Salti al enhavo

Mohammad

Mi estas Mohammad Mahdi Javidan. Mi estas irana esperantisto kaj havas 27 jarojn, tamen mi loĝas en Sud-Koreio por doktoriĝi pri struktura inĝenierado. Antaŭ unu monato mi hazarde komencis lerni Esperanton per Duolingo. Tiutempe mi nur volis vidi kia estas Esperanto, sed mi eksciis ke tio estas tre interesa lingvo. Ĝia kreado montras la saĝecon kaj la kapablecon de la homaro. Mi aliĝis al Seula Esperanto-Kulturcentro kaj trovis ĝian atmosferon tre amika kaj varma.

javidan-e1543773734827-169x300.jpg

Mi esploras, kiel konstruaĵoj reagas dum tertremoj, kaj provas krei aparatojn por malhelpi difektadon, kaj studas metodojn por pli bone kalkuli difektojn kaŭzitajn de tertremoj. Mia nura celo estas iam povi helpi al la homaro en la fako de tertrema inĝenierado por malhelpi perdon de grandvaloraj vivoj en tertremoj …

  • Ŝati 3



Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi loĝas en Kalifornio. Dum la pasintaj 3 tagoj ni havis 2 tertremojn je la niveloj 3.2 kaj 3.4. Ne grandaj, sed ili memorigis nin ke ni devas prepari por grandegaj kiuj ja venos.

Dankon ke vi laboras por malhelpi difektadon!

  • Ŝati 1

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally

Mi esperas ke mi povas vidi vin en Seulo Kultura Centro, saluton al Lee Junkee, Sxilosilo.

Kunhavigi tiun ĉi komenton


Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.