Ĉiu aktivado
Tiu fluo aŭtomate ĝisdatiĝas
- Hodiaŭ
-
La 10-a de decembro 2024 estos grava tago por la Esperanto-movado. Ĝi markos la 70-an dat-revenon de la Rezolucio de Montevideo, la unua kaj plej signifa rekono de Esperanto fare de Unesko. Pri la okazaĵoj en Montevideo, la ĉefurbo de Urugvajo, jam aperis artikolo en uea.facila. La Rezolucio, akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo en 1954, rekomendis al la Ĝenerala Direktoro de Unesko sekvi la evoluojn en la uzado de Esperanto. Ĝi ankaŭ rekonis, ke la atingoj de la Esperanto-movado konformas al la celoj kaj idealoj de Unesko. La Rezolucio estis la rezulto de longa kaj konstanta laboro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj kolektis kaj transdonis al Unuiĝintaj Nacioj (UN) petskribon pri Esperanto. La petskribon subskribis preskaŭ 900 000 personoj kaj reprezentantoj de preskaŭ 500 organizaĵoj kun entute pli ol 15 milionoj da membroj. Kvankam la petskribo ne estis traktita de UN, ĝi estis transdonita al Unesko por konsidero. Pro la neatendita subteno de la meksika delegitaro, estis proponita projekto de rezolucio, kiu fine estis akceptita de la plen-kunsido de Unesko, kvankam kun ŝanĝita teksto. La meksikaj delegitoj decidis subteni la rezolucion, vidinte ekspozicion pri Esperanto aranĝitan de la urugvajaj esperantistoj. Ekde tiam, la rilatoj inter UEA kaj Unesko evoluadis. Unesko plurfoje montris intereson kaj ŝaton al Esperanto, ekzemple la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Amadou-Makhtar M’Bow, vizitis la Universalan Kongreson de Esperanto en 1977. En 1985 Unesko akceptis duan rezolucion pri Esperanto, rekomendante al la membro-ŝtatoj enkonduki lerno-programojn pri lingvaj problemoj kaj Esperanto en lernejojn kaj universitatojn. En ĉi tiu nova datreveno de la Rezolucio de Montevideo, ni memoras la historion kaj signifon de tiu dokumento, kiu prezentas la celojn kaj idealojn de Unesko kaj Esperanto: konstrui pacon en la mondo per kulturo, edukado kaj scienco. Kun subteno de UEA, TEJO, ILEI kaj Urugvaja Esperanto-Societo, nun formiĝis labor-komitato por organizi internacian memor-feston en la Parlamentejo de Montevideo. Tio okazos la 10-an de decembro 2024 ekde la 9:00-a matene laŭ la urugvaja loka tempo (UTC -3). Estos prelegoj kaj paroladoj ĉeestaj kaj retaj, montrado de dokumentaj filmoj kaj artaj prezentaĵoj, kiujn la publiko povos spekti sur-loke aŭ rete. Pablo León
- Pasinta semajno
-
Anna komencis sekvi KATARAKTO - "DU MINUTOJ da MEDICINO" PAULO SERGIO VIANA
-
Jean-Claude Roy komencis sekvi La potenco de filmoj
-
La proponoj de Ahmad estas tre interesaj. Dankon
- Pli frue
-
Anna komencis sekvi Salins-les-Bains
-
Tiuj, kiuj loĝas en UK dum multaj jaroj, ne sentas sin kiel 'elito', ĉar multaj enmigrintoj devis pasigi almenaŭ 2 ĝis 3 jarojn laborante per tre malalta salajro dum lernado de la lingvo. Krome, ni pagas por anglalingvaj kursoj (kaj la lupagon, manĝaĵon, vestaĵojn, ĉiutagajn bezonojn). Do, la brita ekonomio gainas de ni dumaniere: malalta laborkosto, aĉeto de angla kursoj (kaj diversaj aferoj). La vera forto de Esperanto estas 1) la relative facila lernkurbo, kompare kun multaj aliaj lingvoj, 2) ĝi ne apartenas al specifa lando. Krome, kiel iu (kiel mi) kiu revenis al Esperanto por la 3-a fojo, mia demando restas: kiom da esperantistoj vere deziras ke Esperanto iĝu la preferata lingvo por politika kaj komerca interŝanĝo? Mi sentas ke multaj esperantistoj preferas ke Esperanto restu en malgranda komunumo kaj ne eniru la politikon (kvankam multaj esperantistoj diskutas pri politiko). La tago, kiam la plimulto de la esperantistoj konsentas ke estas tempo ke Esperanto kresku, tiam ni vidos politikistojn kaj komercistojn adopti Esperanton kiel ilia preferata lingvo de interkomunikado. Ĝis tiam, Esperanto restos la lingvo kiel ŝatokupo kaj de limigita komunumo.
