La antikva urbo Samarkando (Uzbekio) iam estis “koro” de la Granda Silka Vojo. Samarkando aĝas pli ol 2760 jarojn.
Dum la tuta marto Samarkando gastigas Internaciajn Leter-tagojn Assalom, Navro'z-2019! – "Saluton, Naŭruzo 2019!". Jam tradicie tiun ĉi ekstermovadan eventon organizis aktivuloj de loka Esperanto-rondeto.
Naŭruzo ('Nova tago') estas popola simbolo de vekiĝanta naturo, printempo, bono, paco kaj nova vivo. Ĝi estas la orienta Novjaro kaj ĉiam okazas la 21-an de marto. Ĝi estas unu el la plej belaj kaj ŝatataj festoj en Uzbekio kaj en pluraj aliaj landoj.
La projekton de samarkandaj esperantistoj partoprenis homoj (ankaŭ neesperantistoj!) loĝantaj en la plej diversaj partoj de la terglobo. Alvenis multaj leteroj, salutmesaĝoj, telegramoj, fotoj, artaĵoj, eĉ poemoj…
La evento plene sukcesis. Pluraj kontribuaĵoj estis publikigitaj en la urbaj, regionaj kaj tutlandaj nacilingvaj periodaĵoj.
Se ankaŭ vi volas partopreni en niaj letertagaj projektoj, kontaktu nin rete. Bonvenon!
Anatolij Ionesov
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.