Salti al enhavo

Hans

Mi estas Hans Häglund, svedo, pensiulo, kiu lernis Esperanton kiel junulo dum la 60-aj jaroj. En Gotlando mi povis aŭskulti long-ondajn elsendojn en Esperanto kaj ricevis kaj kolektis QSL-kartojn (konfirmkartojn). Mi ankaŭ vizitis someran Esperanto-tendaron en Helsingoro en Danio.

Mi nun dum 10 jaroj studas Esperanton denove kaj mia junula studado helpas al mi progresi kaj spertiĝi.  Ni havas etan semajnan Esperanto-studrondon en mia urbo Ludvika. Mi partoprenis en la Universala Kongreso 2009 en Bjalistoko. Mi ankau ĝuis renkonti esperantistojn dum miaj laborvojaĝoj en Aŭstralio kaj Ĉinio.

 
  • Ŝati 5



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Bonvenon, @Hans Häglund! Ankaŭ mi partoprenis la Universalan Kongreson en Bjalistoko. Al mi tre plaĉis vidi la pentraĵon de Ludoviko Zamenhof:

Image result for zamenhof bialystok

 

  • Ŝati 2
  • Ami 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Saluton Hans, kaj bonvenon al la retejo. Belega pentraĵo, Tim!  Ĝi ege plaĉas al mi.

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Ĉu vi iam vizitis la urbon Bialistoko, @Rico? Mi antaŭe ne sciis, ke ekzistas ĉi tiu pentraĵo, do por mi ĝi estis tuta surprizo!

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Ne, bedaŭrinde ankoraŭ ne @Tim. Eble mi estus devinta diri "belega foto de la pentraĵo...", ne simple "bela pentraĵo". 🙂  Mi supozas, ke ĝi estas tute fantazia, ĉar Zamenhof ne estis aŭ loĝis en Bialistoko je tia aĝo, ĉu?

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Vi pravas. La familio ekloĝis en Varsovio en decembro 1873, kiam Ludoviko estis daŭre juna.

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

La belajn pentrajxojn mi vidis, ili fakte estas tri. Mi hazarde ankau pasis suban sxildon en Bjalistoko. Mi logxas en urbo/komunumo Ludvika.

P7310217.JPG

P7310216.JPG

P7310215.JPG

  • Ŝati 3

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Saluton Hanz, Cxu vi jam viziti Cxinion? Kiam kaj kie ? cxu vi sxatas diri iomete rakonton pri via vojagxo tie?

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.