Salti al enhavo

Tina Modotti, fotistino kaj aktivulino


 Diskonigi

Tina Modotti fotita de Edward Weston en 1921 (maldekstre kaj dekstre)

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher.

La ĉi-suba artikolo unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia. Ni mallongigis kaj simpligis ĝin por aperigo ĉe uea.facila. 

 

Tina Modotti estis elstara fotistino, nelacigebla komunista aktivulino kaj eble la plej internacia itala virino de la komenco de la dudeka jarcento. Ŝi naskiĝis en la nord-itala urbo Udine en 1896 kaj mortis en Meksiko en 1942.

Ŝiaj fotoj, kiuj kovras nur sep jarojn de ŝia mallonga vivo, montris la belecon de meksikaj viroj, virinoj kaj infanoj. Per sia internacia agado ŝi luktis ĝis la fino en la espero je pli bona mondo.

Tina unue vidis la maron dekses-jara, kiam ŝi sola enŝipiĝis por atingi sian familion en Sanfrancisko. Tie ŝi laboris kiel kudristino en supervendejo, ludis en la itala teatro, kaj kaptis la atenton de Holivudo. En filmoj kiel "La tigra felo" (The Tiger’s Coat, 1920) de Roy Clements ŝi ludis la rolon de danĝere ĉarma meksikanino.

2086143657_TinaModotti-latigrafelo.png.35d248054678b49adbc5cd0d8fc44cbc.pngTina Modotti en la filmo "La tigra felo"

Meksiko iĝis poste tre grava en ŝia vivo ekde 1923, kiam ŝi iris tien kun la fama usona fotisto Edward Weston (1886-1958). La suno kaj la malriĉaj vivkondiĉoj de granda parto de la loĝantoj memorigis al ŝi pri Udine. Ŝi komencis foti ilin per teknikoj, kiujn ŝi lernis de Weston, kun atento pri komponado kaj klaraj detaloj, sed kun pli profunda sento. Tre teneraj estas, ekzemple, ŝiaj fotoj de mam-nutrantaj indiĝenaj patrinoj. 

Per siaj fotoj ŝi diskonigis internacie la verkojn de la meksika mur-pentra movado. Ŝi estis la homo, kiu prezentis Frida Kahlo (1907-1954) al ŝia estonta edzo, la fama artisto Diego Rivera (1886-1957). Tina aperas kun la fratino de Frida en la murpentraĵo "En la arsenalo" (En el Arsenal, 1928) de Rivera. 

Eĉ post la reiro de Weston al Usono en 1926, Tina restis en sia amata Meksiko. Ŝi fotis grupojn de kamparanoj kun tradiciaj meksikaj ĉapeloj en la stratoj, laboristojn penantajn sub pezegaj ŝarĝoj, kaj manojn de laboristoj aǔ de pup-teatristo. La usona revuo "La novaj amasoj" (The New Masses) publikigis ŝiajn foto-kunmetaĵojn, ekzemple "Meksika ĉapelo, falĉilo kaj martelo" (1928).

1637032595_TinaModottisombrero.thumb.jpg.af30c8ed27ab96737311a57f33288343.jpg

Ŝia tre fama foto "Virino kun flago" (1928) aperis sur la koverto de la germana "Laborista ilustrita revuo" (Arbeiter Illustrierte Zeitung).

Tina_Modotti_-_Woman_with_Flag_Mexico_City_1928_-_(MeisterDrucke-290149).thumb.jpg.0b9850b739f22f384ba71c72d113fe93.jpg

Ŝiaj plej belaj fotoj estas portretoj de virinoj kaj infanoj ĉe la bazaro en Tehuantepec, kun tradiciaj vestoj kaj grandaj ujoj surkape.

