Salti al enhavo

Du semajnoj en Israelo kaj Jordanio


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

La 20-a Israela Esperanto-Kongreso okazis en ambaŭ flankoj de la Ruĝa Maro, unue en Ejlat en Israelo, poste en Akaba en Jordanio. Ĉeestis pli ol 50 samideanoj el 11 landoj. La ĉeftemo estis “kunekzisto kaj ekologio en la Mezoriento". Sekvis postkongresaj ekskursoj al Petra, la Morta Maro, Jerusalemo, Telavivo kaj Ĥajfo, kiujn partoprenis inter 10-20 kongresanoj, plejparte el eksterlando. La programo estis eksterordinare riĉa, kaj kun la postkongresaj ekskursoj la tuta aranĝo daŭris du semajnojn.

904974487_Israelakongreso2.jpg.ffbbe2bd872ab3995fa6271497282251.jpg

Postkongresa ekskurso al Petra en suda Jordanio

Jam antaŭ du jaroj en Israelo komenciĝis la prepar-laboroj kaj la reklamado por la 20-a Israela Kongreso. Unue la intenco estis, ke ĝi estu komuna aranĝo kun la Mezorienta Kongreso. Finfine tamen tiu kongreso okazis en Irano, kiel ni jam raportis en uea.facila. Anstataŭe la kuna aranĝo nomiĝis Kunveno de MONA, la komisiono de UEA pri Meza Oriento kaj Norda Afriko. Dum pli ol unu jaro MONA kaj ELI (Esperanto-Ligo en Israelo) informadis en Jordanio pri Esperanto kaj serĉis jordaniajn partoprenantojn, kiuj bedaŭrinde ne estis trovitaj.

Dum la kongreso okazis du debatoj pri paco en la Mezoriento, unu en Israelo kaj la alia en Jordanio. Oni esperis, ke ĉeestos jordaniaj esperantistoj por prezenti la araban vidpunkton, sed bedaŭrinde tio ne eblis pro manko de jordaniaj esperantistoj. Tamen pluraj ĉeestantoj faris sian eblon por prezenti la araban vidpunkton. Krome estis pluraj prelegoj, laborgrupoj kaj aliaj aranĝoj.

891759491_Israelakongresodebato.jpg.c9fd978f33d21e1ed9d1dac50d431dbb.jpg

Grava parto de la programo estis la muzikaj prezentoj: ĉeestis la kantistoj Jomo, la duopo Kajto, kaj la israela kantistino Enrika.

1454928227_Israelakongreso1.jpg.7c8f440abfde25b42ba36410a618c1a9.jpg

Kantas la duopo Kajto

Krome estis prezento de eŭritmia dancado de Tali kaj Franz (tio estas aparta stilo de dancado, kiu esprimas la ideojn de la aŭstra filozofo Rudolf Steiner 1861-1925). La dancadon akompanis ne muziko sed poezio.

Laŭ raporto de Amri Wandel 
en La Ondo de Esperanto
 

  • Ŝati 2
  • Dankon 1

Amri Wandel estas prezidanto de Esperanto-Ligo en Israelo kaj organizinto de ties 20-a kongreso.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.