Salti al enhavo

Mariana

Saluton, mi estas Mariana Evlogieva el Sofio, Bulgario. Profesie mi estas estro de projektoj (ĉefe retaj) kaj verkisto.

Mi esperantistiĝis en 1982. En 1983 mi finis instrurajtigan kurson en la Internacia Esperanto-Kursejo en Pisanica. (Vidu la foton sube - mi pozas kun L. L. Zamenhof en la korto de la kursejo.)  De tempo al tempo mi instruas Esperanton.

Mi organizas ĉiumonatajn renkontiĝojn de la sofiaj geesperantistoj, kiuj estas malfermitaj por ĉiuj - ĉeeste aŭ virtuale per Skajpo. Kelkfoje jare mi organizas ankaŭ aranĝojn por ne nur esperantista publiko.

Por neesperantistoj mi prizorgas retejon en la bulgara: http://espereto.com/ - ĝin eblas legi ankaŭ en Esperanto aŭ iu alia lingvo helpe de la tradukilo de Google. (Elektu lingvon el la listo supre, maldekstre sur ĉiu paĝo.)

Por Bulgara Esperanto-Asocio mi prizorgas la retejon http://bea.espereto.com/ - en ĝi vi trovos oficialajn informojn pri BEA.

Mi abonis la novaĵ-fluojn de tiu ĉi retejo per RSS kaj intencas regule legi ĝin. Kiam mi havos eblecon kaj ion interesan por diri, mi ankaŭ kontribuos.

MPE&LLZ2.GIF

  • Ŝati 3



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Multajn dankojn pro via sinprezento. Mi antaŭĝojas ricevi pliajn kontribuaĵojn de vi por uea.facila!

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Saluton, @Mariana! Mi nur lastatempe konstatis, ke ni parolis inter ni lastan jaron. Mi estis en Zagrebo kaj vi sendis al mi mesaĝon per Amikumu. Vi komentis pri mia bela katino kaj sendis al mi foton de via propra sinjoro :)

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Mi estas tiel kontenta konatiĝi per uea.facila kun tiel bonegaj esperantistoj! Grandega ĝojo por mi! Jes Mariana, kaj vi ĉiuj, kiuj legas, mi estas via najbaro!

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.