Salti al enhavo

Ĉinaj riveroj


 Diskonigi

Foto: La rivero Suzhou de Daniel Case CC BY-SA 3.0

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.

Saluton! Jen facila novaĵo de El Popola Ĉinio:
 
Kion Ĉinio faras por purigi siajn riverojn?
 
La 12-an de marto, la Programo de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri Homa Ekloĝado kaj la Universitato Tongji kune publikigis la raporton "Igi Urbojn Daŭripovaj per Purigado de Malpuraj Riveroj: Spertoj de Ĉinio kaj Aliaj Landoj" en la kvara Asembleo de UN pri Medio.
 
Ĉinio purigas riverojn per laboro, kiu postulas teknikajn, financajn kaj administrajn rimedojn. Estas eĉ "riverestro" por kunordigi la ĝeneralan aranĝon. Tiu agado rezultis en rimarkinda pliboniĝo de la medio ĉe la rivero Suzhou, en Ŝanhajo, kiu antaŭe estis unu el la plej malpuraj riveroj en Ĉinio pro la loĝantara denseco kaj konstruaĵa multeco. La sukceso de ĝia repuriĝo rilatas al la kunlaboro inter loka registaro, sciencistoj kaj la popolo, la bona kunordigo de registaraj departementoj kaj la uzo de novaj teknikaj rimedoj.

Tiu estis elektita novaĵo de El Popola Ĉinio por hodiaŭ. Por pliaj novaĵoj vizitu nian retejon: www.espero.com.cn.

Redaktite de Anna

  • Ŝati 3
  • Ami 1
 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.