Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Ĉio afiŝita de Anna

  1. Anna

    La neforgesebla Ada

    Jes, Heroldo ankoraŭ ekzistas, sed nun ĝi havas novan redaktoron en Brazilo.
  2. Anna

    Mez-aŭgusta festo-tago

    Mi komprenas, ke temas pri la mezo de aŭgusto. Laŭ mi, ambaŭ formoj funkcias.
  3. Anna

    Mez-aŭgusta festo-tago

    Ĉu vi celas diri, ke ankaŭ fantomoj kaj astrologoj volas infanumi siajn subulojn? (temas pri astrologoj, ĉu ne, ne pri astrologio, kiu estas la nomo de la scienco!).
  4. Anna

    Mez-aŭgusta festo-tago

    Tamen vi diskutas tiun malfacilan temon en tute bona kaj ĝusta Esperanto!
  5. Anna

    Monato de fantomoj

    La ĉina kulturo estas forte influita de la du filozofioj Taoismo kaj Budhismo. Laŭ Taoismo, la 15-a tago de la sepa monato de la luna kalendaro estas zhōng yuán 中元, la Tago de fantomoj. La tutan sepan monaton oni nomas Monato de fantomoj. En 2023 ĝi daŭros de la 16-a de aŭgusto ĝis la 14-a de septembro. Taoismo instruas, ke en tiu monato la pordo de la Infero estas malfermita. La imago pri la infero estas influita de Budhismo. En Budhismo, post la morto iuj fariĝas Budhoj aŭ sanktuloj. Sed la plejmulto devas renaskiĝi. Ekzistas ses eblaj manieroj por renaskiĝi: kiel dio, duon-dio, homo, besto, malsatulo aŭ inferulo. Laŭ la agoj de homoj dum la vivo ili renaskiĝos en la posta vivo en unu el tiuj ses manieroj. Homoj, kiuj renaskiĝas kiel inferuloj, tute ne povas manĝi, nek trinki. Laŭ Budhismo, ne ekzistas nur unu budho. Budho estas iu ajn, kiu atingis plenan spiritan liberiĝon. Bodisatvo estas sanktulo, homo kiu povus fariĝi budho. Fama sanktulo, Bodisatvo Kṣitigarbha, ĵuris, ke li ne fariĝos budho ĝis la infero malpleniĝos. Ĉinoj kredas, ke oni regalu fantomojn, kiuj venas el la infero en la monato sepa. Ĉiuj temploj festas en ĉi tiu monato. La festo havas la nomon Zon Juen Pu Du 中元普渡. Ĉinoj kredas, ke regalado al inferaj fantomoj alportos bonŝancon. Homoj ne aranĝas gravajn aferojn dum tiu monato, ekzemple aĉeti domon, fari gravan kontrakton, edziniĝi, ktp. Gepatroj ne volas, ke iliaj gefiloj vojaĝu tiumonate. Plenkreskuloj ne ŝatas, ke iliaj infanoj alproksimiĝu al akvo. Ili timas, ke iu akvo-fantomo povus tiri la infanon en la akvon por anstataŭi ĝin kiel fantomo. Oni eĉ ne diru la vorton “fantomo”, ĉar la vorto mem povus voki ilin. La homoj nomas fantomojn “bona frato”, por ke la fantomoj ne misfaru al ili. Nuntempe por budhanoj, tiu monato estas sankta monato. Estas rakonto pri iu knabino, kiu tre amis sian patrinon. La patrino faris multajn malbonajn agojn dum sia vivo, kaj tial ŝia filino pentis pro ŝi. Ĉar la pentado de la filino estis tre profunda, Budho permesis, ke la filino rerenkontu sian mortintan patrinon. Poste la servistino de la filino naskis bebon, kiu tuj povis paroli kaj volis vidi la filinon. La bebo evidente estis la mortinta patrino, kiu plore priskribis la inferon al sia iama filino. Bonŝance, pro ŝia pentado la patrino povis forlasi la inferon kaj renaskiĝi kiel homo, tamen ŝi vivos nur ĝis ŝi estos 13-jaraĝa. Tial, multaj homoj en tiu monato legas sutron por siaj prauloj. Liru Chen
  6. Anna

    Mez-aŭgusta festo-tago

    Dankon, @op97 pro via interesa komento - kvankam ĝi verŝajne estas tro malfacila por la legantoj de uea.facila! Eĉ se la ĉefa celo de Aŭgusto ne vere estis helpi la popolon, sed propagandi la personon de la imperiestro, la fakto estas, ke tiu feria tago daŭras ĝis nun, kaj estas tre grava festotago en Italujo. Verŝajne la verkinto de tiu komento, La Boesi, ĝenerale malaprobis la fakton, ke la popolo rajtas amuziĝi kaj ĝui liberan tempon.
  7. Anna

