Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    975
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    814

Ĉio afiŝita de Anna

  1. En 2018 multaj membroj malavare donacis al Universala Esperanto-Asocio. Jam nun eblas diri, ke la jaro 2018, la unua jaro kun Martin Schäffer kiel Ĝenerala Direktoro, ricevis donace rekordajn sumojn por la ĝenerala kaso. Por atingi tiun bonegan rezulton, Schäffer persone alparolis homojn kaj skribis al diversaj membroj. Ankaŭ helpis mesaĝoj de la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, al la membroj de Societo Zamenhof, kies nombro kreskis kompare al 2017. (Societo Zamenhof estas fondaĵo, kies membroj donas apartan financan subtenon al UEA.) Tiel la rimedoj pro donacoj en 2018 entute atingis rekordan sumon de 12 535 eŭroj. Tiu sumo konsiderinde superis la rezultojn de la pasintaj jaroj (kun mezumo de ĉirkaŭ 2500-3000 eŭroj, se oni kalkulas ekde la jaro 2000). Inter la donacintoj elstaras ankaŭ membroj de la Komitato kaj de la Estraro de UEA. UEA nun petas vian helpon, por ke la sumo por 2019 ankoraŭ kresku pli. Eblas donaci al la ĝenerala kaso de UEA per uea.org/alighoj/alighilo kaj rekte per uea.org/alighoj/donacoj/kaso. UEA kore dankas al ĉiuj donacintoj, kiuj pro siaj malavaro kaj subteno estas la vera kaŭzo de tiu sukceso. Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 799 de 2019-04-27.
  2. De la 12-a ĝis la 15-a de aprilo okazis en Dovro, haven-urbo en la sudo de Anglujo, komuna kongreso (nomata kunkongreso) de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) kaj Espéranto-France. Ĉi-jare estis la centa kongreso de la brita asocio kaj, por festi la jubileon, oni decidis organizi ĝin en Dovro kun la franca asocio. Kial en Dovro? Ĉar en 1904 la unua internacia kunveno de esperantistoj okazis tie kaj en Kalezo en Francujo. Tial ni sekvis la paŝojn de la pioniroj! Dum la kunkongreso, esperantistoj povis kunveni, aŭskulti interesajn prelegojn kaj koncertojn, diskuti kaj amuziĝi (jubilea kunfestado, kvizo, ktp). Kompreneble ĉio okazis en Esperanto, la internacia lingvo. Oni manĝis bonan kukon por festi la jubileon La ĉefa gasto estis Bertilo Wennnergren, kiu estas ne nur membro de la Akademio de Esperanto kaj verkinto de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), sed ankaŭ membro de Esperantaj rokgrupoj! Li prelegis tri fojojn dum la kongreso. Koncertis Martin Wiese el Svedujo kaj Bertilo Wennergren, kiu nun loĝas en Germanujo Krome, du tut-tagaj ekskursoj estis organizitaj dum la kunkongreso. La ĉefa estis trans la Markolo al Kalezo, kie loka esperantisto gvidis nin. Por homoj, kiuj preferis resti sur seka tero kaj pli bone koni la urbon Dovro, aliaj ekskursoj estis organizitaj en la ĉirkaŭaĵo: al la mezepoka kastelo de Dovro kaj al la mirindaj Blankaj Klifoj. Esperantistoj ekster la urbodomo en Kalezo Preskaŭ cent homoj partoprenis en la kunkongreso. Ĝi finiĝis per grupa manĝo en loka restoracio en Dovro. Anthony Bodineau
  3. Anna

