Salti al enhavo

La neforgesebla Ada


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.

Ada Sikorska (1929-1996) estis pola esperantistino, kiu pro viv-cirkonstancoj migris de lando al lando, kaj dediĉis al Esperanto grandan parton de sia vivo. 

En 1939 du fremdaj armeoj, la germana kaj la soveta, okupis Pollandon. En tiaj cirkonstancoj mortis ŝia patro (en Katyń), kaj Sovetunio transportis al Siberio pli ol milionon da poloj, inkluzive de ŝi kaj ŝiaj restintaj familianoj: avino, patrino kaj fratino. 

En la soveta vilaĝo – simpla aro da malgrandaj lignaj domaĉoj – regis frosto (ĝis -40°!), malsato kaj malpureco: ŝi tie ekhavis seriozan haŭt-malsanon. Post preskaŭ du jaroj, danke al politika interkonsento la brita registaro forveturigis ĉiujn transportitojn al diversaj sekuraj landoj – Irano, Libano, Uzbekujo – kie funkciis specialaj polaj lernejoj. Nur komence de 1949 ŝi povis reveni al Varsovio kaj tie finstudi slavajn lingvojn kaj ĵurnalismon.

Esperanton Ada lernis en 1956 de la fama Esperanto-verkisto Julio Baghy  Ekde la unua momento, tutviva pasio por la internacia lingvo ne plu forlasis ŝin.  En 1959 ŝi redaktadis la ĉiutagajn programojn en Esperanto de Radio Varsovio. Samjare okazis en la pola ĉefurbo la Universala Kongreso de UEA. Tie deĵoris ŝia estonta edzo, la italo Gian Carlo, kiel KKS (Konstanta Kongresa Sekretario).

Sekvis pliaj translokiĝoj. La paro restis 17 jarojn en Bruselo kaj poste 10 jarojn en Madrido, pro la profesia laboro de ŝia edzo. Intertempe Ada redaktis la plej faman periodaĵon en la internacia lingvo, Heroldo de Esperanto (HdE), kaj aktivis en la lokaj Esperanto-societoj. Tiutempe same kiel nun, Esperanto-gazeto ne povis pagi salajron al redaktoro.

Ĝis sia morto en 1996, Ada aperigis pli ol 500 numerojn de la gazeto. Intertempe evoluis la teknikoj de presado: unue, mana kompostado, poste Linotipo kaj, fine, komputila foto-kompostado.

Grandan atenton Ada donis al la enhavo kaj ekstera aspekto de HdE: unue, ŝi invitis kontribuojn de la plej famaj verkistoj, kiel Tibor Sekelj, Claude Piron kaj William Auld. Due, ŝi kreis novajn rubrikojn kaj modernigis la enpaĝigon. La ĉefverkoj de Ada estis la specialaj numeroj de Heroldo post ĉiu Universala Kongreso. Tiuj numeroj havis duoble aŭ trioble la kutiman kvanton da paĝoj, kaj aperis kelkajn semajnojn pli frue ol la raportoj de UEA mem.

Kiel ŝi povis fari ĉion ĉi, kaj samtempe persone korespondi kun la abonantoj, aktivi en la loka Esperanta vivo, kaj prizorgi la hejmon? La esperantistoj nomis ŝin “la laborema“, ĉar ŝi neniam haltis, sed laŭvorte kuris de unu agado al la alia: ĉiam kun rideto kaj bona humoro.

Ekster la familio, ŝi havis du grandajn amojn: Pollandon kaj Esperanton. Tial, post ŝia morto, la korpo de la neforgesebla Ada estis kovrita de iliaj du flagoj. Alvenis al HdE centoj da kor-tuŝaj kondolencaj mesaĝoj. 

Gian Carlo Fighiera
 

  • Ŝati 3
  • Ami 5
  • Dankon 1

Gian Carlo Fighiera,  italo, esperantisto de 1947, dumviva kaj honora membro de UEA, iama Konstanta Kongresa Sekretario, fondis la Infanajn Kongresetojn, kaj aperigis plurajn artikolojn kaj eseojn pri la strategio de Esperanto. Dum 34 jaroj li estris la societon, kiu eldonis la gazeton Heroldo de Esperanto aldone al multaj aliaj verkoj. Lia edzino estis Ada Sikorska.

 


  • armeo: la tuta militistaro de ŝtato.

501491946_Armeopx.jpg.4057257a51c907df02e0956f89e972f7.jpg

  • cirkonstanco: unu el la samtempaj detaloj ĉirkaŭ iu okazaĵo aŭ situacio.
  • dediĉi: plenkore doni ion aŭ doni sin mem por iu celo aŭ agado.
  • deĵori: plenumi sian laboron, kutime laŭ difinita horaro.
  • heroldo: homo kun la tasko anonci gravajn informojn kaj novaĵojn; nomo de grava Esperanta gazeto ekde 1925.
  • humoro: situacio de la interna mensa kaj emocia stato.
  • inkluzive de: enhavante en si.
  • ĵurnalismo: kolektado kaj disvastigado de informoj per gazetoj kaj aliaj amas-komunikiloj.
  • komposti: pretigi tekston, literon post litero, por povi presi ĝin. 

975283863_Kompostiwkp..thumb.jpg.9347cdbe45e112ff64055cac831b0789.jpg                                                                                Foto: Wikipedia/Willi Heidelbach CC BY 2.5

  • kondolenco: esprimo de bedaŭro kaj kun-sento al iu pro la morto de amata persono.
  • Linotipo: maŝino uzata de la malfrua 19-a jarcento ĝis la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj por rapide pretigi tekston por presado. 

1222600080_Linotipopbl..thumb.jpg.4513e2514560492eb4f79f16783dcc6a.jpg

  • migri: vojaĝi de unu loko al alia.
  • numero: numero donita al gazeto, kaj al la tuta enhavo de tiu aparta gazeto, por montri ĝian lokon en la tuta serio, ekzemple Numero 1381 de la revuo Esperanto. 

Numero.jpg.4529a445ddfd907996c7a6359b2e5b3d.jpg

  • pasio: tre forta kaj apenaŭ regebla emocio; fortega amo.
  • periodaĵo: gazeto aŭ alia eldonaĵo, kiu aperadas laŭ regulaj periodoj.
  • salajro: regula pago, kutime ĉiumonate aŭ ĉiusemajne, pro farita laboro.
  • slava (lingvo): unu ano el la familio de lingvoj parolataj interalie en Rusujo, Ĉeĥujo, Pollando, Kroatujo kaj aliaj landoj.
  • societo: grupo de homoj, kiuj regule renkontiĝas kun komuna celo.
  • UEA: Universala Esperanto-Asocio.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.