-
Bonege! Estas bone vidi alian Youtubokanalon en Esperanto. Estus bona ideo aldoni kelkajn pli longajn filmetojn, en ne tro malproksima estonteco.
-
Emmanuel DESBRIERES aliĝis al la komunumo
-
Saluton al la tuta mondo el Francio Salins-les-Bains estas urbeto en orienta parto de Francio proksime de svisa landlimo. La urbo estas konata pro sia sal-farejo (Monda heredaĵo). Tie de pluraj jaroj funkcias Esperanto-ateliero en la mezlernejo Victor CONSIDERANT. Tiun ĉi jaron la projekto (vidu suben) enhavas 48 gelernantojn. Ili lernas Esperanton kaj klopodas por financi sian vojaĝon tra Esperantio. (vidu sur la foto knabinojn, kiuj deĵoras ĉe nia pico-bufedo). Amike Emmanuel DESBRIERES Projekto 2024-25 de Esperanto ateliero de mezlernejo Victor Considérant de Salins-les-Bains (Jura, Francio) pri la temo : « Memoroj kai agoj de virinoj por paco » La 48 studentoj registritaj en ĉi tiu procezo, komence renkontiĝos kun Micheline CHATEAU, kuratoro, kiu donos al ili la mision porti arkivojn el la Nacia Muzeo de Esperanto de Gray (Haute-Saône, Francio), ĝis la Nacia Biblioteko de Aŭstrio (Esperanto fako) en Vieno, por konservado. En Vieno, B. TUIDER, la kuratoro kiu ricevos ilin, kaj Franz-Joseph GEIDEL gvidos ilin tra la urbo laŭ la temo de " Vieno kaj Paco... laŭ la paŝoj de Bertha Von SUTTNER " Ili tiam vizitos Edvige TANTIN-ACKERMAN kaj Elda DÖRFLER, veraj memoroj de Triesto (Italio), kiuj atestos pri ilia vivo pasigita en tiu ĉi kosmopolita haveno de la vojkruciĝo de lokaj kaj malproksimaj kulturoj, sed ankaŭ la celo de konfliktoj inter aŭstroj, italoj kaj, siatempe, jugoslavoj. Ili renkontiĝos ankaŭ en Trento (Italio) kun Norma CESCOTTI, esperantistino de preskaŭ 100 jaroj. Ŝi rakontos la historion de sia vivo en ĉi tiu dulingva montara regiono Trentino-Alto Adige / Sudtirolo, sur la vojo al la Brenner-pasejo, pri kiu batalis italaj kaj aŭstraj princoj. Estos okazo ankaŭ por junaj francoj pripensi pri la pasinteco kaj estonteco de Alpaj glaĉeroj kaj mondvarmiĝo. Survoje, la francaj studentoj vizitos higragan minejon en Idrija (Slovenio), kiu ankaŭ staras en la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO. Ankaŭ arkitekturo, industrio, ŝtatlimoj kaj daŭripova evoluo estas temoj de tiu vojaĝo. En ĉi tiu vojago, ili perfektigos sian Esperanton kaj spertos ĝin konkrete diversmaniere. Ili sendos novaĵojn tra la oficiala retejo de sia mezlernejo, la artikoloj ĉiuj estante dulingvaj franca/ esperanto, kaj revenante ili prezentos sian aventuron dum la • Muzea nokto • (majo 2025) de la Grande Saline de Salins-les-Bains. Ekde 2017, minimume 150 studentoj de ĉi tiu mezlernejo kaj ĉi tiu ateliero regule plurfoje faris videokonferencojn en Esperanto (vidu Jutuban kanalon de ILEI, sekcio « videajoj de gelernantoj » kaj precipe = Slovenio-Italio 2023) vojaĝis danke al Esperanto en Italio, Slovenio, Kroatio. hodiaŭ kelkaj parolas Esperanton flue, kaj aktivas en diversaj strukturoj : Verdaj Skoltoj, JEFO, TEJO...). Lastatempe (julio 2024) tuj post abituriĝon kvar knabinoj estis gastigitaj ĉe esperantistoj per Pasporta Servo dum vojaĝo tra Eŭropo per trajno knabo instruis Esperanton al junaj infanoj dum somera tendaro. du eniris la Komitaton de esperantista asocio : Amika-rondo, kaj do de Esperanto-France.
