Salti al enhavo

Ĉu baldaŭ estos nova Esperanto-urbo?


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Alfons Tur Garcia.

La sekvanta artikolo unue aperis en revuo Esperanto n-ro 1378 en aprilo 2023, p. 89. Ni iom simpligis kaj mallongigis ĝin por uea.facila.

Kelkdek kilometrojn sude de Barcelono troviĝas la vilaĝo Sant Pau d’Ordal (municipo de Subirats). Tiu vilaĝo estas sufiĉe konata en Esperantujo, ĉar ĝi estis dum jaroj la sidejo de la Muzeo de Esperanto, starigita de Lluís Hernàndez-Yzal surbaze de lia grandega privata kolekto (ĉirkaŭ 8000 libroj, 15000 revuoj, medaloj, afiŝoj kaj aliaj esperantaĵoj en nekredeblaj kvantoj). Li kunmetis tiun kolekton dum sia tuta vivo, kaj malavare disponigis ĝin al ĉiu ajn interesato.

Post lia forpaso en 2002 la muzeo ne aktivis dum kelkaj jaroj. Bonŝance la familio kaj la estraro de la municipo Subirats volis eviti ke tiu grandega kaj tre valora kolekto perdiĝu. Tial la municipo transprenis grandan parton de la Esperanta heredaĵo de s-ro Yzal kaj konservis ĝin en la municipa arkivo.

Dum jaroj la kataluna esperantistaro, bone konante la gravecon de tiu heredaĵo, klopodis kunlabori en ĝiaj konserviĝo kaj diskonigo, sed mankis la rimedoj por doni novan vivon al tiu riĉaĵo. Kvankam Subirats estas malgranda urbeto kun iom pli ol 3000 loĝantoj, la tiea urbestraro komprenis la apartan valoron de la kunligo inter la vilaĝo kaj Esperanto. Tial ĝi iniciatis projekton nomatan Espai-Esperanto (Esperanto-spaco), kiu celas montri la rilaton de la municipo al la internacia lingvo, kaj la personan kontribuon de s-ro Yzal.

Tiu Esperanto-spaco enhavos ekspozicion de diversaj Esperantaj materialoj, aŭd-vidajn prezentojn, kaj ĉambron por diversaj kulturaj agadoj. Ĝi okupos tutan renovigitan halon apud la urbodomo, kiu jam estas konstruata. Espereble ĝi inaŭguriĝos antaŭ la jarfino. Ne temas, do, pri nura ebleco aŭ pri surpapera projekto, sed pri jam nun okazanta realo.

Kataluna Esperanto Asocio (KEA) de ĉiam atente kunlaboras en tiu afero. Sed la graveco de la projekto postulis oficialigi tiun kunlaboradon. Tial la pasintan 11-an de marto la urbestro de Subirats, s-ro Pere Pons, kaj s-ro Òscar Puig, prezidanto de KEA, subskribis interkonsentan dokumenton. Dum tiu tago estraranoj de KEA kaj KEJ (Kataluna Esperanto-Junularo) vizitis la Esperanto-spacon en Subirats kaj partoprenis en registrado de la aŭd-vidaj materialoj. 

Tiu nova projekto rekonas la valoron de nia movada havaĵo. Ni esperu, ke ĝin sekvos aliaj similaj agadoj en la estonteco.

Alfons Tur Garcia
 

  • Ŝati 5
  • Ami 4

Alfons Tur estas denaska esperantisto, naskiĝinta kaj loĝanta en Barcelono, estrarano de KEA respondeca pri la rilatoj kun la municipo de Subirats.


  • arkivo: kolekto de malnovaj dokumentoj. 
  • disponigi: zorgi, ke io estu havebla aŭ uzebla de tiu, kiu bezonas ĝin.
  • ekspozicio: publika prezentado, elmontrado de diversaj produktoj de industrio kaj arto. 

1057100767_Ekspoziciowkp..thumb.jpg.b892f0cd448c98d0f874266485ea1e98.jpg                                   Foto: Wikipedia/Axel Pettersson CC BY-SA 4.0

  • estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la agadon de asocio aŭ alia organizaĵo.
  • eviti: peni ne fari, ne uzi, ne renkonti.
  • for-paso: morto. 
  • halo: granda kaj kutime publika ĉambro. 

663968317_Halopx..jpg.14d7455a60bf2d889df9c52ff54939a8.jpg

  • heredaĵo: tio, kion oni laŭleĝe trans-donas post sia morto al siaj gefiloj aŭ al aliaj homoj; tio, kion la nuntempaj homoj trans-donas al la homoj, kiuj vivos en la estonteco. 
  • inaŭguriĝi: malfermiĝi al la publiko per grava malferma kunveno.
  • iniciati: esti la unua, kiu proponas aŭ faras ion.
  • malavare: tre libere donante siajn valoraĵojn al aliaj homoj.
  • medalo: metala disketo surhavanta bildon aŭ skribaĵon memore al iu grava okazintaĵo aŭ por montri respekton al merita homo. 

1932095828_Medalopubl..thumb.jpg.3a89e1031365546c86e1d0bbeae90939.jpg

  • municipo: urbo aŭ regiono kun la rajto prizorgi siajn proprajn aferojn je loka nivelo.
  • oficialigi: zorgi, ke iu afero estu laŭregule akceptita de iu grava persono aŭ oficejo, kiu havas la rajton decidi pri tio.
  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion. 
  • privata: ne publika; ne por ĉiuj, sed nur por iu aparta persono aŭ por aparta grupo.
  • registrado: konservado de sonoj (voĉoj aŭ muziko) aŭ filmado de iu okazaĵo por posta aŭskultado aŭ spektado.
  • rekoni: anonci la pravecon de iu fakto.
  • sidejo: ĉefa oficejo de organizaĵo.
  • s-ro: sinjoro. 
  • sub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo. 

266073598_Subskribo2px..jpg.0b59d118c2b678e03724c190ad488ae3.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.