    La ĉokolada kuketo

    Efektive ankaŭ mi konas la version de Douglas Adams, kiu skribis pri ĝi kvazaŭ tio vere okazis al li. Sed efektive mi legis ankaŭ alian version foje. Ĉi tiu de Sten Johansson tamen prezentas ĝin pli originale pro la aldonaj detaloj pri la perdita posteno.
  8. Anna

    La neforgesebla Ada

    Ada Sikorska (1929-1996) estis pola esperantistino, kiu pro viv-cirkonstancoj migris de lando al lando, kaj dediĉis al Esperanto grandan parton de sia vivo. En 1939 du fremdaj armeoj, la germana kaj la soveta, okupis Pollandon. En tiaj cirkonstancoj mortis ŝia patro (en Katyń), kaj Sovetunio transportis al Siberio pli ol milionon da poloj, inkluzive de ŝi kaj ŝiaj restintaj familianoj: avino, patrino kaj fratino. En la soveta vilaĝo – simpla aro da malgrandaj lignaj domaĉoj – regis frosto (ĝis -40°!), malsato kaj malpureco: ŝi tie ekhavis seriozan haŭt-malsanon. Post preskaŭ du jaroj, danke al politika interkonsento la brita registaro forveturigis ĉiujn transportitojn al diversaj sekuraj landoj – Irano, Libano, Uzbekujo – kie funkciis specialaj polaj lernejoj. Nur komence de 1949 ŝi povis reveni al Varsovio kaj tie finstudi slavajn lingvojn kaj ĵurnalismon. Esperanton Ada lernis en 1956 de la fama Esperanto-verkisto Julio Baghy Ekde la unua momento, tutviva pasio por la internacia lingvo ne plu forlasis ŝin. En 1959 ŝi redaktadis la ĉiutagajn programojn en Esperanto de Radio Varsovio. Samjare okazis en la pola ĉefurbo la Universala Kongreso de UEA. Tie deĵoris ŝia estonta edzo, la italo Gian Carlo, kiel KKS (Konstanta Kongresa Sekretario). Sekvis pliaj translokiĝoj. La paro restis 17 jarojn en Bruselo kaj poste 10 jarojn en Madrido, pro la profesia laboro de ŝia edzo. Intertempe Ada redaktis la plej faman periodaĵon en la internacia lingvo, Heroldo de Esperanto (HdE), kaj aktivis en la lokaj Esperanto-societoj. Tiutempe same kiel nun, Esperanto-gazeto ne povis pagi salajron al redaktoro. Ĝis sia morto en 1996, Ada aperigis pli ol 500 numerojn de la gazeto. Intertempe evoluis la teknikoj de presado: unue, mana kompostado, poste Linotipo kaj, fine, komputila foto-kompostado. Grandan atenton Ada donis al la enhavo kaj ekstera aspekto de HdE: unue, ŝi invitis kontribuojn de la plej famaj verkistoj, kiel Tibor Sekelj, Claude Piron kaj William Auld. Due, ŝi kreis novajn rubrikojn kaj modernigis la enpaĝigon. La ĉefverkoj de Ada estis la specialaj numeroj de Heroldo post ĉiu Universala Kongreso. Tiuj numeroj havis duoble aŭ trioble la kutiman kvanton da paĝoj, kaj aperis kelkajn semajnojn pli frue ol la raportoj de UEA mem. Kiel ŝi povis fari ĉion ĉi, kaj samtempe persone korespondi kun la abonantoj, aktivi en la loka Esperanta vivo, kaj prizorgi la hejmon? La esperantistoj nomis ŝin “la laborema“, ĉar ŝi neniam haltis, sed laŭvorte kuris de unu agado al la alia: ĉiam kun rideto kaj bona humoro. Ekster la familio, ŝi havis du grandajn amojn: Pollandon kaj Esperanton. Tial, post ŝia morto, la korpo de la neforgesebla Ada estis kovrita de iliaj du flagoj. Alvenis al HdE centoj da kor-tuŝaj kondolencaj mesaĝoj. Gian Carlo Fighiera