-
Ĝuste hieraŭ mi rigardis ĉi tiun filmon hahah, ĉiuokaze bela artikolo kiel ĉiam
-
Bona ideo
-
samgen03 aliĝis al la komunumo
-
La potenco de filmoj Antaŭ 60 jaroj, en 1964, aperis la unua plen-longa filmo tute en Esperanto: Angoroj. Kreis ĝin franca esperantisto Jacques-Louis Mahé. La filmo estas rakonto pri krimo, kaj montras kiel danĝera povas esti venĝemo. Famaj esperantistoj ludis en la filmo. Inter ili estis Raymond Schwartz, Gaston Waringhien kaj la juna Michel Duc-Goninaz. Bedaŭrinde la filmo ne estis tre sukcesa ekonomie, kaj Mahé perdis multan monon. Pro malĝojo li detruis preskaŭ ĉiujn kopiojn de la filmo. Bonŝance li ne detruis ĉiujn, kaj esperantistoj ankoraŭ nun povas spekti lian filmon Angoroj *. Ofte oni diras: "Unu foto valoras mil vortojn." Do, ni povas imagi kiom potenca povus esti bona filmo, kiu konsistas el milionoj da fotoj kaj anstataŭas sennombrajn vortojn! Laŭ Marc Prensky, usona edukisto kaj verkisto, kiu interesiĝas pri modernaj eduk-rimedoj, nuntempe filmetoj estas la plej efika rimedo por prezenti kaj disvastigi diversajn ideojn. Tial li opinias, ke niaj lernantoj faru filmeton kiel hejmtaskon anstataŭ pretigi skribitan tekston. Tio povas validi ankaŭ por nia internacia lingvo, Esperanto. La vivo de Zamenhof donas plurajn interesajn ideojn por novaj filmoj. Ekzemple, jen kelkaj spektindaj scenoj: 1. La juna Ludoviko sekrete parolas Esperanton kun siaj amikoj en la lernejo; 2. Zamenhof ekvidas siajn manuskriptojn pri Esperanto, bruligitajn de la patro; 3. Zamenhof senpage vizitas malriĉajn malsanulojn; 4. Zamenhof ne havas sufiĉe da mono por vojaĝi al la Universalaj Kongresoj. Ankaŭ la svisa esperantisto Edmond Privat (1889-1962) havis tre interesan vivon, kiu meritus fariĝi filmo. Ekzemple, nur 17-jara li estis unu el la ĉefaj organizantoj de la 2-a Universala Kongreso en Ĝenevo. En Laŭzano en 1931 li aranĝis prelegon de Gandhi, kiu poste fariĝis lia persona amiko. Ankaŭ pri la vivo kaj vojaĝoj de la fama jugoslava esploristo kaj verkisto Tibor Sekelj (1912-1988), eblus fari tre spektindan filmon. Ni celu fari aŭ farigi filmojn, kiuj gajnos internaciajn premiojn ĉe famaj film-festivaloj, kiel tiuj en Venecio, Cannes, Berlino, Losanĝeleso, Toronto kaj simile. Tia sukceso estus grandega paŝo por efike prezenti Esperanton tra la tuta mondo. Laŭ persa poemo: "Arto aperas pli bona ol gemo!" Por atingi tiun celon, eble plano simila al la jena helpos: 1. Inviti diversajn Esperanto-organizojn kaj interesiĝantojn krei grupon por kunlabori kaj subteni la projekton; 2. La grupo aranĝu internacian konkurson por scenaroj pri Esperanto; 3. La plej bonajn proponojn oni transdonu al premi-gajnintaj scenaristoj por perfektigo; 4. Oni trovu famajn reĝisorojn por filmigi la scenarojn. Jam ekzistas filmoj pri geniuloj, ekzemple la filmo A Beautiful Mind (Bela Menso) temas pri John Nash, genia matematikisto, kiu en 1994 gajnis la premion Nobel pri Ekonomia Scienco. Sed Nash ne gajnis ĝin sola. Li ricevis la premion Nobel kun du aliaj – kaj unu estis esperantisto, Reinhard Selten (1930-2016), kiu poste fariĝis Honora Patrono de UEA. Se jam ekzistas filmo pri Nash, kial ne ankaŭ pri lia kungajninto, Reinhard Selten? Ahmad Mamduhi * Jen la ligilo por spekti la filmon Angoroj. Se vi volas spekti ĝin kun la subtekstoj, alklaku la dent-radon malsupre por elekti vian lingvon (kvara butono de dekstre). Poste alklaku la kvinan butonon de dekstre por ŝalti la subtekstojn.
