Salti al enhavo

Fama piedpilkisto rekomendas Esperanton


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Tim Owen.

Ĉu vi scias, kiun oni opinias la plej bona piedpilkisto de la dudeka jarcento? Lia nomo estas Edson Arantes do Nascimento, kaj la Monda Asocio de Piedpilkado donis al li tiun titolon en 1999. Li ricevis preskaŭ tri kvaronojn el ĉiuj voĉdonoj!

Kial tiom da homoj konsideras lin tiel elstara piedpilkisto? Nu, li trifoje en sia vivo gajnis la mondan pokalon de piedpilkado por sia lando, Brazilo. La unuan fojon li estis nur 17-jara! Neniu alia faris tiom da goloj en sia kariero kiom faris Edson; li faris 1283 en 1363 matĉoj! La plej bonaj nuntempaj piedpilkistoj (Cristiano Ronaldo kaj Lionel Messi) faris nur po proksimume 700.

Vi supozeble tamen ne rekonas lian nomon. Kiel povas esti, ke la plej faman el ĉiuj piedpilkistoj vi ne konas? Nu, en Brazilo, kie naskiĝis Edson la 23-an de oktobro 1940, oni tre ofte ricevas karesnomon en sia junaĝo, kiun oni poste uzos dum la tuta vivo. Tio okazis al Edson, tiel ke neniu scias lian veran nomon: ĉiuj nomas lin Pelé!

pele_kadro.jpg

En la jaro 1970, Pelé kaj Brazilo trian fojon gajnis la mondan pokalon, kaj oni nomis Pelé “La reĝo de piedpilkado”. Li verkis libron pri si mem kaj sia vivo, kaj en 1971 oni tradukis ĝin en Esperanton. La libro nomiĝas Mi estas Pelé.

pele_libro.jpgEn la libro oni povas legi mesaĝon pri Esperanto, kiun Pelé skribis en la portugala: “Esperanto estos tre utila al la sportistoj ĝenerale.”

pele_esperanto.jpg

Li aldonis, ke per Esperanto, la sportistoj pli proksimiĝos unu al la aliaj, kaj parolos kiel amikoj.

pele_deklaro.jpg

Estas mirinde, ĉu ne, ke la plej bona piedpilkisto de la lasta jarcento diris, ke li subtenas Esperanton! Ĉu vi povus imagi, kiel oni reagus, se Ronaldo aŭ Messi dirus la saman aferon hodiaŭ?

pele_1970.jpg

 

Tim Owen

  • Ŝati 5
  • Dankon 1

Tim Owen estas brita esperantisto, kiu verkis tiun ĉi artikoleton okaze de la 80-a naskiĝdatreveno de Pelé, ĉar li multe respektas lin kiel piedpilkiston kaj kiel homon. 


  • el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • golo: poento en piedpilka ludo aŭ alia sporto, ricevita kiam ludanto sukcesas trafi la celon per la pilko. 

905091468_Golopx..jpg.6a975cd9113092e8b74190f10d20909e.jpg

  • jarcento: cent-jara periodo, ekzemple de la jaro 1900 ĝis 1999.
  • kares-nomo: nomo uzata ĉefe de familianoj kaj geamikoj, ekzemple Joĉjo anstataŭ Johano.
  • kariero: profesio, okupo; la progreso en la profesio.
  • matĉo: sportludo inter du homoj aŭ du grupoj de homoj.
  • pokalo: valora taso el multekosta metalo, donata kiel premio al la venkinto de sporta konkurso. 

854193239_Pokalo-pxb..jpg.d4152c5ea556716784741694a3094fc5.jpg

  • proksimume: ne precize, ĉirkaŭ, pli-malpli.
  • reagi: agi responde al ekstera afero.
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • titolo: aparta nomo donita al homo pro ties granda merito.
  • voĉ-dono: opinio (voĉo), kiun oni esprimas rilate al iu demando aŭ propono, por ke ĝi estu nombrata; papereto, sur kiu oni signas sian preferon, kiam oni elektas politikistojn. 

2066194714_Vodonipx..png.440d9a68ae47ef0f4a11ef052088d504.png

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Erare, Pelé ne tri-foje gajnis la mondĉampionecon, sed du-foje.  En 1962 kiam Brazilo venkis, li ne ludis pro vundo.  Sed trafi golojn en du apartaj finalmatĉoj, disigitaj de 12 jaroj, estas unika atingo (1958 - du goloj - kaj 1970).

  • Malŝati 2
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 1 horo, Fortalumo diris:

Erare, Pelé ne tri-foje gajnis la mondĉampionecon, sed du-foje.  En 1962 kiam Brazilo venkis, li ne ludis pro vundo.  Sed trafi golojn en du apartaj finalmatĉoj, disigitaj de 12 jaroj, estas unika atingo (1958 - du goloj - kaj 1970).

Li ja ludis en la turniro en 1962, kaj eĉ faris golon en la unua matĉo, kontraŭ Meksiko. Li ludis en la unuaj du matĉoj kaj dum la dua, li vundiĝis kaj ne plu povis ludi en la cetero de la turniro. Li ne ludis en la finalmatĉo kontraŭ Ĉeĥoslovakujo, sed li ludis dum la turniro, do li ja gajnis la mondan pokalon trifoje. 🙂 

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

Je 10/24/2020 at 14:28, Rico diris:

li ja gajnis la mondan pokalon trifoje. 🙂 

Dankon, Rico.

Je 10/24/2020 at 12:51, Fortalumo diris:

Erare, Pelé ne tri-foje gajnis la mondĉampionecon, sed du-foje.  En 1962 kiam Brazilo venkis, li ne ludis pro vundo. 

Tiun medalon, kiun vi supozigas neekzistanta, oni povas vidi en la Nacia piedpilkada muzeo en Manĉestro, Britujo.

OnPaste.20201026-110439.jpg

El la buŝo de la viro mem:

Citaĵo

En 1962, mi ne vundiĝis per agreso: mi simple piedbatis la pilkon, kaj ĝi simple okazis. Kaj tio estis en ordo, ĉar venkis Brazilo; mi akceptis tion sen malfacilaĵo. Mi ricevis medalon ĉiaokaze, ĉar mi ludis en du matĉoj.

La tiamaj reguloj laŭ kiuj ricevis medalon nur tiuj, kiuj ludis en la finalo mem, ŝanĝiĝis poste, kaj Pelé, kune kun cento da aliaj ludantoj, ricevis sian, kaj FIFA agnoskis lin do la unua (kaj ĝis nun sola) ludanto, kiu trifoje venkis la mondan pokalon.

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Mi rimarkas, ke ĉi tiu temo, piedpilkado, allogas multe pli da komentoj ol kutime! Evidente ni devus havi pli da artikoloj pri tiu temo.

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

antaŭ 19 horoj, Anna diris:

Mi rimarkas, ke ĉi tiu temo, piedpilkado, allogas multe pli da komentoj ol kutime! Evidente ni devus havi pli da artikoloj pri tiu temo.

Multaj homoj havas opiniojn pri piedpilkado! 🙂

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.