    Brulis fama katedralo

    Ne estas fiksita regulo pri tio. Oni rajtas reteni la -o ĉe la unua vorto por faciligi la prononcon, sed se oni preferas, oni povas forlasi ĝin. Do, oni povas diri aŭ "fajrestingisto" aŭ "fajroestingisto", laŭ sia prefero. Same oni rajtas aldoni la streketon (-) por faciligi la legadon, aŭ ne uzi ĝin. En kelkaj revuoj, ekzemple en revuo Esperanto, oni kutime neniam aldonas la streketon. En uea.facila oni ofte aldonas ĝin, kiam la vorto aperas la unuan fojon en artikolo, sed ne en postaj okazoj. Tial en ĉi tiu artikolo vi legas la unuan fojon "fajro-estingistoj", sed poste "fajroestingistoj". Oni ne rajtas skribi la du vortojn aparte tiel: "fajro estingistoj". Tio estas malĝusta.
  4. La 20-a Israela Esperanto-Kongreso okazis en ambaŭ flankoj de la Ruĝa Maro, unue en Ejlat en Israelo, poste en Akaba en Jordanio. Ĉeestis pli ol 50 samideanoj el 11 landoj. La ĉeftemo estis “kunekzisto kaj ekologio en la Mezoriento". Sekvis postkongresaj ekskursoj al Petra, la Morta Maro, Jerusalemo, Telavivo kaj Ĥajfo, kiujn partoprenis inter 10-20 kongresanoj, plejparte el eksterlando. La programo estis eksterordinare riĉa, kaj kun la postkongresaj ekskursoj la tuta aranĝo daŭris du semajnojn. Postkongresa ekskurso al Petra en suda Jordanio Jam antaŭ du jaroj en Israelo komenciĝis la prepar-laboroj kaj la reklamado por la 20-a Israela Kongreso. Unue la intenco estis, ke ĝi estu komuna aranĝo kun la Mezorienta Kongreso. Finfine tamen tiu kongreso okazis en Irano, kiel ni jam raportis en uea.facila. Anstataŭe la kuna aranĝo nomiĝis Kunveno de MONA, la komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko. Dum pli ol unu jaro MONA kaj ELI (Esperanto-Ligo en Israelo) informadis en Jordanio pri Esperanto kaj serĉis jordaniajn partoprenantojn, kiuj bedaŭrinde ne estis trovitaj. Dum la kongreso okazis du debatoj pri paco en la Mezoriento, unu en Israelo kaj la alia en Jordanio. Oni esperis, ke ĉeestos jordaniaj esperantistoj por prezenti la araban vidpunkton, sed bedaŭrinde tio ne eblis pro manko de jordaniaj esperantistoj. Tamen pluraj ĉeestantoj faris sian eblon por prezenti la araban vidpunkton. Krome estis pluraj prelegoj, laborgrupoj kaj aliaj aranĝoj. Grava parto de la programo estis la muzikaj prezentoj: ĉeestis la kantistoj Jomo, la duopo Kajto, kaj la israela kantistino Enrika. Kantas la duopo Kajto Krome estis prezento de eŭritmia dancado de Tali kaj Franz (tio estas aparta stilo de dancado, kiu esprimas la ideojn de la aŭstra filozofo Rudolf Steiner 1861-1925). La dancadon akompanis ne muziko sed poezio. Laŭ raporto de Amri Wandel en La Ondo de Esperanto
  5. Anna

    Yi kaj Jingfen

    Jes, ili estas ĝojplenaj kaj radiantaj, kaj same kiel la suno, ili varmigas ĉiujn per siaj ridetoj!
  6. Anna

