Salti al enhavo

UEA ricevis rekordajn donacojn en 2018


 Diskonigi

En 2018 multaj membroj malavare donacis al Universala Esperanto-Asocio. Jam nun eblas diri, ke la jaro 2018, la unua jaro kun Martin Schäffer kiel Ĝenerala Direktoro, ricevis donace rekordajn sumojn por la ĝenerala kaso.

Por atingi tiun bonegan rezulton, Schäffer persone alparolis homojn kaj skribis al diversaj membroj. Ankaŭ helpis mesaĝoj de la Prezidanto de UEA, Mark Fettes, al la membroj de Societo Zamenhof, kies nombro kreskis kompare al 2017. (Societo Zamenhof estas fondaĵo, kies membroj donas apartan financan subtenon al UEA.)

Tiel la rimedoj pro donacoj en 2018 entute atingis rekordan sumon de 12 535 eŭroj.

Tiu sumo konsiderinde superis la rezultojn de la pasintaj jaroj (kun mezumo de ĉirkaŭ 2500-3000 eŭroj, se oni kalkulas ekde la jaro 2000). Inter la donacintoj elstaras ankaŭ membroj de la Komitato kaj de la Estraro de UEA.

UEA nun petas vian helpon, por ke la sumo por 2019 ankoraŭ kresku pli. Eblas donaci al la ĝenerala kaso de UEA per uea.org/alighoj/alighilo kaj rekte per uea.org/alighoj/donacoj/kaso.

UEA kore dankas al ĉiuj donacintoj, kiuj pro siaj malavaro kaj subteno estas la vera kaŭzo de tiu sukceso.

Fonto: Gazetaraj Komunikoj de UEA, n-ro 799 de 2019-04-27.

Redaktite de Anna

  • Ŝati 4
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.