-
Rin aliĝis al la komunumo
-
Matteo Bertaggia aliĝis al la komunumo
-
Adelson Sobrinho komencis sekvi “Esperanto per rekta metodo”
-
Leginda/legenda/instruenda lernolibro. Mi uzas tiun libron en miaj lecionoj de UFC - Federacia Universitato de Ceará, kie mi estas profesia instruisto ekde 1992.
-
Anna komencis sekvi La potenco de filmoj
-
Bonŝance ankaŭ mi ne vidas ilin. Mi supozas, ke mia kapkuŝeno verŝajne entenas milionojn. Ĉar mi ne havas problemon pri astmo, mi intencas ignori la konsilojn en la artikolo!
-
Feliĉaj ni estas kiuj povas vidi nek bakteriojn nek aliajn multnombrajn mikroorganismojn, se jes estus terura vidaĵo.
-
Mi pensas, ke mi dormos sur la planko!
-
MickieEnrot aliĝis al la komunumo
-
Bedaŭrinde la libro ne plu estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA, sed eblas aĉeti ĝin rekte de la eldonejo ĉi tie: https://mendu.ikso.net/#art_811 Mi ĵus ŝanĝis la ligilon en la artikolo mem. Eblas ankaŭ elŝuti la PDF ĉe ĉi tiu paĝo: https://lernu.net/libro
-
Migrema aliĝis al la komunumo
-
Bonan tagon! Mi estas komencanto kaj volus acxeti la libron "LA TEORIO NAKAMURA", sed mi ne scias kie. Bonvolu diras al mi kiel. Dankon. Fernando.
-
Vince Allison komencis sekvi Kio kaŝas sin en via lito?
-
Dankon pro la konsilo, Myrtis!
-
Certe vi miros, kiam vi ekscios, ke via lito enhavas milionojn da bakterioj, fungoj kaj akaroj. Via varma lito - plena de ŝvito, salivo, mortinta haŭto kaj etaj manĝaĵeroj – estas la perfekta medio, kie tiaj estaĵoj povas vivi komforte kaj feliĉe. Akaroj estas tre etaj parencoj de araneoj. Ili estas tro malgrandaj por esti videblaj per la homa okulo. Ili loĝas en litoj, tapiŝoj kaj kurtenoj. Ili manĝas mortintan haŭton kaj kreskas plej bone en varmaj kaj humidaj lokoj... kiel via lito. Homoj perdas 500 milionojn da haŭtaj ĉeloj ĉiutage. Tiuj donas senfinajn manĝaĵojn al la akaroj. Por homo kun alergio kontraŭ akaroj, tio povus havi la sekvon, ke tiu homo malfacile spiras, aŭ ekhavas astmon. Ni homoj normale portas bakteriojn sur nia haŭto. Lit-kovrilo estas bona loko por bakterioj. En 2013 usona firmao, Amerisleep, kontrolis la kovrilon de kap-kuseno. La kovrilo, kiu laste estis lavita antaŭ unu semajno, enhavis pli ol 4,6 milionojn da bakterioj en 10 kvadrataj centimetroj – pli ol la neceseja sidilo. Kiom ofte vi ŝanĝu viajn litkovrilojn kaj kapkusenojn? Laŭ David Denning (brita fakulo pri infektaj malsanoj), se vi ne havas astmon aŭ spir-problemojn, ŝanĝu vian kapkusenon ĉiun duan jaron. Sed homo, kiu havas astmon aŭ spir-problemojn, devas aĉeti novan kapkusenon du ĝis kvar fojojn jare. Kaj la kovriloj de via lito... spertuloj rekomendas, ke vi lavu ilin ĉiusemajne. Estas kelkaj aferoj, kiujn vi povas fari por malpliigi la kvanton da akaroj kaj bakterioj en via lito: 1. Ne permesu al via kato aŭ hundo dormi sur la lito; 2. Duŝu vin antaŭ ol enlitiĝi; 3. Ne portu malpurajn ŝtrumpetojn en la lito; 4. Ne dormu kun ŝminko sur la vizaĝo; 5. Ne manĝu en la lito. Dormu bone! Myrtis Smith
-
Aleksandra aliĝis al la komunumo
-