  9. Ĉi tiu rakonto unue aperis en la facil-lingva retejo Facila Vento en 2016. La verkinto, Sten Johansson, mem simpligis la lingvaĵon por Facila Vento. Nun li donis al ni permeson aperigi ĝin ankaŭ en uea.facila. Se vi volas legi la originalan rakonton antaŭ la simpligo, jen ĝi. La ĉokolada kuketo Mi ĉiam perdas ĉion. Ĉiam mi malhavas ion gravan. Eble mi povus perdi eĉ la kapon. Ĉi tiun fojon mi perdis laboron, bonan laboron, pro peco de kuketo. Mi ricevis laboron kiel sekretariino de ĉefo en la urba malsanulejo. Ĉio estas jam preta, oni diras. Mi devas nur veni duan fojon por viziti la ĉefon mem. Unuafoje li estis for kaj ne povis renkonti min. Je la deka horo kaj duono mi devas alveni tien. Kutime mi ĉiam malfruas, sed je ĉi tiu grava okazo mi havas tro da tempo por la irado. Do mi devas atendi duonan horon en la malsanulejo. Mi decidas trinki tason da kafo en la kafejo ĉe la ĉefa pordo. Kun la kafo mi aĉetas ĉokoladan kuketon. La kafejo estas plenplena de atendantoj. Tamen mi trovas liberan tablon, kien mi metas mian kafon. Kompreneble mi lasis mian mansaketon ĉe la kaso kaj devas reiri por preni ĝin. Feliĉe neniu fiulo jam ŝtelis ĝin. Mi revenas kaj vidas, ke maljuna eksterlandano kun grizaj haroj prenis lokon ĉe mia tablo. Nu ja, nenio direbla; ĉe ĉiuj tabloj sidas iu. Mi prenas mian kuketon. Tiam mi tamen tre surpriziĝas. En la kuketo estas bela spuro de dentoj. Mankas al ĝi unu peco. Kaj mi scias, kie estas tiu peco. Antaŭ la maljunulo staras taso da kafo kaj nenio plu. Tamen mi klare vidas lin maĉi kaj gluti ion. Li ankaŭ rigardas mian kuketon kaj videble ruĝiĝas. Nu, li vere havas kialon ruĝiĝi! Feliĉe, mi ne timas bakteriojn. Do mi decidas ne permesi al tiu aĉa fremdulo ĝeni mian trankvilon. Kun ŝajna ĝuo mi manĝas la reston de mia ĉokolada kuketo. La kafon mi vere ĝuas. Dume la viraĉo plu rigardaĉas min. “Eble vi kutimas ŝteli”, mi pensas, “sed en mia lando vi ne plu faros tion!” Fine li foriras, kiel hundo kiun mi batis. Sed ĉu li revenas? Jes, li revenas kun propra ĉokolada kuketo. Ĉi-foje li do aĉetis ĝin, ne ŝtelis ĝin. “Bone”, mi ridetas al li, “do vi lernas”. Li metas sian kuketon antaŭ si kaj ektrinkas sian kafon. Tiam bona ideo kaptas min. “Okulon pro okulo, denton pro dento”, diras la Biblio, ĉu ne? Mi rapide prenas lian kuketon kaj mordas unu pecon el ĝi. Mi ĝuas tiun pecon kaj remetas la reston antaŭ lin. Poste mi sidas trankvile sur la simpla seĝo. Mi rigardas la fremdan viron kun rideto. Tiam li vere foriras. Sendube li komprenas, kiu hejmas ĉi tie. Li lasas siajn kuketon kaj kafon. Tiam mi vidas, ke estas tempo iri al mia estonta laborejo por renkonti la ĉefon. Facile mi trovas la lokon. Tie mi devas plu atendi dek minutojn antaŭ la pordo de la ĉefo. Mi provas elparoli lian nomon, kiu estas de fremda deveno. Fine mi povas iri en lian ĉambron. Li mem ne estas tie, do mi eksidas por plu atendi. Mi metas mian mantelon sur la seĝon. Tiam io falas el ĝia granda poŝo. Falas ĉokolada kuketo! Ĝi estas mia kuketo, do tiu kuketo, kiun mi aĉetis en la kafejo. Sendube ĝi falis en la poŝon, kiam mi portis mian kafon al la kafeja tablo, sed tiam mi ne vidis tion. Mi rigardas ĝin kaj vidas, ke neniu mordis ĝin. Ĝuste tiam venas la ĉefo, enmigrinto kun grizaj haroj. Li eble plu pensas kun bedaŭro pri siaj du ĉokoladaj kuketoj, el kiuj li povis manĝi nur unu solan pecon. Sten Johansson
  10. Ankaŭ mi ne volus partopreni en naturisma kunveno (mi ne estas tiel fiera pri mia korpo senvesta), sed mi tute ne havas problemon se aliaj homoj volas fari tion. Mi certe ne sentas la bezonon insulti ilin. Fakte mi miras pro via forta reago. Nudeco estas sufiĉe ordinara afero nuntempe en artaĵoj kaj en filmoj, kaj mi ne imagis, ke iuj legantoj de uea.facila estos ofenditaj aŭ ŝokitaj de tiu artikolo. Estas maljuste kaj malbele kompari naturismon kun fekado en la strato. Naturistoj partoprenas naturismajn kunvenojn nur en specifaj lokoj, kaj aliaj homoj ne devas vidi tion, eĉ ne povas vidi tion, krom se ili aparte serĉas. Kial tio ĝenas vin?
  11. Anna

