Salti al enhavo

Esperanto-Tago 2023


 Diskonigi

Foto: Notinghama Esperanto-klubo, Britujo

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

Alproksimiĝas la 26-a de julio, la Internacia Tago de Esperanto. Necesas plani nun! 

Kion vi faros okaze de tiu tago?

Mi nepre informos miajn neesperantistajn geamikojn, ke temas pri speciala tago en la esperantista kalendaro – la tago kiam en 1887 Zamenhof publikigis malgrandan libreton, kiu unue prezentis Esperanton al la mondo. Mi ne trudos Esperanton al ili, kvazaŭ ĝi prezentas solvon de ĉiuj mondaj problemoj, sed mi ja mencios kelkajn lastatempajn evoluojn. Ekzemple: eble la fakton, ke venontjare ni kongresos en Afriko, kie Esperanto iom post iom kolektas siajn subtenantojn kaj utiligantojn. Aŭ eble la fakton, ke miloj da homoj utiligas Esperanton en sociaj komunikiloj; aŭ kantas per la lingvo, eĉ en internaciaj korusoj; aŭ legas en la lingvo; aŭ instruas ĝin al aliaj homoj. Mi sendos al ili ligilojn al prezentoj eble interesaj al ili, ĉe Jutubo ekzemple. 

Inter miaj amikoj estos espereble unu-du lokaj politikistoj, aŭ instruistoj, aŭ homoj kiuj internacie vojaĝas. Eble mi eĉ kontaktos nian urbestron, aŭ sendos mesaĝon al nia parlamentano, aŭ kontaktos lokan pastron. Eble mi jam nun tion faros, por averti ilin, ke baldaŭ venos tiu Esperanto-tago.

Ne por trudi, sed por informi. Ne por tuj konvinki sed por interesi. Ne por montri, ke Esperanto-parolantoj estas strangaj, sed por montri, ke ili estas saĝaj, ke ili estas bone informitaj pri la mondo, ke ili laboras por kompreniĝo inter la homoj. 

Aliflanke, se labori por kompreniĝo estas stranga afero, bonvolu nomi min strangulo…

Eble mi mencios al ili, ke mi baldaŭ iros al Esperanto-kongreso en Italio, kie ĉiuj homoj parolos la saman lingvon. Mi eble mensogetos, ke ni ĉiam multon atingas en niaj kongresoj, aŭ almenaŭ faros noton al mi mem, ke mi pli diligente laboru por ja atingi multon en Torino – se nur por montri, ke per komuna lingvo ja eblas multon atingi – kaj por pretigi min por la venontjara kongreso.

Eble mi eĉ trinkos glaseton da vino honore al la lingvo kaj ĝia kreinto… Sed nur post iom da fortostreĉo, tiel ke tiu glaseto fariĝu premio, ne evito.

Kompreneble, mi sendos bondezirojn al miaj esperantistaj geamikoj, kiujn mi kutime kontaktas okaze de festotagoj (je Kristnasko, ekzemple). Mi dankos ilin pro ilia laboro por Esperanto; memorigos ilin, ke ili ne laboras solaj; instigos ilin fari pli, promesos mem fari pli.

Komprenu: se ni volas, ke la mondo festu la Esperanto-tagon, ni komencu per ni mem. Ni fieru pri nia Esperanto, sed saĝe, digne, konvinke. Ek al!

Feliĉan Esperanto-tagon! Feliĉan mondon!

Humphrey Tonkin
 

  • Ŝati 3
  • Ami 1
  • Dankon 2

Humphrey Tonkin estas brita esperantisto loĝanta en Usono. Li estis la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio de 1974 ĝis 1980, kaj denove de 1986 ĝis 1989.


  • averti: informi pri estonta okazo, pri kiu necesas atenti, plani, zorgi aŭ pretigi sin.
  • digne: en maniero, kiu montras la taŭgan respekton al koncernaj homoj, la situacio, kaj si mem pro la taŭga merito; donante al speciala okazaĵo la respekton, kiun ĝi meritas.
  • diligente: tre laboreme; konstante kaj zorge okupiĝante pri io.
  • ek al!: kuraĝiga alkrio al amikoj, al kunlaborantoj, kaj al si mem, por anonci, ke venis la momento por ekiri aŭ eklabori. 
  • evito: peno ne fari, ne uzi, ne renkonti.
  • fieri: esti kontenta pri siaj propraj meritoj kaj faroj; opinii ke oni mem estas plene merita.
  • honore: montrante respekton pro la gravaj aferoj, kiujn iu homo faris aŭ faras.
  • instigi: diri “Jes! Faru tion!”
  • Jutubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj rigardado de filmetoj.
  • koruso: grupo da homoj, kiuj kantas kune unu-sone aŭ plur-voĉe.

1532846653_oro.jpg.ec4d582578048eb1a2a88f9213dc9872.jpg

  • Krist-nasko: festotago (la 25-a de decembro), kiam anoj de la kristana religio festas la naskiĝon de Jesuo.
  • mencii: diri kelkajn vortojn pri io aŭ iu.
  • mensogi: diri malveron.
  • parlamentano: unu membroj el la grupo de homoj, elektitaj de la popolo, kiuj kreas la leĝojn de ŝtato.
  • pastro: religia funkciulo, kiu prizorgas religiajn aferojn kaj faras aŭ gvidas di-servojn. 

20686290_Pastrowkp..jpg.248646bcb03172d241a6e508be9d3c1d.jpg                Foto: Wikimedia/PadreRenzo CC-SA 4.0

  • sub-tenanto: iu, kiu donas sian helpon al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • trudi: devigi homon akcepti aferon, kvankam tiu homo klare ne deziras aŭ ne havas intereson pri tio.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.