La suba artikolo aperis en revuo Esperanto, n-ro 1394, en oktobro 2024, p. 209. La artikolo estas redaktita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila. Instruado de la lingvo Esperanto en Tanzanio nuntempe pli kaj pli vastiĝas. Esperantistaj aktivuloj okazigas kursojn en diversaj niveloj, ĉeestaj aŭ retaj. En Aruŝo ĉi-jare okazis en januaro seminario, organizita de la projekto Hakuna Matata. La seminarion gvidis italaj esperantistoj Francesco Maurelli kaj Sara Spanò. Estis starigitaj retkursoj en diversaj komunikilaj platformoj. Samtempe ne ĉesis la kutima ĉeesta lingva instruado en kluboj/grupoj, en kelkaj bazlernejoj, kaj en Esperanta mezlernejo en la vilaĝo Marambeka. De la 19-a ĝis la 24-a de majo 2024 okazis ĉeesta Esperanto-kurso en la urbo Bunda. La kurso estis planita kun la celo, ke lernantoj renkontu unu la alian. Tiuj lernantoj jam per Vacapo sekvis retkurson gvidatan de la grupo Brilanta Stelo. Kvankam nemultaj homoj sukcesis venki sian ekonomian problemon kaj atingi la urbon Bunda, tamen malgranda nombro el 54 aliĝintoj al Brilanta Stelo sukcesis partopreni la ĉeestan kurson. Kun ĝojo ĉiu partoprenanto amuziĝis pro la bonege aranĝitaj programeroj dum la kurs-sesio. Okazis du kursoj: por komencantoj kaj progresantoj. Krome ni feliĉe kune ludis, manĝis kaj kantis! Ni kantis ankaŭ la himnon de Esperanto “La Espero”. Nun ni prepariĝas por la venonta perfektiga Esperanto-kurso! Pri tio ni informas la Internacian Ligon de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Ni esperas, ke oni sendos lerno-materialojn, instru-materialojn, kaj aliajn aferojn, por helpi la aktivulojn en Afriko. Tiuj aktivuloj okupiĝas pri instruado kaj disvastigo de Esperanto en Afriko. Estas espero nia, ke post la Universala Kongreso en Aruŝo estos granda ondo da homoj, kiuj aliĝos al niaj grupoj, kiuj instruas Esperanton. Tial ni bezonos lernomaterialojn, instrumaterialojn, kaj ankaŭ komputilojn. Ni deziras, ke oni enkonduku lernadon de Esperanto ankaŭ en ŝtataj lernejoj. Ni bezonas vian kunlaboron kaj invitas vian subtenon. La interesiĝantoj kontaktu nin ĉe ĉi tiu retadreso. Eblas ankaŭ rekte kontakti la sekci-estron de ILEI en Tanzanio, s-ron Mulele Mbassa Makaranga. Mulele Mbassa
-
Kara Jean-Claude, mi vere rekomendas, ke vi abonu por vi la revuon Kontakto: https://uea.org/alighoj/abonilo. Ĝi estas interesega, sed mi kredas, ke nur por homoj aĝaj 16+. Ĝian enhavon vi povas aliri per https://uea.org/revuoj/kontakto (numeroj malnovaj pli ol 1 jaro estas libere alireblaj). Por pli junaj homoj mi rekomendas investi en infanlibroj, ĉefe tiujn de EAB, ekz-e Kvin novaj infanlibroj: £20 - Shop - Esperanto-Asocio de Britio (sed estas multaj aliaj!).
-
Anna komencis sekvi Memor-festo: Unesko kaj Esperanto
-
Super ĉio tio estas tiu realeco, kiun pluraj el inter ni jam sciis, kaj kiun fine malkaŝis al la legantoj gazetara publikaĵo en Francio. Temas pri la organizita hegemonio por tutmondigi la uzon de la angla lingvo. Vidu la aldonitan pdf-n pri tio: (Robert Phillipson rivelis la ekziston de konfidenca raporto) Robert_Phillipson_a_révélé_l’existence_d’un_rapport_confidentiel.pdf Robert_Phillipson_a_révélé_l’existence_d’un_rapport_confidentiel.pdf