi. Mi nomiĝas DUAN Yi. Mi havas dek ses jarojn ĉi-jare. Mi havas bonan amikinon. Ŝia nomo estas CHEN Jingfen. Ni sidas ĉe la sama tablo en la klasĉambro. Nia hejmurbo estas Dali. La sorto lasis nin renkontiĝi en Art-kolegio de Kunming. Ni lernas kaj vivas kune. Jen ni, kiuj kantas kune:

Ni ambaŭ estas sunplenaj knabinoj kaj optimismaj. Ni havas komunan hobion: kantado. Homoj kun similaj interesoj amikiĝas pli facile. CHEN Jingfen estas la ĉefa persono. La samdomaninoj elektis, ke ŝi estu estrino de la domo. 

Bonŝance ni renkontiĝis en tiu ĉi lernejo en septembro 2018. Kun la samaj revoj ni kune studas, amuziĝas kaj kune lernas Esperanton. Ni estos pli diligentaj estonte!

DUAN Yi  (maldekstre) kaj CHEN Jingfen (dekstre)
328682710_DUANYi.thumb.jpg.a3e36732c3975b7242314f7f8b821595.jpg606678932_CHENJingfen.thumb.jpg.297d02cfa48df284c082d2a0138ffdd4.jpg

 

 


 

  • Ŝati 3
  • Dankon 1



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Saluton kaj bonvenon!

Kio estas sunplenaj en via teksto? Ĉu vi volis diri ĝojplenaj / radiantaj?

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Jes, ili estas ĝojplenaj kaj radiantaj, kaj same kiel la suno, ili varmigas ĉiujn per siaj ridetoj!

 

  • Ami 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

antaŭ 12 horoj, Anna diris:

Jes, ili estas ĝojplenaj kaj radiantaj, kaj same kiel la suno, ili varmigas ĉiujn per siaj ridetoj!

 

 Ĉu oni uzas "Sunplena" ofte kiel metaforan adjektivon en Esperanto  ?

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

antaŭ 5 horoj, scivolemo diris:

 Ĉu oni uzas "Sunplena" ofte kiel metaforan adjektivon en Esperanto  ?

Mi dubas pri ofteco, sed ŝajnas al mi evidente, kion oni celas per tio.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Tre ĉarmaj knabinoj! Vere, kiel suno ili lumas per sia sincera amikiĝemo. Ili pravas: "Homoj kun similaj interesoj amikiĝas pli facile" - ke estu ilia amikeco tre forta kaj por la tuta ilia kunvivo. Nenio disigu ilin! Mi deziras al ili sukcesojn kaj feliĉon! Estas bone, ke la malproksimorientaj belulinoj ŝatas kanti! Aĥ, se iu helpus ilin lerni kanti Esperante, estus mirinde! Ni esperu, ke iliaj kantoj en Esperanto plezurigos nin kaj la mondon.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Saluton, DUAN Yi kaj CHEN Jingfen! Vi estas ĉarmaj knabinoj kaj bravulinoj. Vi jam bone scias Esperanton - bone skribas kaj parolas. Bonvenon al Esperantujo kaj vi trovos multe da amikoj el la  tuta mondo. Amike Vladimir el Rusio.

 

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.