    Yi kaj Jingfen

    Mi estas tre honorata prezenti min kaj mian amikinon al vi. Mi nomiĝas DUAN Yi. Mi havas dek ses jarojn ĉi-jare. Mi havas bonan amikinon. Ŝia nomo estas CHEN Jingfen. Ni sidas ĉe la sama tablo en la klasĉambro. Nia hejmurbo estas Dali. La sorto lasis nin renkontiĝi en Art-kolegio de Kunming. Ni lernas kaj vivas kune. Jen ni, kiuj kantas kune: NI ŝatas kanti.mp4 Ni ambaŭ estas sunplenaj knabinoj kaj optimismaj. Ni havas komunan hobion: kantado. Homoj kun similaj interesoj amikiĝas pli facile. CHEN Jingfen estas la ĉefa persono. La samdomaninoj elektis, ke ŝi estu estrino de la domo. Bonŝance ni renkontiĝis en tiu ĉi lernejo en septembro 2018. Kun la samaj revoj ni kune studas, amuziĝas kaj kune lernas Esperanton. Ni estos pli diligentaj estonte! DUAN Yi (maldekstre) kaj CHEN Jingfen (dekstre)
  7. Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno: Brulis la fama katedralo Nia Sinjorino de Parizo Fajro detruis grandan parton de la katedralo Nia Sinjorino de Parizo, vespere de la 15-a de aprilo. Bonŝance la ĉefparto de tiu fama konstruaĵo konserviĝis, kaj ĝiaj du famaj ortangulaj turoj daŭre staras. Fajro-estingistoj sukcesis estingi la fajron post kelkaj horoj. La tur-pinto de la katedralo rompiĝis en fajro kaj fumo. Laŭ franca prezidanto Emmanuel Macron, la plej granda malbono estis evitita. Li gratulis la fajroestingistojn pro ilia bona laboro. Ĉirkaŭ 400 fajroestingistoj batalis kontraŭ la brulo, kaj unu el ili grave vundiĝis. La kaŭzo de la fajro estas ankoraŭ nekonata. Fajroestingisto diris, ke la fajro eble rilatas al riparado en la katedralo. Macron ege bedaŭris la damaĝon kaŭzitan de la brulo, kaj deziras okazigi internacian mon-kolektadon por rekonstrui la katedralon. Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.
  8. Li estas Pablo Busto, kiu kreis la retejon Tubaro kune kun aliaj kunlaborantoj.
  9. Tia formo de kuirado estas uzata en landoj, kie en la pasinteco estis fajro en la kameno la tutan tagon. Do, oni simple lasis la kuirpoton super malgranda fajro dum horoj, senprobleme.
  10. Jes, Zhangwei, la foto estas de Liven Dek. Mi ĝojas scii, ke vi aŭdis lin prelegi dum la kongreso de ILEI.
  11. Anna

