Salti al enhavo

La aventuroj de Alico en Mirlando


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.

La aventuroj de Alico en Mirlando. Lewis Carroll, tradukis E. Grimley-Evans, desegnaĵoj de Chris Riddell, Esperanto-Asocio de Britio. Barlaston 2022. 304 paĝoj, 225 x 220mm x 35mm. ISBN 9780902756489. Prezo £15 en Britujo.

Lastatempe la premio Infanlibro de la jaro estis aljuĝita en la Belartaj Konkursoj 2022 de UEA al la libro La domo ĉe Pu-Angulo.  La juĝistoj verŝajne konsentis kun nia opinio, ke la libro elstaras inter la lastatempaj publikaĵoj. Atingo laŭdinda kaj promesplena.

Tiun promeson oni ja plenumis. La sama eldonejo nun proponas al la esperantistaro novan tradukon de alia klasikaĵo de la monda literaturo, kies kvalito multege superas tiun de la plejmulto da Esperantaj libroj.

Temas pri nova traduko de la verko La aventuroj de Alico en Mirlando. Kiam vi havos ekzempleron en viaj manoj, vi certe rimarkos, ke ĝi estas elstare luksa, plenkolora, malmole kaj bonkvalite bindita, presita sur dika papero, kaj kun kromkovrilo, rubando kaj buntaj desegnaĵoj.

La libron tradukis Edmund Grimley Evans surbaze de pli frua traduko de Donald Broadribb. Ĝin ornamas pli ol cent kvindek belegaj bildoj, preskaŭ unu en ĉiu paĝ-paro. Krome, oni eĉ pli ĝuos la lego-sperton pro la amuzaj kaj trafaj enbildaj tekstoj, kiujn esperantigis Tim Owen.

La libro enhavas iom pli ol 300 paĝojn, kaj estas proksimume kvar centimetrojn dika, pro la alt-kvalita papero kaj la aldono de la multaj novaj ilustraĵoj, kiujn Chris Riddell kreis specife por tiu ĉi nova eldono.

Enhave la libro certe taŭgas por ĉiaj esperantistoj, ĉu lernantoj aŭ progresantoj. La aventuroj de Alico estas facile sekveblaj, dum samtempe la vort-uzo estas sufiĉe ampleksa. Tio multe helpos progresantojn pliriĉigi sian vorto-provizon.

Aperas en la libro fama kuko kun la vortoj Manĝu min. Pri la libro ni elkore rekomendas, ke vi Legu ĝin.

1547124150_mangumin.jpg.80505dff2a477b57159cbd13fb8752ee.jpg

La aventuroj de Alico en Mirlando estas aĉetebla de la eldonejo, Esperanto-Asocio de Britio, kaj ankaŭ de kelkaj aliaj libroservoj tra la mondo, inkluzive de Japana Esperanto-Instituto, Esperanto-Bücher en Germanujo kaj Librejo Esperanta en Usono.

Maurizio Giacometto ('Rico')

 

  • Ŝati 3
  • Ami 2
  • Dankon 2

Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.


  • ampleksa: granda, vasta, entenanta multajn aferojn.
  • aventuro: neordinara, neatendita okazaĵo.
  • bindi: kunkudri la kajerojn de libro kaj surmeti sur ilin malmolan kovrilon.

740543107_Bindilibron.thumb.jpg.43ca753659b955a6f615de6f4f9d0d72.jpgJean-Pol Grandmont, CC BY 2.5, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=1335047

  • bunta: mult-kolora, miks-kolora; kun multaj diversaj aspektoj.
  • el-doni: produkti kaj publikigi verkon.
  • el-stari: stari alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • ilustraĵo: desegnaĵo aŭ bildo aldonita al teksto.

Mirlando.jpg.c59741ce4e5ec3af78b2be96931de166.jpg

  • inkluzive de: enhavante en si.
  • instituto: organizaĵo kun aparta celo, okupiĝanta kutime pri scienco, edukado aŭ iu profesio.
  • klasikaĵo: grava, fama art-verko de pasinta periodo, kiun oni ankoraŭ nun konsideras koninda kaj imitinda.
  • laŭdi: esprimi tre bonan opinion pri iu aŭ io.
  • luksa: videble multe-kosta kaj alt-kvalita.
  • ornami: aldoni detalojn al objekto por plibeligi ĝian aspekton.
  • rubando: longa, mallarĝa peco de ŝtofo, uzata por beligi objektojn aŭ por bele ligi ion.

pink-ribbon-g747bcc699_1280.thumb.jpg.cdbb039c3f9f3050550f2117fbf45072.jpg

  • vorto-provizo: la tuta kvanto de la vortoj, kiuj ekzistas en difinita teksto aŭ lernolibro.

 

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Dankon, @Rico! Mi estas plene kontenta pri tiu ĉi nia nova libro, kaj sufiĉe ĝenas min, ke pro la regularo de la Belartaj Konkursoj, ni ne rajtas konkursigi ĝin por la premio Infanlibro de la Jaro venontan jaron: estus bele, se vi, torinano, ricevus la novaĵon antaŭ la kongresanoj! (Laŭ la regularo, venkinta eldonejo ne rajtas konkursi en la sekva jaro, kaj kiel vi agnoskis, ni ricevis la premion por La domo ĉe Pu-Angulo.) 

Estas malfacile bildigi al si ĝuste kiel luksa estas la nove vestita Alico. Jen ĝi, do, filmete:

 

  • Ami 1
  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally

Dankon, Tim! Ĝi vere estas belega libro. Mi ne pensis aĉeti ĝin, ĉar mi ne plu havas malgrandajn infanojn, sed vidinte la filmeton,  mi tamen mendos ĝin por mi mem!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Tute prave @Tim. Estas granda domaĝo, ke la libro ne rajtas konkursi en la venontjaraj Belartaj Konkursoj. Se ĝi povus, mi ne havas dubon, ke ĝi gajnus la unuan premion. Dankon al vi pro la filmeto. Ĝi donas bonan ideon pri kiel luksa la libro estas. Kiam mi finlegas librojn, ili kutime revojaĝas al mia bretaro. Sed, en la kazo de Alico, la libro restis sur la kafotablo en mia salono, por ke mi povu fiere montri ĝin al amikoj kaj familianoj kiam ili vizitas min!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Bona ideo aĉeti la libron @Anna. Fakte la libro tute taŭgas por ĉia domo kie loĝas Esperantistoj, ĉu ili estas malgrandaj infanoj aŭ ne, ne vere gravas! 🙂

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Hoo! Tiu libro estas vere dika. Mi havas la saman libron en la germana kaj ĝi estas nur du centimetrojn dika.

La aspekto de la ilustraĵoj tre plaĉas al mi.

Gratulon!

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Prave, Bruno. La ilustraĵoj estas tre belaj. Nu, mi suspektas ke vi ne havas la 'saman' libron sed libron, kiun oni publikigis pasintece. Tiu versio estas pli malgranda, mole bindita, kun pli malmulte da (nigroblankaj) desegnaĵoj. Valoras aĉeti la novan eldonon! 🙂

  • Ŝati 2
Ligo al komento
share_externally

hehe Bedaŭrinde mi ne havas la 'saman' libron. Mi volis diri - la saman titolon ^^

Kompreneble ke mi volas la novan eldonon kaj mi intencas aĉeti ĝin. 

 

  • Ŝati 3
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.