Gratulon Renato pro via artikolo, bona, simplalingvaĵa, priskribanta, kion ni volas, kio ekzistas, kion ni povas (devus) fari. Kiel, kial oni alvenu ĉe UEA, lokaj asocioj.
Speciale via 5a alineo pri landaj asocioj kaptis mian atenton:
«La posta nivelo estas la naciaj organizaĵoj.... »
Jen por novaj esperantistoj, kion ili teorie devus renkonti. Sed mi volonte legintus tie ankaŭ pri tio (parolante al landaj asociestroj), kion la landaj asocioj organizas (devus organizi): lokajn esperanto-kursojn, por «produkti» esperantistojn, kaj helpi ilin progresi.
Multo nuntempe okazas en nepalpebla virtuala reto-spaco. Speciale bezonatus vivaj ĉeestaj kursoj, kun vera homa kontakto. Despli kaze de lingvo, esperanto, ĉar realvivaj rilatoj pluekzistas, stimulas. Komputile aperantaj uloj/aĵoj tuj malaperas je diskonektiĝo. Esperanto ja ekzistas en la vera vivo, praktikatas, utiligatas.
Ĉefe gravas, ke landaj asocioj agu! Okazigu regule diverstipajn, diverslokajn, diverseventajn informadojn pri esperanto al la loka ne-esperantista publiko, kunlabore kun aliaj lokaj organizaĵoj, aŭtoritatoj, eventoj.