    La Fundamento de Esperanto

    Kara Zhangwei, Ĉu la artikolo estas iomete malfacila por vi? Ne zorgu, sed legu multajn pli facilajn artikolojn en Esperanto. Se vi multe legos, post iom da tempo vi trovos, ke tiu artikolo ne plu ŝajnas al vi tiel malfacila.
  12. Kie en okcidentaj landoj oni trovas landan asocion, kiu aĉetas sian sidejon en la centro de la ĉefurbo, kiel ĵus faris la irana landa asocio de UEA? Kie oni trovas instruadon de Esperanto al universitataj studentoj en la kadro de la plej prestiĝa universitato en la ĉefurbo kaj en aliaj universitatoj de la lando? Kie oni trovas gejunulojn, kiuj senprobleme kunlaboras kun la pli aĝaj esperantistoj kiel egaluloj? La respondojn al tiuj demandoj oni malkovris dum la 12-a Mez-Orienta Kunveno de la 28-a ĝis la 31-a de marto. En plaĉe antikva konstruaĵo en la urbo de tapiŝoj kaj kaheloj, Kaŝano, oni aŭskultis serion da prelegoj pri la stato de la movado en Irano kaj en aliaj mez-aziaj landoj. Mi estis trafita de la kvanto de agadoj kaj eldonaĵoj de la irana movado. Ĝi havas grupojn en ĉiuj gravaj urboj, kaj tre aktive sentas respondecon pri ili. Alia interesa fakto pri la irana movado estas ĝia seninterrompa ekzisto tra ĉiuj politikaj ŝtormoj de la pasinta jarcento. Ni ankaŭ aŭdis raportojn pri la stato de Esperanto en Uzbekujo, Taĝikujo kaj aliaj mez-aziaj landoj, Estis interŝanĝitaj planoj pri komunaj agadoj en Meza Azio. Pro la ĉeesto de Mireille Grosjean, prezidantino de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), ni aŭdis pri problemoj en la okcidento, ekzemple kiel funkcias la nova kotiz-sistemo de UEA en lando, el kiu oni ne rajtas sendi monon eksterlanden pro internaciaj malpermesoj. Tio estis la plej granda Mezorienta Kunveno de la lastaj jaroj. Venis partoprenantoj el Belgujo, Britujo, Francujo, Germanujo, Rumanujo, Rusujo, Svislando kaj Taĝikujo. Dum la kunveno okazis ankaŭ AMo-Seminario (Aktivula Maturigo). La plej konkretaj rezultoj de tiu seminario verŝajne estos plifirmigo de kontaktoj kaj agadoj en Meza Azio kaj la entuziasmigo de iranaj samideanoj. Multaj el tiuj lokaj esperantistoj la unuan fojon spertis internacian kunvenon en sia lando. Por ili tiu sperto estis simila al la sperto de la kongresanoj ĉe la unua Universala Kongreso en Bulonjo-ĉe-maro. Renato Corsetti
  13. Ĉu vi estas kuracisto, apotekisto, flegisto, aŭ alia medicina laborulo? Se jes, vi povas senpage membriĝi en Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA). La membroj ricevas du inform-leterojn de la prezidanto de UMEA en la jaro. La jara abono al la revuo Medicina Internacia Revuo estas 26 eŭroj por du presitaj numeroj. Pliajn informojn bonvolu peti de la prezidanto de UMEA, d-ro Christoph Klawe. Por pli detalaj informoj pri UMEA, vidu la artikolon Medicinistoj en uea.facila.
  14. Anna

    Mephisto en Esperanto

    Mi renkontis lin plurajn fojojn tra la jaroj. Mi tre bedaŭras aŭdi pri lia morto.
  15. Anna

