Salti al enhavo

Senpaga kurso por anglalingvanoj

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto

Interesa kurso por anglalingvanoj estas Free Esperanto Course (senpaga Esperanto-kurso). 

La kurso konsistas el 10 senpagaj lecionoj. La speciala avantaĝo de tiu kurso estas, ke ĉiu lernanto ricevas propran instruiston, kiu korektas ties ekzercojn. Fine de la dek lecionoj, la lernanto ricevas retan diplomon.

Ĝi estas tre bona baza lernilo por komencantoj, ĉar ĝi ligas ĉiun novulon kun sperta esperantisto. Multaj nuntempaj lerniloj (ekzemple Duolingo) uzas sistemon de aŭtomata korektado, sed Free Esperanto Course ligas la lernantojn kun realaj homoj.

Ĝi estas bazita sur la baza kurso de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), kiu de kelkaj jaroj preferas nomi sin Esperanto-USA. Tiu kurso mem estis bazita sur la poŝta kurso de Esperanto-Asocio de Britio. Tiuj kursoj restis senŝanĝaj dum multaj jaroj, sed en 2011 unu el la kurs-instruistoj, usonano Tomaso Alexander, decidis modernigi la materialon per aldono de filmetoj. Kun sia filo Logano li faris serion de filmetoj en Jutubo por akompani la kurson. La serio nomiĝas “Lernu kun Logano”, kaj per tiuj filmetoj tiu “klasika” kurso estas portata en la 21-an jarcenton.

Eblas spekti  la filmetojn, eĉ se vi ne enskribiĝis en la kurso. Kompreneble la filmetoj estas en la angla. Jen la ligilo – tamen Tomaso esperas, ke vi ne nur spektos la filmetojn, sed ankaŭ enskribiĝos por fari la kurson kun via propra instruisto.

Tomaso estas instruisto/korektanto por tiu kurso ekde 1998, kaj antaŭ kelkaj monatoj li fariĝis ĝia ĉefa administranto. Li informas, ke dum la pasintaj monatoj venis ducent petoj de homoj, kiuj deziras sekvi la kurson, sed ankoraŭ restas spaco por novaj lernantoj. Por trakti tiujn multenombrajn lernantojn, Tomaso varbis kelkajn novajn instruistojn, kaj krome restas pluraj malnovaj. 

Kun helpo de Timoteo Boronczyk, la kurso estas havebla ĉe nova adreso. Danke al la laboro de Timoteo, la kurso nun aspektas pli bele kaj moderne.

Nikhil Kizhakkedath (Scivolemo)
 

Nikhil Kizhakkedath (Scivolemo) eklernis Esperanton en 2008. Li estas aktiva esperantisto en la barata (hinda) Esperanto-movado. Li ankaŭ estas komitatano de la Federacio Esperanto de Barato.

  • administri: prizorgi la funkciadon de organizaĵo.
  • akompani: kun-iri.
  • aŭtomata: funcianta maŝine sen homa direktado.
  • avantaĝo: tio, kio alportas la plej bonan situacion, gajnon aŭ utilon.
  • diplomo: dokumento donita de lernejo, universitato aŭ simile, por montri, ke la ricevinto sukcese plenumis ekzamenon aŭ finis kurson. 

1233771652_Diplomowk.jpg.d54ad56f07a07d9d26ffe4882cc31714.jpgFoto: Wikimedia Commons/Millermz  CC BY-SA 3.0

  • Jutubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj rigardado de filmetoj.
  • klasika: laŭ tradicia maniero.
  • spekti: rigardi filmon, teatraĵon, televidan programon aŭ simile.
  • varbi: konvinki homon membriĝi en grupo aŭ movado.
     

  • Ŝati 5
  • Dankon 1


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Join the conversation

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. If you have an account, sign in now to post with your account.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.