    Esperanto-Tago 2023

    Alproksimiĝas la 26-a de julio, la Internacia Tago de Esperanto. Necesas plani nun! Kion vi faros okaze de tiu tago? Mi nepre informos miajn neesperantistajn geamikojn, ke temas pri speciala tago en la esperantista kalendaro – la tago kiam en 1887 Zamenhof publikigis malgrandan libreton, kiu unue prezentis Esperanton al la mondo. Mi ne trudos Esperanton al ili, kvazaŭ ĝi prezentas solvon de ĉiuj mondaj problemoj, sed mi ja mencios kelkajn lastatempajn evoluojn. Ekzemple: eble la fakton, ke venontjare ni kongresos en Afriko, kie Esperanto iom post iom kolektas siajn subtenantojn kaj utiligantojn. Aŭ eble la fakton, ke miloj da homoj utiligas Esperanton en sociaj komunikiloj; aŭ kantas per la lingvo, eĉ en internaciaj korusoj; aŭ legas en la lingvo; aŭ instruas ĝin al aliaj homoj. Mi sendos al ili ligilojn al prezentoj eble interesaj al ili, ĉe Jutubo ekzemple. Inter miaj amikoj estos espereble unu-du lokaj politikistoj, aŭ instruistoj, aŭ homoj kiuj internacie vojaĝas. Eble mi eĉ kontaktos nian urbestron, aŭ sendos mesaĝon al nia parlamentano, aŭ kontaktos lokan pastron. Eble mi jam nun tion faros, por averti ilin, ke baldaŭ venos tiu Esperanto-tago. Ne por trudi, sed por informi. Ne por tuj konvinki sed por interesi. Ne por montri, ke Esperanto-parolantoj estas strangaj, sed por montri, ke ili estas saĝaj, ke ili estas bone informitaj pri la mondo, ke ili laboras por kompreniĝo inter la homoj. Aliflanke, se labori por kompreniĝo estas stranga afero, bonvolu nomi min strangulo… Eble mi mencios al ili, ke mi baldaŭ iros al Esperanto-kongreso en Italio, kie ĉiuj homoj parolos la saman lingvon. Mi eble mensogetos, ke ni ĉiam multon atingas en niaj kongresoj, aŭ almenaŭ faros noton al mi mem, ke mi pli diligente laboru por ja atingi multon en Torino – se nur por montri, ke per komuna lingvo ja eblas multon atingi – kaj por pretigi min por la venontjara kongreso. Eble mi eĉ trinkos glaseton da vino honore al la lingvo kaj ĝia kreinto… Sed nur post iom da fortostreĉo, tiel ke tiu glaseto fariĝu premio, ne evito. Kompreneble, mi sendos bondezirojn al miaj esperantistaj geamikoj, kiujn mi kutime kontaktas okaze de festotagoj (je Kristnasko, ekzemple). Mi dankos ilin pro ilia laboro por Esperanto; memorigos ilin, ke ili ne laboras solaj; instigos ilin fari pli, promesos mem fari pli. Komprenu: se ni volas, ke la mondo festu la Esperanto-tagon, ni komencu per ni mem. Ni fieru pri nia Esperanto, sed saĝe, digne, konvinke. Ek al! Feliĉan Esperanto-tagon! Feliĉan mondon! Humphrey Tonkin
  12. La ĉi-suba artikolo unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia. Ni mallongigis kaj simpligis ĝin por aperigo ĉe uea.facila. Tina Modotti estis elstara fotistino, nelacigebla komunista aktivulino kaj eble la plej internacia itala virino de la komenco de la dudeka jarcento. Ŝi naskiĝis en la nord-itala urbo Udine en 1896 kaj mortis en Meksiko en 1942. Ŝiaj fotoj, kiuj kovras nur sep jarojn de ŝia mallonga vivo, montris la belecon de meksikaj viroj, virinoj kaj infanoj. Per sia internacia agado ŝi luktis ĝis la fino en la espero je pli bona mondo. Tina unue vidis la maron dekses-jara, kiam ŝi sola enŝipiĝis por atingi sian familion en Sanfrancisko. Tie ŝi laboris kiel kudristino en supervendejo, ludis en la itala teatro, kaj kaptis la atenton de Holivudo. En filmoj kiel "La tigra felo" (The Tiger’s Coat, 1920) de Roy Clements ŝi ludis la rolon de danĝere ĉarma meksikanino. Tina Modotti en la filmo "La tigra felo" Meksiko iĝis poste tre grava en ŝia vivo ekde 1923, kiam ŝi iris tien kun la fama usona fotisto Edward Weston (1886-1958). La suno kaj la malriĉaj vivkondiĉoj de granda parto de la loĝantoj memorigis al ŝi pri Udine. Ŝi komencis foti ilin per teknikoj, kiujn