Salti al enhavo

La ĉokolada kuketo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

Ĉi tiu rakonto unue aperis en la facil-lingva retejo Facila Vento en 2016. La verkinto, Sten Johansson, mem simpligis la lingvaĵon por Facila Vento. Nun li donis al ni permeson aperigi ĝin ankaŭ en uea.facila. Se vi volas legi la originalan rakonton antaŭ la simpligo, jen ĝi.

 

La ĉokolada kuketo

Mi ĉiam perdas ĉion. Ĉiam mi malhavas ion gravan. Eble mi povus perdi eĉ la kapon. Ĉi tiun fojon mi perdis laboron, bonan laboron, pro peco de kuketo.  

Mi ricevis laboron kiel sekretariino de ĉefo en la urba malsanulejo.  Ĉio estas jam preta, oni diras. Mi devas nur veni duan fojon por viziti la ĉefon mem. Unuafoje li estis for kaj ne povis renkonti min.

Je la deka horo kaj duono mi devas alveni tien. Kutime mi ĉiam malfruas, sed je ĉi tiu grava okazo mi havas tro da tempo por la irado. Do mi devas atendi duonan horon en la malsanulejo. Mi decidas trinki tason da kafo en la kafejo ĉe la ĉefa pordo. Kun la kafo mi aĉetas ĉokoladan kuketon.

La kafejo estas plenplena de atendantoj. Tamen mi trovas liberan tablon, kien mi metas mian kafon. Kompreneble mi lasis mian mansaketon ĉe la kaso kaj devas reiri por preni ĝin. Feliĉe neniu fiulo jam ŝtelis ĝin.

Mi revenas kaj vidas, ke maljuna eksterlandano kun grizaj haroj prenis lokon ĉe mia tablo. Nu ja, nenio direbla; ĉe ĉiuj tabloj sidas iu. Mi prenas mian kuketon. Tiam mi tamen tre surpriziĝas. En la kuketo estas bela spuro de dentoj. Mankas al ĝi unu peco. Kaj mi scias, kie estas tiu peco. Antaŭ la maljunulo staras taso da kafo kaj nenio plu. Tamen mi klare vidas lin maĉi kaj gluti ion. Li ankaŭ rigardas mian kuketon kaj videble ruĝiĝas. Nu, li vere havas kialon ruĝiĝi!

Feliĉe, mi ne timas bakteriojn. Do mi decidas ne permesi al tiu aĉa fremdulo ĝeni mian trankvilon. Kun ŝajna ĝuo mi manĝas la reston de mia ĉokolada kuketo. La kafon mi vere ĝuas. Dume la viraĉo plu rigardaĉas min. “Eble vi kutimas ŝteli”, mi pensas, “sed en mia lando vi ne plu faros tion!”

Fine li foriras, kiel hundo kiun mi batis. Sed ĉu li revenas? Jes, li revenas kun propra ĉokolada kuketo. Ĉi-foje li do aĉetis ĝin, ne ŝtelis ĝin. “Bone”, mi ridetas al li, “do vi lernas”. Li metas sian kuketon antaŭ si kaj ektrinkas sian kafon. Tiam bona ideo kaptas min. “Okulon pro okulo, denton pro dento”, diras la Biblio, ĉu ne? Mi rapide prenas lian kuketon kaj mordas unu pecon el ĝi. Mi ĝuas tiun pecon kaj remetas la reston antaŭ lin. Poste mi sidas trankvile sur la simpla seĝo. Mi rigardas la fremdan viron kun rideto. Tiam li vere foriras. Sendube li komprenas, kiu hejmas ĉi tie. Li lasas siajn kuketon kaj kafon.

Tiam mi vidas, ke estas tempo iri al mia estonta laborejo por renkonti la ĉefon. Facile mi trovas la lokon. Tie mi devas plu atendi dek minutojn antaŭ la pordo de la ĉefo. Mi provas elparoli lian nomon, kiu estas de fremda deveno. Fine mi povas iri en lian ĉambron. Li mem ne estas tie, do mi eksidas por plu atendi. Mi metas mian mantelon sur la seĝon. Tiam io falas el ĝia granda poŝo. Falas ĉokolada kuketo! Ĝi estas mia kuketo, do tiu kuketo, kiun mi aĉetis en la kafejo. Sendube ĝi falis en la poŝon, kiam mi portis mian kafon al la kafeja tablo, sed tiam mi ne vidis tion. Mi rigardas ĝin kaj vidas, ke neniu mordis ĝin.  

