Salti al enhavo

Brulis fama katedralo


 Diskonigi

Foto: Wandrille de Préville CC BY-SA 4.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

Brulis la fama katedralo Nia Sinjorino de Parizo

Fajro detruis grandan parton de la katedralo Nia Sinjorino de Parizo, vespere de la 15-a de aprilo. Bonŝance la ĉefparto de tiu fama konstruaĵo konserviĝis, kaj ĝiaj du famaj ortangulaj turoj daŭre staras. Fajro-estingistoj sukcesis estingi la fajron post kelkaj horoj. La tur-pinto de la katedralo rompiĝis en fajro kaj fumo.

Laŭ franca prezidanto Emmanuel Macron, la plej granda malbono estis evitita. Li gratulis la fajroestingistojn pro ilia bona laboro. Ĉirkaŭ 400 fajroestingistoj batalis kontraŭ la brulo, kaj unu el ili grave vundiĝis. La kaŭzo de la fajro estas ankoraŭ nekonata. Fajroestingisto diris, ke la fajro eble rilatas al riparado en la katedralo. Macron ege bedaŭris la damaĝon kaŭzitan de la brulo, kaj deziras okazigi internacian mon-kolektadon por rekonstrui la katedralon.


Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn
 

  • Ŝati 3

  • katedralo: supera preĝejo.

800px-Catedral_da_S%C3%A9_em_S%C3%A3o_Paulo.jpg

  • ortangulo: kvar-angula formo en kiu ĉiuj anguloj estas 90º (naŭdek-gradaj).

800px-Rectangle_2.svg.png

  • turo: konstruaĵo tre alta sed ne tre larĝa.

320px-Torre_Palazzo_Pubblico_Siena.jpg

  • estingi: ĉesigi bruladon.

Jugendfeuerwehr.jpg

  • vundi: serioze rompi, ŝiri, tranĉi aŭ sangigi la korpon. 

800px-Laceration%2C_leg.jpg

                                         Foto: ClockFace CC BY-SA 3.00

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi scivolas, kiam oni evitas la -o en vortoj formitaj de 2 substantivoj ?

Ĉu  "fajrestingisto" aŭ "fajroestingistoj" estas bona ?

Ligo al komento
share_externally

Ne estas fiksita regulo pri tio.  Oni rajtas reteni la -o ĉe la unua vorto por faciligi la prononcon, sed se oni preferas, oni povas forlasi ĝin. Do, oni povas diri aŭ "fajrestingisto" aŭ "fajroestingisto", laŭ sia prefero. Same oni rajtas aldoni la streketon (-) por faciligi la legadon, aŭ ne uzi ĝin. En kelkaj revuoj, ekzemple en revuo Esperanto, oni kutime neniam aldonas la streketon. En uea.facila oni ofte aldonas ĝin, kiam la vorto aperas la unuan fojon en artikolo, sed ne en postaj okazoj. Tial en ĉi tiu artikolo vi legas la unuan fojon "fajro-estingistoj", sed poste "fajroestingistoj". Oni ne rajtas skribi la du vortojn aparte tiel: "fajro estingistoj". Tio estas malĝusta.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.