ŝi lernis de Weston, kun atento pri komponado kaj klaraj detaloj, sed kun pli profunda sento. Tre teneraj estas, ekzemple, ŝiaj fotoj de mam-nutrantaj indiĝenaj patrinoj. Per siaj fotoj ŝi diskonigis internacie la verkojn de la meksika mur-pentra movado. Ŝi estis la homo, kiu prezentis Frida Kahlo (1907-1954) al ŝia estonta edzo, la fama artisto Diego Rivera (1886-1957). Tina aperas kun la fratino de Frida en la murpentraĵo "En la arsenalo" (En el Arsenal, 1928) de Rivera. Eĉ post la reiro de Weston al Usono en 1926, Tina restis en sia amata Meksiko. Ŝi fotis grupojn de kamparanoj kun tradiciaj meksikaj ĉapeloj en la stratoj, laboristojn penantajn sub pezegaj ŝarĝoj, kaj manojn de laboristoj aǔ de pup-teatristo. La usona revuo "La novaj amasoj" (The New Masses) publikigis ŝiajn foto-kunmetaĵojn, ekzemple "Meksika ĉapelo, falĉilo kaj martelo" (1928). Ŝia tre fama foto "Virino kun flago" (1928) aperis sur la koverto de la germana "Laborista ilustrita revuo" (Arbeiter Illustrierte Zeitung). Ŝiaj plej belaj fotoj estas portretoj de virinoj kaj infanoj ĉe la bazaro en Tehuantepec, kun tradiciaj vestoj kaj grandaj ujoj surkape. En 1930 Tina devis forlasi Meksikon, kaj ŝi tute forlasis fotadon por ĵeti sin tutkore en la agadon kontraǔ faŝismo. Ŝi partoprenis en la hispana civila milito, sed poste revenis al Meksiko, kie ŝi mortis nur kvardekses-jara pro kor-atako. Alessandra Madella
  13. Vi certe jam aŭdis pri naturismo: homoj ĝuas eksterajn aktivaĵojn nude. Aŭ eble vi jam spertis naturismon sur plaĝo, en naturisma centro, aŭ ie ajn en la naturo…. Sed la difino de naturismo povas esti pli preciza kaj prezenti la valorojn de naturismo: “Naturismo estas vivmaniero en harmonio kun la naturo, karakterizata de la praktikado de komuna nudeco, kiu celas antaŭenigi respekton al si mem, respekton al aliaj, kaj respekton al la vivmedio.” Krome, naturistoj akcentas la avantaĝojn de "nudumado" por sanaj korpo, menso, kaj sociaj rilatoj. Oni klare vidas ke la ĉefa komuna valoro inter naturismo kaj Esperanto estas respekto al si mem kaj al aliaj personoj. Esperanto proponas respekton al ĉiuj lingvoj kaj kulturoj per la internacia lingvo; kaj naturismo proponas respekton al aliuloj per nudeco kaj akceptadon de ĉiuj senrigarde al la aspekto de iliaj diversaj korpoj. Surbaze de tiuj komunaj valoroj, INOE – Internacia Naturista Organizo Esperantista – estis fondita en 1961 por unuigi naturistajn esperantistojn. La valoroj de la asocio estas tiuj: • Esti ligilo inter esperantistaj naturistoj; • Subteni esperantistajn valorojn; • Subteni naturistajn valorojn; • Helpi la disvastigon de naturistaj valoroj kaj praktikado inter esperantistoj; • Helpi la disvastigon de esperantistaj valoroj kaj praktikado inter naturistoj. Pli da informoj pri INOE troveblas en ĝia retejo. Tiuj celoj realiĝas per niaj agadoj. Krom niaj propraj eventoj, ni ofte informas pri Esperanto en naturistaj renkontiĝoj, kaj proponas naturismajn ekskursojn dum Esperantaj eventoj. Estas jam preskaŭ tro malfrue por informi pri nia Verda Naturisma Semajno komence de julio 2023, en la belega kastelo Greziljono en Francio. Sed ankoraŭ eblas aliĝi al la ekskurso aranĝota de INOE dum la baldaŭa Universala Kongreso en Torino. INOE organizos ekskurson al bela naturisma centro proksime de Torino. Pli da detaloj kaj aliĝilo troviĝas en la retejo de INOE. Sed estos ankaŭ aliaj okazoj por renkonti nin. Ne hezitu kontakti nin. Do, ĉu vi deziras sperti novan nivelon de libereco, vivante en plena harmonio kun la naturo kaj kun via korpo? Aŭ, pli simple, ĉu vi ŝatas bonan sun-plenan etoson? Ĉio montras, ke nun estas taŭga momento por sperti naturismon! Ne perdu tempon! Partoprenu en niaj agadoj, aliĝu al INOE, kaj renkontu nin! Thierry Spanjaard
  14. Anna

