Salti al enhavo

Maurizio

Saluton! Mi nomiĝas Maurizio. Denaske italo, mi loĝas en Britujo ekde la mezepoko. Ne, mi ŝercas, kvankam mi pasigis la plejparton de mia vivo en Britujo.

ProfilBildo.jpg

Mi renkontis Esperanton unuafoje en 1987, sed mi vere esperantistiĝis nur en 2017 kiam mi faris la kursojn kaj ekzamenojn de EAB (Esperanto- Asocio de Britio). Mi rapide entuziasmiĝis pri la lingvo kaj, per la helpo de tre bonaj instruistoj, mi sukcese trapasis la KER-Ekzamenon je nivelo C1.

Mi amuziĝas per verkado de poemetoj kaj mallongaj rakontoj. Mi kreis Esperanto-grupon en mia urbo kaj nuntempe ankaŭ instruas la lingvon kaj en la klubo kaj ĉe la famaj semajnfinaj kursoj de EAB. Mi estas onklo ĉe Ekparolu! la programo de edukado.net, per kiu geonkloj helpas komencantojn (genevojn) ekzerciĝadi pri parolado. Mi ankaŭ redaktas la bultenon de EAB, Update, informilon pri Esperanto por la anoj de la asocio en Britio.

Mi gratulas Annan, la tutan teamon kaj UEA, pro la kreado de tiu ĉi bonega retejo por komencantoj kaj progresantoj.

  • Ŝati 3
  • Dankon 2



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Gratulojn Maurizio! Via bela entuziasmo certe estas kontaĝa por viaj lernantoj, genevoj ..... kaj por ni ĉiuj! Kun plezuro mi legos viajn poemojn! Plej amike

  • Ŝati 2

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.