Salti al enhavo

Esperanto uzata ĉe UN


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Liina Ertl.

Esperantistoj partoprenis en grava kunveno kun la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj. La reta kunveno okazis la 12-an de junio 2023, kun la temo Konstrui reciprokan kompreniĝon pere de multlingvismo. Tiu speciala kunveno estis aranĝita de diversaj asocioj, kiuj interesiĝas pri multlingvismo. Partoprenis inter 120 kaj 150 homoj.

La ĉefa organizanto de la kunveno estis la Komitato de Neregistaraj Organizoj pri Lingvoj, kies prezidanto kaj vicprezidanto estas la reprezentantoj de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj, profesoroj Francis Hult kaj Humphrey Tonkin. Prof. Hult rolis kiel gvidanto de la kunveno.

La kunsido mem estis multlingva, kun samtempa interpretado en la ses oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj (la angla, araba, ĉina, franca, hispana kaj rusa). Krome, Universala Esperanto-Asocio aranĝis interpretadon en Esperanto, fare de Duncan Charters, István Ertl, Edmund Grimley Evans kaj Adrian Tanner. 

Inter la parolantoj estis pluraj gravaj gvidantoj de diversaj oficejoj de Unuiĝintaj Nacioj. Ni jam menciis la prezidanton de la Ĝenerala Asembleo, s-ron Csaba Kőrösi. Estas menciinda ankaŭ la kontribuo de s-ro Movses Abelian, kiu, aldone al siaj aliaj funkcioj, rolas kiel Kunordiganto de Multlingvismo por UN.

Alparolis la kunvenon ankaŭ pluraj UN-ambasadoroj aŭ ties reprezentantoj: tiuj de Burundo, Ekvatora Gvineo, Ĝibutio, Hispanujo, Kanado, Kubo kaj Portugalujo, krom reprezentanto de asocio de francparolantaj landoj.

Pluraj parolantoj ĉe la kunsido estis esperantistoj, inkluzive de du eksaj prezidantoj de UEA, Humphrey Tonkin kaj Mark Fettes, kaj Hans Becklin nome de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo. Ili faris siajn komentojn en Esperanto, dum aliaj parolantoj uzis la araban, anglan, francan, hispanan kaj rusan. 

La kunveno reprezentas la plej fortan ĝisnunan utiligon de Esperanto en kunveno de gvidantoj de Unuiĝintaj Nacioj. Kune, la parolantoj diskutis la demandon pri fortigo de internacia kunlaboro pere de multlingvismo, faciligo de problemosolvado, kaj profundigo de interkompreniĝo trans diferencoj.

La uzo de multaj lingvoj estas tre grava por la laboro de UN. Tio ebligas atingi la celojn de UN kaj ankaŭ la apartan celon pri Daŭripova Evoluigo. La uzo de multaj lingvoj permesas diskutadon inter egaluloj kaj kreas inter ili solidarecon. Okupiĝi pri lingva diverseco en UN kaj ĝenerale en la mondo estas esenca agado, por ke ĉiu homo estu egale traktata.

Oni registris la kunvenon, kaj la filmo estos spektebla en la reto.

  • Ŝati 2
  • Ami 3
  • Dankon 3

  • ambasadoro: homo kiu, nome de sia ŝtato, prizorgas ĝiajn aferojn eksterlande.
  • asembleo: grava kunveno de asocio aŭ alia organizaĵo, kie oni faras decidojn.
  • daŭri-pova: kapabla daŭri dum longa periodo; kapabla daŭri ĉar ĝi ne kaŭzas problemojn al la vivmedio.
  • esenca: nepre plej grava.
  • inkluzive de: enhavante en si.
  • kun-ordiganto: tiu, kiu aranĝas la diversajn partojn de afero, por ke ili bone funkciu kune.
  • mencii: diri kelkajn vortojn pri io aŭ iu.
  • ne-registara organiz(aĵ)o: organizaĵo, kiu ne apartenas al la ŝtato kaj ties regantoj, sed ricevas sian monon de alia fonto.
  • profesoro: alt-nivela instruisto en supera lernejo; estro de universitata fako.
  • reciproka: de la unua homo al la dua, kaj tute same, de la dua homo al la unua.
  • registri: konservi sonojn (voĉojn aŭ muzikon) aŭ filmi okazaĵon por posta aŭskultado aŭ spektado.
  • reprezentanto: homo parolanta aŭ aganta nome de iu asocio aŭ organizaĵo.
  • roli: esti unu el la agantoj en teatraĵo aŭ filmo, kaj ankaŭ en ofico, ludo, aŭ alia okazo.
  • solidareco: helpema, spirita komuneco, eĉ en malfacila situacio.
  • s-ro: sinjoro.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.