-
Enhaveroj
285 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
28
Tim laste gajnis la 18an de majo 2023
Tim havis plej multe da ŝatata enhavo!
Lastatempaj vizitantoj al profilo
La bloko pri lastatempaj vizitantoj estas malŝaltita kaj ne estas videbla al aliaj uzantoj.
Tim's Achievements
154
Komunuma reputacio
-
Tim komencis sekvi La aventuroj de Alico en Mirlando kaj Unua sperto ĉe Universala Kongreso
-
Gratulon, Gabriele, pro via unuaj UK kaj artikolo! Estis plezure renkonti vin en Torino.
-
Dankon, @Rico! Mi estas plene kontenta pri tiu ĉi nia nova libro, kaj sufiĉe ĝenas min, ke pro la regularo de la Belartaj Konkursoj, ni ne rajtas konkursigi ĝin por la premio Infanlibro de la Jaro venontan jaron: estus bele, se vi, torinano, ricevus la novaĵon antaŭ la kongresanoj! (Laŭ la regularo, venkinta eldonejo ne rajtas konkursi en la sekva jaro, kaj kiel vi agnoskis, ni ricevis la premion por La domo ĉe Pu-Angulo.) Estas malfacile bildigi al si ĝuste kiel luksa estas la nove vestita Alico. Jen ĝi, do, filmete:
-
Tim komencis sekvi Reĝo Matiaso in urbo Gömör (Gemer) kaj Salutoj por la Vintraj Olimpiaj Ludoj.
-
@Fransoazo respondis retpoŝte al via komento, @Anna, jene: Kaj la francoj eĉ ne havas nomon por tiu kanguruino! Kaj mi ankaŭ ne diras "en la strato", kiel en la franca, sed "surstrate". Strange al mi, ke hejmbesto estus li aŭ ŝi, kaj apuda infano estus "ĝi"...
-
Tim komencis sekvi Senpaga kurso por anglalingvanoj , Marjorie Boulton , Du poemoj de Marjorie Boulton kaj 3 aliaj
-
Artikolo tre informriĉa, pro kio mi dankas, Edmundo!
-
Bele deklamite, kiel kutime, @Rico!
-
Brila kaj informriĉa artikolo, @ericlee, kaj mi dankas vin, ke vi verkis ĝin.
-
Dankon, Rico. Tiun medalon, kiun vi supozigas neekzistanta, oni povas vidi en la Nacia piedpilkada muzeo en Manĉestro, Britujo. El la buŝo de la viro mem: La tiamaj reguloj laŭ kiuj ricevis medalon nur tiuj, kiuj ludis en la finalo mem, ŝanĝiĝis poste, kaj Pelé, kune kun cento da aliaj ludantoj, ricevis sian, kaj FIFA agnoskis lin do la unua (kaj ĝis nun sola) ludanto, kiu trifoje venkis la mondan pokalon.
-
Ĉu vi scias, kiun oni opinias la plej bona piedpilkisto de la dudeka jarcento? Lia nomo estas Edson Arantes do Nascimento, kaj la Monda Asocio de Piedpilkado donis al li tiun titolon en 1999. Li ricevis preskaŭ tri kvaronojn el ĉiuj voĉdonoj! Kial tiom da homoj konsideras lin tiel elstara piedpilkisto? Nu, li trifoje en sia vivo gajnis la mondan pokalon de piedpilkado por sia lando, Brazilo. La unuan fojon li estis nur 17-jara! Neniu alia faris tiom da goloj en sia kariero kiom faris Edson; li faris 1283 en 1363 matĉoj! La plej bonaj nuntempaj piedpilkistoj (Cristiano Ronaldo kaj Lionel Messi) faris nur po proksimume 700. Vi supozeble tamen ne rekonas lian nomon. Kiel povas esti, ke la plej faman el ĉiuj piedpilkistoj vi ne konas? Nu, en Brazilo, kie naskiĝis Edson la 23-an de oktobro 1940, oni tre ofte ricevas karesnomon en sia junaĝo, kiun oni poste uzos dum la tuta vivo. Tio okazis al Edson, tiel ke neniu scias lian veran nomon: ĉiuj nomas lin Pelé! En la jaro 1970, Pelé kaj Brazilo trian fojon gajnis la mondan pokalon, kaj oni nomis Pelé “La reĝo de piedpilkado”. Li verkis libron pri si mem kaj sia vivo, kaj en 1971 oni tradukis ĝin en Esperanton. La libro nomiĝas Mi estas Pelé. En la libro oni povas legi mesaĝon pri Esperanto, kiun Pelé skribis en la portugala: “Esperanto estos tre utila al la sportistoj ĝenerale.” Li aldonis, ke per Esperanto, la sportistoj pli proksimiĝos unu al la aliaj, kaj parolos kiel amikoj. Estas mirinde, ĉu ne, ke la plej bona piedpilkisto de la lasta jarcento diris, ke li subtenas Esperanton! Ĉu vi povus imagi, kiel oni reagus, se Ronaldo aŭ Messi dirus la saman aferon hodiaŭ? Tim Owen
-
There Is No Alternative (ekzistas neniu alia eblo).
-
Mi hazarde relegis tiujn ĉi artikolon kaj komentojn unu jaron poste, kaj miris pro mia deklaro, ke 'mi mem kutime uzas la finaĵon -i-'. Mi fakte kutime nun uzas -uj-, sed havis nenian ideon, ke mi nur tiel relative lastatempe ŝanĝis mian kutimon! Eble ne estas koincido, ke en majo 2019 mi legis 'Rusoj loĝas en Rusujo':
-
Bele farite, @scivolemo kaj @Rico!
-
Dankon, Rico! Mi havas ĉiujn numerojn de Asteriks eldonitajn en la franca, plurajn en diversaj aliaj lingvoj, kaj dekon de la unua numero en aliaj lingvoj. Kaj kompreneble mi havas ĉiujn kvin Esperantajn
-
Unu tagon, jes, mi esperas, ke alvenos ankaŭ la Krubalido.
-
Temas pri tio, do, ke la servilo, kie lokiĝas la retejo (ne la sama, kie troviĝas la retejo de EAB) troviĝas en iu nigra listo en Slovenujo. Same okazis al mi pri alia retejo, kiam mi feriumis en Slovakujo en 2016. Kutime la fonto estas tio, ke iu spamisto uzas la saman servilon, kaj pro ĝiaj misfaroj, la tuta servilo estas forblokita. Ĝi finfine revenis: la gastiganto devis forigi la spamiston, kaj post iom da tempo la servilo ne plu estis en la nigra listo.
-
Ĝi ja funkcias. Mi ĵus kontrolis.