    Niaj filmetoj

    Ĉiuokaze evidente ne temas pri trako!
  15. Anna

    Niaj filmetoj

    Ĉu la tielnomata "sontrako" de filmo ne fakte rilatas al la muzika akompano? Do en la frazo, kiun vi proponas: 'La koloroj de tiu filmo estas tre brilaj, kaj la sono trafe respegulis la saman energion.' - en tiu frazo, anstataŭ la tre ĝenerala vorto "sono", mi dirus "muziko": "...la muziko trafe respegulis la saman energion". Se efektive temas pri la sono, mi dirus "sonkvalito" aŭ simile.
  16. Esperantistoj partoprenis en grava kunveno kun la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. La reta kunveno okazis la 12-an de junio 2023, kun la temo Konstrui reciprokan kompreniĝon pere de multlingvismo. Tiu speciala kunveno estis aranĝita de diversaj asocioj, kiuj interesiĝas pri multlingvismo. Partoprenis inter 120 kaj 150 homoj. La ĉefa organizanto de la kunveno estis la Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj, kies prezidanto kaj vicprezidanto estas la reprezentantoj de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj, profesoroj Francis Hult kaj Humphrey Tonkin. Prof. Hult rolis kiel gvidanto de la kunveno. La kunsido mem estis multlingva, kun samtempa interpretado en la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj (la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa). Krome, Universala Esperanto-Asocio aranĝis interpretadon en Esperanto, fare de Duncan Charters, István Ertl, Edmund Grimley Evans kaj Adrian Tanner. Inter la parolantoj estis pluraj gravaj gvidantoj de diversaj oficejoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ni jam menciis la prezidanton de la Ĝenerala Asembleo, s-ron Csaba Kőrösi. Estas menciinda ankaŭ la kontribuo de s-ro Movses Abelian, kiu, aldone al siaj aliaj funkcioj, rolas kiel Kunordiganto de Multlingvismo por UN. Alparolis la kunvenon ankaŭ pluraj UN-ambasadoroj aŭ ties reprezentantoj: tiuj de Burundo, Ekvatora Gvineo, Ĝibutio, Hispanujo, Kanado, Kubo kaj Portugalujo, krom reprezentanto de asocio de francparolantaj landoj. Pluraj parolantoj ĉe la kunsido estis esperantistoj, inkluzive de du eksaj prezidantoj de UEA, Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes, kaj Hans Becklin nome de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ili faris siajn komentojn en Esperanto, dum aliaj parolantoj uzis la araban, anglan, francan, hispanan kaj rusan. La kunveno reprezentas la plej fortan ĝisnunan utiligon de Esperanto en kunveno de gvidantoj de Unuiĝintaj Nacioj. Kune, la parolantoj diskutis la demandon pri fortigo de internacia kunlaboro pere de multlingvismo, faciligo de problemosolvado, kaj profundigo de interkompreniĝo trans diferencoj. La uzo de multaj lingvoj estas tre grava por la laboro de UN. Tio ebligas atingi la celojn de UN kaj ankaŭ la apartan celon pri Daŭripova Evoluigo. La uzo de multaj lingvoj permesas diskutadon inter egaluloj kaj kreas inter ili solidarecon. Okupiĝi pri lingva diverseco en UN kaj ĝenerale en la mondo estas esenca agado, por ke ĉiu homo estu egale traktata. Oni registris la kunvenon, kaj la filmo estos spektebla en la reto.
  17. La sekvanta artikolo unue aperis en revuo Esperanto n-ro 1378 en aprilo 2023, p. 89. Ni iom simpligis kaj mallongigis ĝin por uea.facila. Kelkdek kilometrojn sude de Barcelono troviĝas la vilaĝo Sant Pau d’Ordal (municipo de Subirats). Tiu vilaĝo estas sufiĉe konata en Esperantujo, ĉar ĝi estis dum jaroj la sidejo de la Muzeo de Esperanto, starigita de Lluís Hernàndez-Yzal surbaze de lia grandega privata kolekto (ĉirkaŭ 8000 libroj, 15000 revuoj, medaloj, afiŝoj kaj aliaj esperantaĵoj en nekredeblaj kvantoj). Li kunmetis tiun kolekton dum sia tuta vivo, kaj malavare disponigis ĝin al ĉiu ajn interesato. Post lia forpaso en 2002 la muzeo ne aktivis dum kelkaj jaroj. Bonŝance la familio kaj la estraro de la municipo Subirats volis eviti ke tiu grandega kaj tre valora kolekto perdiĝu. Tial la municipo transprenis grandan parton de la Esperanta heredaĵo de s-ro Yzal kaj konservis ĝin en la municipa arkivo. Dum jaroj la kataluna esperantistaro, bone konante la gravecon de tiu heredaĵo, klopodis kunlabori en ĝiaj konserviĝo kaj diskonigo, sed mankis la rimedoj por doni novan vivon al tiu riĉaĵo. Kvankam Subirats estas malgranda urbeto kun iom pli ol 3000 loĝantoj, la tiea urbestraro komprenis la apartan valoron de la kunligo inter la vilaĝo kaj Esperanto. Tial ĝi iniciatis projekton nomatan Espai-Esperanto (Esperanto-spaco), kiu celas montri la rilaton de la municipo al la internacia lingvo, kaj la personan kontribuon de s-ro Yzal. Tiu Esperanto-spaco enhavos ekspozicion de diversaj Esperantaj materialoj, aŭd-vidajn prezentojn, kaj ĉambron por diversaj kulturaj agadoj. Ĝi okupos tutan renovigitan halon apud la urbodomo, kiu jam estas konstruata. Espereble ĝi inaŭguriĝos antaŭ la jarfino. Ne temas, do, pri nura ebleco aŭ pri surpapera projekto, sed pri jam nun okazanta realo. Kataluna Esperanto Asocio (KEA) de ĉiam atente kunlaboras en tiu afero. Sed la graveco de la projekto postulis oficialigi tiun kunlaboradon. Tial la pasintan 11-an de marto la urbestro de Subirats, s-ro Pere Pons, kaj s-ro Òscar Puig, prezidanto de KEA, subskribis interkonsentan dokumenton. Dum tiu tago estraranoj de KEA kaj KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) vizitis la Esperanto-spacon en Subirats kaj partoprenis en registrado de la aŭd-vidaj materialoj. Tiu nova projekto rekonas la valoron de nia movada havaĵo. Ni esperu, ke ĝin sekvos aliaj similaj agadoj en la estonteco. Alfons Tur Garcia
  18. Mi konsentas kun vi, ke la enkonduko estas tro longa. Ankaŭ mi pensis tion, kiam mi spektis ĝin. Mi fakte saltis antaŭen, ĝis komenciĝis la vera enhavo. Necesus informi pri tio la aŭtoron, por ke li pensu pri tio almenaŭ por estontaj filmetoj.
  19. Anna