Ĝuste tiam venas la ĉefo, enmigrinto kun grizaj haroj. Li eble plu pensas kun bedaŭro pri siaj du ĉokoladaj kuketoj, el kiuj li povis manĝi nur unu solan pecon.  

Sten Johansson
 

  • Ŝati 3
  • Ami 6
  • Dankon 1

Sten Johansson estas sveda esperantisto, konata en la Esperanto-movado kiel verkisto kaj tradukisto. Li ofte verkas por ne-spertaj legantoj, kaj artikoloj pri liaj libroj La krimo de Katrina kaj Vojaĝo kun Katrino jam aperis en nia rubriko “Libroservo”. En 2022 li ricevis premion de la Akademio pro sia romano Sesdek ok.


  • bakterio: tre simpla malgranda vivanta estaĵo, kiu troviĝas ĉie sur la tero, sed ankaŭ en kaj sur la korpo de homoj kaj bestoj, kun diversaj funkcioj utilaj sed ankaŭ malutilaj; iuj specoj povas kaŭzi malsanojn. 

363659866_Bakteriopbl..thumb.jpg.c197440f986d2338255f320298daa06a.jpg

  • Biblio: la sankta libro de la judoj kaj kristanoj. 

Biblio.jpg.05bd5f1b5e92489b423556df84892d63.jpg

  • ĉokolado: tre bongusta dolĉaĵo, plej ofte brun-kolora.

1790317061_okolado2px..jpg.f0b8bff5509eb0c921ce5f0072605f5d.jpg

  • enmigrinto: homo, kiu vojaĝis el sia propra lando al alia lando por tie ekloĝi kaj labori. 
  • fi-ulo: malbonulo.
  • gluti: sendi ion, kio estas en la buŝo (ekzemple manĝaĵo, akvo aŭ kuracilo), internen en la korpon.
  • hejmi: esti aŭ senti sin hejme en iu loko.
  • kaso: loko en vendejo, manĝejo aŭ simile, kie oni pagas.

740414226_Kasopbl..thumb.jpg.9bb52e8eb335051a2ba4bcd0f7a5971b.jpg

  • maĉi: dispremi en la buŝo per la lango kaj dentoj.
  • man-sako: sako aŭ saketo portata kutime de virinoj, kiu entenas monujon, telefonon, naztukojn, skribilon, kaj aliajn utilajn objektojn. 

1301139969_Mansakopx..thumb.jpg.7ac5236d5dad445bbc17cd2c01de456d.jpg

  • mordi: tranĉi per la dentoj.

676355770_Mordipx..jpg.43b41f516fc2aacacd238f2132e6e80c.jpg

  • spuro: postsigno, pied-signo.

270769249_Spuropx..jpg.ad011ee977d08abc2e6a02e8ceee4e68.jpg

  • surpriziĝi: esti mirigata pro subita kaj neatendita okazaĵo.
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Efektive ankaŭ mi konas la version de Douglas Adams, kiu skribis pri ĝi kvazaŭ tio vere okazis al li. Sed efektive mi legis ankaŭ alian version foje. Ĉi tiu de Sten Johansson tamen prezentas ĝin pli originale pro la aldonaj detaloj pri la perdita posteno.

Ligo al komento
share_externally

antaŭ 1 horo, Anna diris:

Efektive ankaŭ mi konas la version de Douglas Adams, kiu skribis pri ĝi kvazaŭ tio vere okazis al li. Sed efektive mi legis ankaŭ alian version foje. Ĉi tiu de Sten Johansson tamen prezentas ĝin pli originale pro la aldonaj detaloj pri la perdita posteno.

Ho jes! Se mi tiel renkontus mian labordononton, mi devus fuĝi al alia lando.

Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.