Salti al enhavo

Transdono de Biblioteko Hector Hodler
al la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio


 Diskonigi

La direktoro de la Pola Nacia Biblioteko, Tomasz Makowski, kaj Duncan Charters, prezidanto de UEA, subskribas la dokumenton pri transdono de la kolekto.

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Anna Bennett.

Unu el la plej grandaj Esperanto-bibliotekoj en la mondo estas Biblioteko Hector Hodler. La 29-an de majo ĉi-jare okazis ceremonio ĉe la Pola Nacia Biblioteko por festi la transdonon de Biblioteko Hodler al la pola biblioteko. En la katalogo de la Pola Nacia Biblioteko jam estis pli ol mil libroj en Esperanto, sed al tiu kvanto nun aldoniĝis la 30 000 libroj de Biblioteko Hodler, plus periodaĵoj, manuskriptoj, fotoj, sondiskoj kaj multaj aliaj materialoj. 

724779790_Biblioteko6.thumb.jpg.753a9bf82dc2af477134762a4fe7cf6a.jpgDiversaj objektoj el la kolekto estis ekspoziciataj dum la ceremonio.

Tiu granda librokolekto estis fondita en 1908 de la Svisa Esperanto-Societo en Ĝenevo, sed en 1912 ĝi estis aĉetita de Hector Hodler, la fondinto de UEA. Kiam li mortis, tre juna, en 1920, li heredigis ĝin al UEA. Ekde 1960 tiu biblioteko troviĝis en la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Tamen en la Centra Oficejo ne laboris profesia bibliotekisto por prizorgi la kolekton, kaj ne eblis bone konservi la materialojn. 

Ĉar oni nun vendas la oficejon en Roterdamo, oni esploris, kiel eblos aranĝi transdonon de la biblioteko al institucio, kiu plenkore interesiĝas ricevi la kolekton. La Pola Nacia Biblioteko (Biblioteka Narodowa) prizorgos la konservadon de la kolekto kaj ankaŭ planas ciferecigi partojn de ĝia enhavo. Krome, ĝi ĵus anoncis, ke ĝi dungos Esperanto-parolantan prizorganton de la kolekto, Gabriela Skonieczna.

Informoj pri la transdono kun pluraj belaj fotoj troviĝas ankaŭ en la paĝo de la Ministerio de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo en Fejsbuko. Laŭ tiuj informoj, dum la ceremonio ĉeestis la Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, Profesoro Piotr Gliński, kiu estas ankaŭ la vicĉefministro de Pollando. En sia parolado li diris, ke Zamenhof, kaj precipe lia kreaĵo Esperanto, apartenas al la pola nacia heredaĵo.

2145176239_Biblioteko3.thumb.jpg.f9a91119ad221db91693e32ac46012f0.jpgPiotr Gliński, ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo, parolas dum la ceremonio.

Esperantistoj kaj aliaj interesatoj rajtos utiligi la kolekton aŭ ĉeeste aŭ rete. Por havi aliron al la kolekto necesos simple posedi senpagan membrokarton de la biblioteko.

Fotoj: Ministerstwo Kultury i Dziedzictwa Narodowego

  • Ŝati 2

  • al-doniĝi: esti metita kiel io plia al tio, kio jam troviĝas en grupo, loko, aŭ situacio.
  • al-iro: ebleco iri al io; rajto viziti ion.
  • ceremonio: festo por speciala religia aŭ publiko okazo.
  • ciferecigi: prilabori tekston aŭ alian enhavon por ke ĝi estu en formo legebla per komputilo.
  • ĉe-este: estante tie en la loko, kie io okazas.
  • ekspozicii: publike elmontri diversajn produktojn de industrio kaj arto.

490179552_Ekspoziciopx..jpg.34b0a1d74448bcb3be76b8eafc2100de.jpg

  • Fejsbuko (Facebook): nomo de populara retejo, kie la homoj interŝanĝas informojn, opiniojn, fotojn kaj tiel plu.
  • heredaĵo: tio, kion oni laŭleĝe trans-donas post sia morto al siaj gefiloj aŭ al aliaj homoj; tio, kion la nuntempaj homoj trans-donas al la homoj, kiuj vivos en la estonteco. 
  • heredigi: trans-doni laŭleĝe siajn posedaĵojn al aliaj homoj, kiuj ricevos ilin post la morto de la transdoninto.
  • institucio: socia aŭ politika organizaĵo.
  • katalogo: listo de verkoj posedataj de biblioteko; listo de objektoj montrataj, konservataj aŭ vendotaj.
  • manuskripto: mane skribita teksto; teksto de verko ankoraŭ ne presita. 

554776847_Manuskriptopx..jpg.fbbe7341d045bfecb5926be84379ca71.jpg

  • ministerio: oficejo de unu el la fakoj de ŝtata regado.
  • ministro: estro de unu el la fakoj de ŝtata regado.
  • periodaĵo: gazeto aŭ alia eldonaĵo, kiu aperadas laŭ regulaj periodoj.
  • sub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo. 

1262187462_Subskribo2px..jpg.05369af7de02a57e1bb286c10b639009.jpg

  • UEA: Universala Esperanto-Asocio.
     

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.