    Ĉinaj riveroj

    Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio: Kion Ĉinio faras por purigi siajn riverojn? La 12-an de marto, la Programo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Homa Ekloĝado kaj la Universitato Tongji kune publikigis la raporton "Igi Urbojn Daŭripovaj per Purigado de Malpuraj Riveroj: Spertoj de Ĉinio kaj Aliaj Landoj" en la kvara Asembleo de UN pri Medio. Ĉinio purigas riverojn per laboro, kiu postulas teknikajn, financajn kaj administrajn rimedojn. Estas eĉ "riverestro" por kunordigi la ĝeneralan aranĝon. Tiu agado rezultis en rimarkinda pliboniĝo de la medio ĉe la rivero Suzhou, en Ŝanhajo, kiu antaŭe estis unu el la plej malpuraj riveroj en Ĉinio pro la loĝantara denseco kaj konstruaĵa multeco. La sukceso de ĝia repuriĝo rilatas al la kunlaboro inter loka registaro, sciencistoj kaj la popolo, la bona kunordigo de registaraj departementoj kaj la uzo de novaj teknikaj rimedoj. Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.
  16. Tubaro estas nova retejo kie eblas trovi filmetojn en Esperanto. Ĝi estis kreita de Pablo Busto kaj aliaj kunlaborantoj. La kunlaborantoj de Tubaro ne mem produktas novajn filmetojn, sed kolektas esperantlingvajn filmetojn el Jutubo (YouTube) kaj aliaj platformoj. Fakte Tubaro estas kolektujo de filmetoj en kaj pri Esperanto. Ĝi uzas robotojn por trovi filmetojn en Jutubo kaj en aliaj retejoj, kie troviĝas enhavo en Esperanto. Tiuj robotoj daŭre faras aŭtomatan serĉadon en tiuj platformoj laŭ kelkaj ĉefvortoj kaj afiŝas la filmetojn, kiujn ili trovas, en la hejmpaĝo de Tubaro. Ili ankaŭ daŭre kontrolas, ĉu aperas novaĵoj en konataj esperantlingvaj kanaloj. Tiamaniere oni povas spekti multe da filmetoj en Esperanto en unu loko. Sekve vi povas plibonigi vian lingvonivelon kaj ĝui la filmetojn esperantlingvajn. Tubaro montras jam pli ol 950 filmojn en Esperanto, kaj ĉirkaŭ 300 ne en Esperanto sed pri ĝi: pli ol 1200 filmojn entute. Aperas ĉirkaŭ 50 novaj filmoj ĉiusemajne. En la retejo de Tubaro ekzistas ankaŭ la ebleco anonime proponi filmojn. Ĉar la respondeculoj deziras, ke la retejo estu plene uzebla sen ensalutado, ili persone kontrolas la proponojn, por eviti trudmesaĝojn kaj atakojn de robotoj. Ne ĉiuj filmetoj, kiujn la robotoj trovas, rilatas al Esperanto. Tial necesas, ke la uzantoj mem sendu informojn pri senrilataj aŭ netaŭgaj filmetoj. La filmetoj ne estas organizitaj laŭ kategorioj, sed en ĉi tiu periodo la prizorgantoj planas pretigi liston de etikedoj por helpi dividi ilin laŭ kategorioj. Multaj esperantistoj ne tre ŝatas Jutubon sed tamen uzas ĝin, ĉar ĝi donas pli da videbleco ol aliaj platformoj. Espereble Tubaro donos pli da libereco al la uzantoj por uzi aliajn platformojn krom Jutubo. Ne atendu plu, sed tuj vizitu tiun retejon! La kreinto de Tubaro estas Pablo Busto el Hispanujo. Li verkas kantojn por infanoj en Esperanto. La plej konata el liaj kantoj estas Dek bovinoj. Nikhil Kizhakkedath
  17. Anna