    Niaj filmetoj

    Mi ĝojas, ke vi demandas pri la vorto "sontrako". Fakte mi mem serioze demandis min, ĉu tiu vorto taŭgas, ke esploris pri ĝi en Vikipedio. Jen la signifo de la vorto "trako" laŭ ReVo: "Parto de vojo, larĝa por iro de unu veturilo." En la pasinteco oni aparte uzis tiun vorton, kiam oni registris per magnetaj bendoj, ekzemple oni parolis pri kvartrakaj bendoj, sur kiuj oni povus registri kvar voĉojn aŭ instrumentojn samtempe sur apartaj "trakoj" aŭ strioj, tiel ke eblis registri kaj redakti ilin aparte, sed poste ĉiuj kvar sonis samtempe. En filmoj estis aparta strio aŭ "trako" ĉe la flanko de la filmo, kie estis la sono. Estas artikolo pri tio en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Akustika_trako Nuntempe tamen oni uzas la vorton tutsimple por la sono aŭ muziko, kiu akompanas filmon, kvankam oni ne plu registras ĝin sur aparta strio. Mi efektive demandas min, ĉu "sontrako" estas bona esprimo, aŭ ĉu ne eblus trovi pli bonan solvon.
  20. Vi pravas. Sed ne ni mem kreis la filmeton! Vidu la artikolon pri niaj filmetoj de nia redaktoro Judit Felszeghy.
  21. Giuseppe Grattapaglia estis itala esperantisto, naskiĝinta en 1931. Li kaj lia edzino Ursula kune pasigis preskaŭ kvindek jarojn ĉe la bieno Bona Espero en Alto Paraíso, en Goiás, Brazilo. Jen la anonco el la retejo edukado.net, kiu informis pri lia morto en la 10-a de junio 2023. Ni iom redaktis la tekston por legantoj de uea.facila. Kun tre peza koro ni anoncas al la esperantistaro la forpason de Giuseppe Grattapaglia, ital-devena esperantisto, kiu pli ol 50 jarojn agadis fervore kun sia edzino Ursula en Bona Espero, Brazilo. Antaŭ duonjarcento la geedzoj ekloĝis en la kamparo de Brazilo, fondis kaj organizis hejmon kaj lernejon por infanoj orfaj aŭ vivantaj en malfacilaj situacioj. Tiel ekestis bonfara institucio, kie plurcent infanoj trovis hejmon, am-plenan etoson kaj geamikojn. Ili lernis ne nur "lernejajn" studobjektojn, sed lernis vivi. Ili spertis doni kaj ricevi amon, kultivi teron, fari manlaboron, uzi komputilojn kaj ankaŭ paroli iom en Esperanto. Multaj el ili post la tiea eduko sekvis pli altnivelajn studojn, akiris diplomon, ankoraŭ nun laboras en gravaj postenoj, aŭ reiris ekz. kiel instruistoj por subteni la agadon de la geedzoj Grattapaglia. Giuseppe kaj Ursula kreis en Bona Espero paradizon. Por sperti la vivon tie, plurdekoj da esperantistoj alvojaĝis kaj restis por mallongaj aŭ pli longaj periodoj, por helpi kaj admiri ilin. Giuseppe kaj Ursula partoprenis en pli ol kvindek Universalaj Kongresoj. Tial multaj el ni persone renkontis ilin en almenaŭ unu el tiuj kongresoj, kaj esperis revidi la paron en Torino. Ili jam estis enskribitaj ĉe la kongreso en Torino, kiu fakte estis la naskiĝurbo de Giuseppe, kaj sendube li jam antaŭĝojis ne nur ĉe-esti la kongreson sed ankaŭ revidi la urbon. Bedaŭrinde tiu renkontiĝo ne plu povos okazi. La redaktoro de edukado.net finis sian artikolon per sincera kondolenco al Ursula, al iliaj propraj filoj Guido kaj Dario kaj ties familianoj, kaj al la plurcent savitaj kaj ame edukitaj infanoj, kiuj iam loĝis ĉe ili en Bona Espero. Foto: Esther Schor En la foto vidiĝas Giuseppe Grattapaglia (meze de la malantaŭa vico), Ursula (maldekstre, en la verda robo), kaj usona esperantistino Esther Schor (maldekstre apud Ursula), inter infanoj, instruistoj kaj laborantoj de Bona Espero, dum vizito de Esther en 2010. Dekstre de Ursula staras Ada, kiu iam estis infano ĉe Bona Espero, kaj poste fariĝis tie instruistino.
  22. Anna

