Salti al enhavo

Naturismo kaj Esperanto havas komunajn valorojn


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Thierry Spanjaard.

Vi certe jam aŭdis pri naturismo: homoj ĝuas eksterajn aktivaĵojn nude. Aŭ eble vi jam spertis naturismon sur plaĝo, en naturisma centro, aŭ ie ajn en la naturo…. 

Sed la difino de naturismo povas esti pli preciza kaj prezenti la valorojn de naturismo: “Naturismo estas vivmaniero en harmonio kun la naturo, karakterizata de la praktikado de komuna nudeco, kiu celas antaŭenigi respekton al si mem, respekton al aliaj, kaj respekton al la vivmedio.” Krome, naturistoj akcentas la avantaĝojn de "nudumado" por sanaj korpo, menso, kaj sociaj rilatoj.

Oni klare vidas ke la ĉefa komuna valoro inter naturismo kaj Esperanto estas respekto al si mem kaj al aliaj personoj. Esperanto proponas respekton al ĉiuj lingvoj kaj kulturoj per la internacia lingvo; kaj naturismo proponas respekton al aliuloj per nudeco kaj akceptadon de ĉiuj senrigarde al la aspekto de iliaj diversaj korpoj. 

Surbaze de tiuj komunaj valoroj, INOE – Internacia Naturista Organizo Esperantista – estis fondita en 1961 por unuigi naturistajn esperantistojn. La valoroj de la asocio estas tiuj:

•    Esti ligilo inter esperantistaj naturistoj;
•    Subteni esperantistajn valorojn;
•    Subteni naturistajn valorojn;
•    Helpi la disvastigon de naturistaj valoroj kaj praktikado inter esperantistoj;
•    Helpi la disvastigon de esperantistaj valoroj kaj praktikado inter naturistoj.

Pli da informoj pri INOE troveblas en ĝia retejo.

Tiuj celoj realiĝas per niaj agadoj. Krom niaj propraj eventoj, ni ofte informas pri Esperanto en naturistaj renkontiĝoj, kaj proponas naturismajn ekskursojn dum Esperantaj eventoj. 

Estas jam preskaŭ tro malfrue por informi pri nia Verda Naturisma Semajno komence de julio 2023, en la belega kastelo Greziljono en Francio.

IMG_5311.thumb.jpeg.330d57352d75afb219de926e759752ac.jpeg

Sed ankoraŭ eblas aliĝi al la ekskurso aranĝota de INOE dum la baldaŭa Universala Kongreso en Torino. INOE organizos ekskurson al bela naturisma centro proksime de Torino. Pli da detaloj kaj aliĝilo troviĝas en la retejo de INOE.

Sed estos ankaŭ aliaj okazoj por renkonti nin. Ne hezitu kontakti nin.

Do, ĉu vi deziras sperti novan nivelon de libereco, vivante en plena harmonio kun la naturo kaj kun via korpo? Aŭ, pli simple, ĉu vi ŝatas bonan sun-plenan etoson? Ĉio montras, ke nun estas taŭga momento por sperti naturismon! Ne perdu tempon! Partoprenu en niaj agadoj, aliĝu al INOE, kaj renkontu nin!

Thierry Spanjaard

  • Ŝati 3
  • Malŝati 1

Thierry Spanjaard estas franca esperantisto, prezidanto de INOE. Li ankaŭ aktivas en lokaj esperantistaj kaj naturismaj asocioj. Krome li produktas filmetojn kadre de la JuTuba Kanalo EsKu: Esperanto-Kulturo.
 


  • akcenti: diri frazon, vorton aŭ parton de vorto pli forte ol la ceteron, por ke ĝi estu pli rimarkebla; paroli aŭ atentigi pri iu afero aparte klare kaj forte.
  • aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
  • avantaĝo: tio, kio alportas pli bonan situacion, gajnon aŭ utilon.
  • etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • harmonio: bela aranĝo de samtempaj, tre agrablaj, muzikaj sonoj aŭ koloroj; sameco de sentoj inter pluraj personoj; ĝusta aranĝo de la diversaj partoj de tuto, tiel ke ĉiu el ili plaĉe rilatas kun la ceteraj.
  • karakterizi: montri aŭ difini la aron da ecoj, kiuj donas al iu afero aŭ okazaĵo apartan manieron prezentiĝi.
  • kastelo: granda loĝloko, defendebla kontraŭ atakoj per altaj muroj; granda konstruaĵo kie loĝas reĝo aŭ alia grava persono. 

1990299555_Kastelowkp..thumb.jpg.5d5fde35ac102b0800a0da32777329c0.jpg                                     Foto: Wikipedia/Wyrdlight.com CC BY-SA 3.0

  • nudeco: la stato esti sen-vesta.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • plaĝo: marbordo, kie feriantoj naĝas, sunbruniĝas, kaj amuziĝas. 

424573258_Plaowkp..thumb.jpg.88ec6619e4c52f470055f261b45d5787.jpg                                       Foto: Wikimedia/Phil Whitehouse CC-BY 2.0

  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Mi ne ŝatas kaki en kvar muroj. Mi ŝatas fari tion malkaŝe ĉar mi "deziras sperti novan nivelon de libereco, vivante en plena harmonio kun la naturo kaj kun via korpo". Ĉu estus normale se mi kakus ĝuste sur la strato? Ĉu vi povus organizi ekskurson al bela naturisma centro proksime de Torino por strataj fekadoj?

Se serioze, homoj havas amason da strangaĵoj, kaj tio estas normala. Sed ne devigu kelkajn homojn ŝati la strangecojn de aliaj. Mi pensas, ke ne ĉiuj esperantistoj dividas viajn aŭ miajn strangecojn.

  • Malŝati 3
Ligo al komento
share_externally

Ankaŭ mi ne volus partopreni en naturisma kunveno (mi ne estas tiel fiera pri mia korpo senvesta), sed mi tute ne havas problemon se aliaj homoj volas fari tion. Mi certe ne sentas la bezonon insulti ilin.

Fakte mi miras pro via forta reago. Nudeco estas sufiĉe ordinara afero nuntempe en artaĵoj kaj en filmoj, kaj mi ne imagis, ke iuj legantoj de uea.facila estos ofenditaj aŭ ŝokitaj de tiu artikolo. Estas maljuste kaj malbele kompari naturismon kun fekado en la strato. Naturistoj partoprenas naturismajn kunvenojn nur en specifaj lokoj, kaj aliaj homoj ne devas vidi tion, eĉ ne povas vidi tion, krom se ili aparte serĉas. Kial tio ĝenas vin?

  • Ŝati 2
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Je 2023-8-17 at 14:43, Sakuntala diris:

Kial montri sian harozan interkrurajxon signifas respekton al aliuj personoj? 

Ankaŭ mi ne havas apartan intereson pri la naturismo, sed certe ĝi ne estas tiel malfacile kompreni ĝin. Kial estas respekte montri la korpan hararon? Kontraŭe, kial ĝi estas tiel abomena? Esti homo signifas havi korpon, harplenan, grasan, karnan. Tion, ĉiuj dividas. Kiel strange ni ĉiuj estas, ke dum la tuta vivo ni forĵuremas tion, kio ni estas. Se oni taksas tiun ideon ridinda, tamen mi opinias, ke malĝentilas fari malestimajn komentojn pri ĝi.

Redaktite de Movoku
  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.