    Sonia

    Saluton! Mi estas Sonia Gonzalez el Havano, Kubo. Mi estas emeritino. Mi havas sesdek jarojn. Mia tuta tempo libera estas pri Esperanto. Jen mi en la parko de la kolomboj en la malnova Havano.
  18. La sekvanta artikolo, verkita de la grava verkisto kaj poeto William Auld, unue aperis en Kontakto n-ro 80 (1983:4), p. 4. Ĝi estas simpligita kaj mallongigita. La kreado de tute nova lingvo, kia estis Esperanto en la malfrua 19-a jarcento, kompreneble starigis apartajn problemojn. Aliaj lingvoj havis historion pli aŭ malpli longan, al kiu oni povis sin turni por pravigi sian uzadon de la lingvo. Al Esperanto mankis ĉio simila, kaj la fruaj esperantistoj multe diskutis pri tio, kiel povos evolui la internacia lingvo. Multaj homoj deziris reformi la lingvon, ĝin plibonigi aŭ perfektigi laŭ sia propra persona vidpunkto. Al ili apenaŭ venus en la kapon trakti tiamaniere iun nacian lingvon, sed por ili la internacia lingvo estis projekto. Tiaj homoj ne komprenis, ke la plej grava celo de la lingvo estas praktika uzado por tutmonda komunikiĝo, kaj ke ilia agado nur malhelpos la realigon de tiu celo. Lernantoj devas esti certaj, ke ili ne devos relerni iun reformitan Esperanton. Zamenhof tre bone komprenis, ke lia lingvo devas havi la eblecon evolui. Li sciis, ke neniu lingvo povas resti senŝanĝa. Lingvo senŝanĝa estas mortinta lingvo. Sed en naciaj lingvoj la ŝanĝiĝoj okazas surbaze de firma fundamento, nome la strukturo kaj gramatiko, kiujn la lingvo ricevis de la historio. Li do vidis, ke eventualaj ŝanĝiĝoj en Esperanto nepre ne devos ŝanĝi la strukturon kaj gramatikon de tiu lingvo. Kiel solvi la problemon? Kiel havigi al Esperanto tiun bazon, similan al aliaj lingvoj, kiun Esperanto tiam ankoraŭ ne havis? En 1905 Zamenhof eldonis la libron Fundamento de Esperanto, kaj per Deklaracio akceptita de la 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer sam-jare tiu libro estis proklamita “netuŝebla bazo de Esperanto, en kiu neniu rajtas fari kian ajn ŝanĝon”. Tio estis la saĝa solvo, kiu certigis al la lingvo ĝian estontecon. La Fundamento konsistas el kvar partoj. Unue, Antaŭparolo, en kiu Zamenhof klarigas, kial la verko estas absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo. Due, la Gramatiko de la lingvo, en kiu la 16 reguloj estas koncize prezentitaj. Trie, Ekzercaro, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon. Kvare, Universala Vortaro, kiu entenas la 1800 unuajn Esperantajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj. Sur la netuŝebleco de la Fundamento konstruiĝis tiu tutmonda lingvo, kiu baldaŭ festos sian 100-jaran dat-revenon*. La reformemuloj, kiuj ne komprenis la signifon kaj gravecon de tia fundamento, forlasis la movadon. Ili preferis Idon – reformitan Esperanton, kiu mortis pro manko de Fundamento. Fondiĝis UEA dediĉita al praktika uzado de la internacia lingvo. La Akademio de Esperanto de tempo al tempo oficialigis novajn vortojn, eĉ afiksojn, aŭ ali-maniere rekonis la evoluon de la lingvo. Sed ankaŭ la Akademio rekonas kiel sian ĉefan taskon respekti kaj gardi la Fundamenton. La genio de Zamenhof certigis, ke evoluo povas okazi – sen detruo de la lingva fundamento. William Auld * Ĉi tiu artikolo aperis en 1983, kiam Esperanto proksimiĝis al sia 100-a dat-reveno. Nuntempe kompreneble la lingvo aĝas pli ol 130 jarojn.
  19. Anna

    La povo de kafo

    Mi ne komprenas la vorton "kopo". Ĉu vi intencis diri "kafo" aŭ "taso"?
  20. Anna

    Samarkando

    La antikva urbo Samarkando (Uzbekio) iam estis “koro” de la Granda Silka Vojo. Samarkando aĝas pli ol 2760 jarojn. Dum la tuta marto Samarkando gastigas Internaciajn Leter-tagojn Assalom, Navro'z-2019! – "Saluton, Naŭruzo 2019!". Jam tradicie tiun ĉi ekstermovadan eventon organizis aktivuloj de loka Esperanto-rondeto. Naŭruzo ('Nova tago') estas popola simbolo de vekiĝanta naturo, printempo, bono, paco kaj nova vivo. Ĝi estas la orienta Novjaro kaj ĉiam okazas la 21-an de marto. Ĝi estas unu el la plej belaj kaj ŝatataj festoj en Uzbekio kaj en pluraj aliaj landoj. La projekton de samarkandaj esperantistoj partoprenis homoj (ankaŭ neesperantistoj!) loĝantaj en la plej diversaj partoj de la terglobo. Alvenis multaj leteroj, salutmesaĝoj, telegramoj, fotoj, artaĵoj, eĉ poemoj… La evento plene sukcesis. Pluraj kontribuaĵoj estis publikigitaj en la urbaj, regionaj kaj tutlandaj nacilingvaj periodaĵoj. Se ankaŭ vi volas partopreni en niaj letertagaj projektoj, kontaktu nin rete. Bonvenon! Anatolij Ionesov
  21. Anna

    La povo de kafo

    Tio certe estas vizitinda lando! Kaj ankaŭ la kafo estas tre gustuminda!
  22. Anna

