Salti al enhavo

Franca-brita kongreso


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

De la 12-a ĝis la 15-a de aprilo okazis en Dovro, haven-urbo en la sudo de Anglujo, komuna kongreso (nomata kunkongreso) de Esperanto-Asocio de Britio (EAB) kaj Espéranto-France.

Ĉi-jare estis la centa kongreso de la brita asocio kaj, por festi la jubileon, oni decidis organizi ĝin en Dovro kun la franca asocio. Kial en Dovro? Ĉar en 1904 la unua internacia kunveno de esperantistoj okazis tie kaj en Kalezo en Francujo. Tial ni sekvis la paŝojn de la pioniroj!

Dum la kunkongreso, esperantistoj povis kunveni, aŭskulti interesajn prelegojn kaj  koncertojn, diskuti kaj amuziĝi (jubilea kunfestado, kvizo, ktp). Kompreneble ĉio okazis en Esperanto, la internacia lingvo.

kuko.jpg

Oni manĝis bonan kukon por festi la jubileon

La ĉefa gasto estis Bertilo Wennnergren, kiu estas ne nur membro de la Akademio de Esperanto kaj verkinto de Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG), sed ankaŭ membro de Esperantaj rokgrupoj! Li prelegis tri fojojn dum la kongreso.

martin-bertilo.jpg

Koncertis Martin Wiese el Svedujo kaj Bertilo Wennergren, kiu nun loĝas en Germanujo

Krome, du tut-tagaj ekskursoj estis organizitaj dum la kunkongreso. La ĉefa estis trans la Markolo al Kalezo, kie loka esperantisto gvidis nin. Por homoj, kiuj preferis resti sur seka tero kaj pli bone koni la urbon Dovro, aliaj ekskursoj estis organizitaj en la ĉirkaŭaĵo: al la mezepoka kastelo de Dovro kaj al la mirindaj Blankaj Klifoj.

kalezo.jpg

Esperantistoj ekster la urbodomo en Kalezo

Preskaŭ cent homoj partoprenis en la kunkongreso. Ĝi finiĝis per grupa manĝo en loka restoracio en Dovro.

Anthony Bodineau

 

Redaktite de Anna

  • Ŝati 3
  • Ami 2

Anthony Bodineau estas franco, nun loĝanta en Londono. Li eklernis Esperanton antaŭ kvar jaroj, kaj nun mem instruas kurson por komencantoj.


  • kastelo: granda loĝloko, defendebla kontraŭ atakoj per altaj muroj; granda konstruaĵo kie loĝas reĝo aŭ alia grava persono.

File:Bodiam-castle-10My8-1197.jpg

                         Foto: WyrdLight.com CC BY-SA 3.0

  • klifo: mar-bordo en la formo de altega natura ŝton-muro.

White Cliffs of Dover 02.JPG

                         Foto: Immanuel Giel  CC BY-SA 3.0

  • restoracio: manĝejo, kie oni pagas por manĝi.

File:La salle du restaurant.jpg

                                   Foto: Messfanci CC BY-SA 3.0

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.