    La koloro de bruo

    Multajn dankojn pro tiu tre entuziasma kaj kuraĝiga reago! Ni ĉiuj ĝojas scii, ke niaj legantoj estas kontentaj pri nia laboro! Ĉar efektive ne estis simpla afero verki tiujn facillingvajn difinojn, trovi la ĝustajn grafikaĵojn ktp.
  23. Unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo estas Biblioteko Hector Hodler. La 29-an de majo ĉi-jare okazis ceremonio ĉe la Pola Nacia Biblioteko por festi la transdonon de Biblioteko Hodler al la pola biblioteko. En la katalogo de la Pola Nacia Biblioteko jam estis pli ol mil libroj en Esperanto, sed al tiu kvanto nun aldoniĝis la 30 000 libroj de Biblioteko Hodler, plus periodaĵoj, manuskriptoj, fotoj, sondiskoj kaj multaj aliaj materialoj. Diversaj objektoj el la kolekto estis ekspoziciataj dum la ceremonio. Tiu granda librokolekto estis fondita en 1908 de la Svisa Esperanto-Societo en Ĝenevo, sed en 1912 ĝi estis aĉetita de Hector Hodler, la fondinto de UEA. Kiam li mortis, tre juna, en 1920, li heredigis ĝin al UEA. Ekde 1960 tiu biblioteko troviĝis en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Tamen en la Centra Oficejo ne laboris profesia bibliotekisto por prizorgi la kolekton, kaj ne eblis bone konservi la materialojn. Ĉar oni nun vendas la oficejon en Roterdamo, oni esploris, kiel eblos aranĝi transdonon de la biblioteko al institucio, kiu plenkore interesiĝas ricevi la kolekton. La Pola Nacia Biblioteko (Biblioteka Narodowa) prizorgos la konservadon de la kolekto kaj ankaŭ planas ciferecigi partojn de ĝia enhavo. Krome, ĝi ĵus anoncis, ke ĝi dungos Esperanto-parolantan prizorganton de la kolekto, Gabriela Skonieczna. Informoj pri la transdono kun pluraj belaj fotoj troviĝas ankaŭ en la paĝo de la Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo en Fejsbuko. Laŭ tiuj informoj, dum la ceremonio ĉeestis la Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, Profesoro Piotr Gliński, kiu estas ankaŭ la vicĉefministro de Pollando. En sia parolado li diris, ke Zamenhof, kaj precipe lia kreaĵo Esperanto, apartenas al la pola nacia heredaĵo. Piotr Gliński, ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, parolas dum la ceremonio. Esperantistoj kaj aliaj interesatoj rajtos utiligi la kolekton aŭ ĉeeste aŭ rete. Por havi aliron al la kolekto necesos simple posedi senpagan membrokarton de la biblioteko. Fotoj: Ministerstwo Kultury i Dziedzictwa Narodowego
  24. Dankon! Mi petas ĉiujn ne nur subskribi, sed ankaŭ diskonigi, same kiel Gergelj.
  25. Ekzistas nun petskribo al Duolingo. Jen la peto: Ke ĉiuj kursoj por lerni Esperanton ree iĝu facile alireblaj en la platformo. Ke oni permesu la remalfermon de la projekto por krei kurson por lerni Esperanton per la mandarena ĉina, subite interrompita malgraŭ grandaj progresoj. Ke la kurso por lerni la gvaranian kaj ĉiuj aliaj restu aktivaj kaj facile alireblaj en la retejo. Organizi kunsidon kun kreintoj de la kursoj kaj reprezentantoj de organizoj por daŭrigi nian jam jardekan kunlaboron. Subskribu la petskribon ĉe: https://www.change.org/p/for-the-duolingo-esperanto-courses-por-la-esperanto-kursoj
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.