    Faktoj kaj fantazioj

    Bedaŭrinde ne. La libro estis eldonita de UEA, kiu ankoraŭ vendas ĝin. Ŝajne ĝi ankoraŭ ne estas trovebla senpage.
  23. Anna

    La povo de kafo

    Kafo estis preferata trinkaĵo en la otomana imperio. Kaj eble kafo estis unu el la kaŭzoj, kiuj kontribuis al la falo de tiu imperio. Kafo atingis Konstantinopolon (nuntempan Istanbulon), la ĉefurbon de la otomana imperio, el Jemeno dum la regado de sultano Sulejmano la Granda (1520-1566). Ĝi baldaŭ fariĝis furora trinkaĵo tra la tuta imperio. La turka kafo estas trinkaĵo kun tre forta, maldolĉa gusto, kiun tradicie oni trinkas kune kun glaso da akvo kaj malgranda turka dolĉaĵo lokum. Iuj homoj opiniis, ke pia islamano ne devus trinki kafon. Iam islama alt-rangulo eĉ publikigis ordonon kontraŭ kaf-trinkado, tamen la furoro daŭris kaj oni fondis la unuajn publikajn kafejojn en Konstantinopolo en la jaro 1555. Do, nun la unuan fojon troviĝis lokoj, kie la homoj povis renkontiĝi ekster sia hejmo, krom en moskeoj kaj bazaroj. Tial la homoj komencis kunveni tie, kaj en la kafejoj ekestis la kutimo, ke la pli edukitaj trinkantoj laŭtlegu la novaĵojn al la senalfabetuloj. Kaj tiel komenciĝis diskutado pri politiko, pri altiĝantaj prezoj, pri la malvenkoj en bataloj, kaj ankaŭ aŭdiĝis protestoj kontraŭ la sultano. La kafejoj fariĝis la unuaj centroj, kie okazis politikaj protestoj. Tial la kristanaj lando-partoj en la imperio komencis batali por sendependiĝo, kaj unu post la alia gajnis siajn liberecon. En la kafejoj, oni faris la unuajn planojn pri kontraŭstaro al la sultano. Do, ni povas diri, ke kafo kontribuis al la fondado de Grekujo en 1821, de Serbujo en 1835 kaj de Bulgarujo en 1878. Poste, en la diversaj sendependaj landoj, la trinkaĵo ekhavis novajn nomojn, ekzemple ĝi nomiĝis greka kafo, araba kafo, kaj tiel plu. Oni ankaŭ aldonis al ĝi aliajn ingrediencojn, kiel mastikon, oranĝon, kardamomon, ktp. Per rostado oni ŝanĝis la koloron de kaf-pulvoro al pli hela aŭ malhela bruna koloro, kun malsamaj gustoj. Trinkinte vian kafon, vi vidos la pulvoron, kiu restas en via taso. Sciu, ke tiuj etaj eroj kapablas faligi ŝtatojn kaj ŝtat-estrojn tra la mondo. Vasil Kadifeli
  24. Anna

    Yi Jie

    Saluton! Mi estas Chen Yijie. Mi havas 21 jarojn ĉi-jare. Mi estas feliĉa knabino. Mi tre feliĉas lerni Esperanton. Mi studas en universitato ART-KOLEGIO DE KUNMING. Mi havas pli junan fraton, lia nomo estas Chen Xiangting. Li havas 14 jarojn ĉi-jare. Li estas bela knabo. Mi tre ŝatas Esperanton. Mia Esperanto ne estas bona, sed mi volas studi Esperanton. Mi ankaŭ tre ŝatas te-kulturon. Se vi ŝatas teon, ni povas lerni unu de la alia. Sube estas mia foto.
  25. Pardonu, mi eraris. Jen, estis mi kiu respondis, sed mi erare afiŝis ĝin interne de via mesaĝo, kiel mi povas fari kiel redaktoro.
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.