Salti al enhavo

Monato de fantomoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Shanshan.

La ĉina kulturo estas forte influita de la du filozofioj Taoismo kaj Budhismo.

Laŭ Taoismo, la 15-a tago de la sepa monato de la luna kalendaro estas zhōng yuán 中元, la Tago de fantomoj. La tutan sepan monaton oni nomas Monato de fantomoj. En 2023 ĝi daŭros de la 16-a de aŭgusto ĝis la 14-a de septembro.

Taoismo instruas, ke en tiu monato la pordo de la Infero estas malfermita. La imago pri la infero estas influita de Budhismo. En Budhismo, post la morto iuj fariĝas Budhoj aŭ sanktuloj. Sed la plejmulto devas renaskiĝi. Ekzistas ses eblaj manieroj por renaskiĝi: kiel dio, duon-dio, homo, besto, malsatulo aŭ inferulo. Laŭ la agoj de homoj dum la vivo ili renaskiĝos en la posta vivo en unu el tiuj ses manieroj. Homoj, kiuj renaskiĝas kiel inferuloj, tute ne povas manĝi, nek trinki.

Laŭ Budhismo, ne ekzistas nur unu budho. Budho estas iu ajn, kiu atingis plenan spiritan liberiĝon. Bodisatvo estas sanktulo, homo kiu povus fariĝi budho. Fama sanktulo, Bodisatvo Kṣitigarbha, ĵuris, ke li ne fariĝos budho ĝis la infero malpleniĝos.
 
Ĉinoj kredas, ke oni regalu fantomojn, kiuj venas el la infero en la monato sepa. Ĉiuj temploj festas en ĉi tiu monato. La festo havas la nomon Zon Juen Pu Du 中元普渡. Ĉinoj kredas, ke regalado al inferaj fantomoj alportos bonŝancon. Homoj ne aranĝas gravajn aferojn dum tiu monato, ekzemple aĉeti domon, fari gravan kontrakton, edziniĝi, ktp. Gepatroj ne volas, ke iliaj gefiloj vojaĝu tiumonate. Plenkreskuloj ne ŝatas, ke iliaj infanoj alproksimiĝu al akvo. Ili timas, ke iu akvo-fantomo povus tiri la infanon en la akvon por anstataŭi ĝin kiel fantomo.

Oni eĉ ne diru la vorton “fantomo”, ĉar la vorto mem povus voki ilin. La homoj nomas fantomojn “bona frato”,  por ke la fantomoj ne misfaru al ili.

Nuntempe por budhanoj, tiu monato estas sankta monato. Estas rakonto pri iu knabino, kiu tre amis sian patrinon. La patrino faris multajn malbonajn agojn dum sia vivo, kaj tial ŝia filino pentis pro ŝi. Ĉar la pentado de la filino estis tre profunda, Budho permesis, ke la filino rerenkontu sian mortintan patrinon. Poste la servistino de la filino naskis bebon, kiu tuj povis paroli kaj volis vidi la filinon. La bebo evidente estis la mortinta patrino, kiu plore priskribis la inferon al sia iama filino. Bonŝance, pro ŝia pentado la patrino povis forlasi la inferon kaj renaskiĝi kiel homo, tamen ŝi vivos nur ĝis ŝi estos 13-jaraĝa. Tial, multaj homoj en tiu monato legas sutron por siaj prauloj. 

Liru Chen
 

  • Ŝati 4
  • Ami 2

Liru Chen estas ĉina esperantistino, kiu loĝas en Pintung, en la sudo de Tajvano. Ŝi eklernis Esperanton en la jaro 2014. Dum siaj ses komencaj jaroj de lernado de Esperanto, ŝi vojaĝis al Universalaj Kongresoj kaj aliaj kongresoj, kaj vizitis Koreujon, Japanujon, Vjetnamujon kaj kelkajn eŭropajn landojn.


  • bebo: tre juna infano.

1983255208_Bebopx..jpg.27780d6c903e21291655667d39c53738.jpg

  • evidente: klare, tiel ke oni facile vidas aŭ komprenas ĝin.
  • fantomo: imago de mortinta homo, kiu moviĝas kvazaŭ ĝi ankoraŭ vivus.

940166260_Fantomopx..jpg.622d3b275a2dcf1f83770beec540118e.jpg

  • filozofio: la studo de ĝeneralaj kaj bazaj demandoj, ekzemple rilate al ekzistado, scioj, valoroj, menso kaj lingvo.
  • infero: terura loko, kie post la morto homoj suferas punojn pro la malbonaj agoj, kiujn ili faris dum la vivo.

1965544469_Infero(budhisma)pbl..thumb.jpg.bb136e941c3f4a72fb5b61a434ee7af7.jpg

  • influi: havi efikon al la pensoj kaj agoj de alia(j) homo(j).
  • ĵuri: esprimi tre forte sian intencon fari iun agon, alvokante al iu dio aŭ sankta idealo, ke oni vere faros tion.
  • kontrakto: skriba interkonsento, leĝe valida, kiu devigas ambaŭ subskribintojn plenumi iun agadon.

667095394_Kontraktopx..jpg.9b890992339a2bea9ffc4403bd46accc.jpg

  • ktp: kaj tiel plu.
  • penti: bedaŭri kaj senti malĝojon pro iu malbona ago, kiun oni faris, kun intenco ne plu fari tiun aferon.
  • regali: doni bonan manĝaĵon aŭ trinkaĵon (aŭ ion alian bonan kaj plezurigan).
  • sutro: parolo aŭ teksto de la religia gvidanto Budho aŭ de unu el liaj ĉefaj sekvantoj.
  • templo: konstruaĵo kun religia celo uzata por la servado de iu dio aŭ diino.

Templo.jpg.156b585a537ed578026ce42121ecea32.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.