1090841979_TinaModotti-virinoelTehuantepec.jpg.c2f1061f8d33925687ba7882cbacb5c7.jpg

En 1930 Tina devis forlasi Meksikon, kaj ŝi tute forlasis fotadon por ĵeti sin tutkore en la agadon kontraǔ faŝismo. Ŝi partoprenis en la hispana civila milito, sed poste revenis al Meksiko, kie ŝi mortis nur kvardekses-jara pro kor-atako. 

Alessandra Madella
 

  • Ŝati 2
  • Ami 3
  • Dankon 3

Alessandra Madella estas italino, nun loĝanta en Ĉinio. Ŝi instruas Interkulturan Komunikadon kaj Esperanton ĉe la Universitato de Zaozhuang. Ŝi estas vic-prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).


  • arsenalo: tenejo de armiloj.
  • bazaro: granda kovrita aŭ sub-ĉiela vendejo, kie troviĝas multaj malpli grandaj vendejoj aŭ vendotabloj. 

2031681684_Bazaro2wkp..jpg.d8db4a127aeea589b692cae4bd81b3b8.jpg                                                     Wikimedia/Andrew Dunn CC SA 2.0

  • civila milito: interna milito inter la loĝantoj de la sama lando.
  • el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • falĉilo: ilo uzata por tranĉi herbon aŭ grenon.

573105979_Falilopx..png.1cfd984f7d45aaf1f87a266133c8c284.png

  • faŝismo: naciisma politika movado, kiu perforte subpremas ĉiujn kontraŭstarantojn; ĝi unue aperis en Italujo kaj aliaj landoj dum la 20-aj kaj 30-aj jaroj de la dudeka jarcento.
  • felo: haŭto de besto (kun la haroj). 

1388107247_Felowkp..thumb.jpg.a4efbf63d419ca81f469ca3c42ce2ed7.jpg                                                         Wikipedia/ReptOnlx CC BY-SA 3.0

  • Holivudo: urbo en Losanĝeleso, Usono, fama kiel centro de la usona film-industrio.
  • ilustri: aldoni desegnaĵojn aŭ bildojn al teksto.
  • indiĝeno: praloĝanto; homo, kies antaŭuloj jam loĝis en loko, antaŭ ol postaj homoj ekloĝis en tiu sama loko.
  • komponado: muzika verkado; aranĝado de la detaloj en art-verko.
  • komunisto: proponanto de la politika idearo laŭ kiu la fontoj de riĉeco kaj la produkto-rimedoj apartenas al la popolo; proponanto de la politika sistemo de la iama Sovet-Unio kaj iuj aliaj landoj.
  • lukti: korpe batali kontraŭ alia homo; peni, klopodi por venki malhelpon aŭ atingi malfacilan rezulton.
  • mam-nutri: manĝigi sian infanon, donante al ĝi lakton el sia propra korpo.
  • martelo: ilo uzata por bati aŭ frapi, kutime kun peza fera kapo (foje ankaŭ kun ligna kapo), kaj longa tenilo. 

102981489_Martelopx..png.9dccc12332b20655bbe94629cf85c27d.png

  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • portreto: bildo aŭ foto, kiu prezentas la personan aspekton de homo. 

Portreto.thumb.jpg.f2e3faf35a76a3fcc5badf328bbad073.jpg

  • ŝarĝo: granda pezo, kiun oni portas.
  • tenera: montranta dolĉajn kaj amemajn sentojn.
  • tigro: granda, danĝera besto el la kato-familio. 

1174557855_Tigropx..jpg.a4d8ae0d7a4f24d85e5495ff9b356ac4.jpg

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

dank'al Esperanto, ni malkovras personojn, kiujn ni tute ne konis! Plie, tiu elstara  UEA FACILA provizas multon al nia teamo por vigligi niajn kursojn aù retajn kunvenojn : eblas tiel ekzerci sian aùd-komprenadon, vorto-provizon, diskut-kapablon, ktp!          Teamo de ESPERANTO KLUBO  de St-Etienne kaj Le puy en Francio.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.