Saluton al la tuta mondo el Francio
Salins-les-Bains estas urbeto en orienta parto de Francio proksime de svisa landlimo.
La urbo estas konata pro sia sal-farejo (Monda heredaĵo).
Tie de pluraj jaroj funkcias Esperanto-ateliero en la mezlernejo Victor CONSIDERANT.
Tiun ĉi jaron la projekto (vidu suben) enhavas 48 gelernantojn.
Ili lernas Esperanton kaj klopodas por financi sian vojaĝon tra Esperantio.
(vidu sur la foto knabinojn, kiuj deĵoras ĉe nia pico-bufedo).
Amike
Emmanuel DESBRIERES
Projekto 2024-25 de Esperanto ateliero de mezlernejo Victor Considérant de Salins-les-Bains (Jura, Francio)
pri la temo :
« Memoroj kai agoj de virinoj por paco »
La 48 studentoj registritaj en ĉi tiu procezo, komence renkontiĝos kun Micheline CHATEAU, kuratoro, kiu donos al ili la mision porti arkivojn el la Nacia Muzeo de Esperanto de Gray (Haute-Saône, Francio), ĝis la Nacia Biblioteko de Aŭstrio (Esperanto fako) en Vieno, por konservado.
En Vieno, B. TUIDER, la kuratoro kiu ricevos ilin, kaj Franz-Joseph GEIDEL gvidos ilin tra la urbo laŭ la temo de " Vieno kaj
Paco... laŭ la paŝoj de Bertha Von SUTTNER "
Ili tiam vizitos Edvige TANTIN-ACKERMAN kaj Elda DÖRFLER, veraj memoroj de Triesto (Italio), kiuj atestos pri ilia vivo pasigita en tiu ĉi kosmopolita haveno de la vojkruciĝo de lokaj kaj malproksimaj kulturoj, sed ankaŭ la celo de konfliktoj inter aŭstroj, italoj kaj, siatempe, jugoslavoj.
Ili renkontiĝos ankaŭ en Trento (Italio) kun Norma CESCOTTI, esperantistino de preskaŭ 100 jaroj. Ŝi rakontos la historion de sia vivo en ĉi tiu dulingva montara regiono Trentino-Alto Adige / Sudtirolo, sur la vojo al la Brenner-pasejo, pri kiu batalis italaj kaj aŭstraj princoj. Estos okazo ankaŭ por junaj francoj pripensi pri la pasinteco kaj estonteco de Alpaj glaĉeroj kaj mondvarmiĝo.
Survoje, la francaj studentoj vizitos higragan minejon en Idrija (Slovenio), kiu ankaŭ staras en la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO.
Ankaŭ arkitekturo, industrio, ŝtatlimoj kaj daŭripova evoluo estas temoj de tiu vojaĝo.
En ĉi tiu vojago, ili perfektigos sian Esperanton kaj spertos ĝin konkrete diversmaniere.
Ili sendos novaĵojn tra la oficiala retejo de sia mezlernejo, la artikoloj ĉiuj estante dulingvaj franca/ esperanto,
kaj revenante ili prezentos sian aventuron dum la • Muzea nokto • (majo 2025) de la Grande Saline de Salins-les-Bains.
Ekde 2017, minimume 150 studentoj de ĉi tiu mezlernejo kaj ĉi tiu ateliero regule plurfoje faris videokonferencojn en Esperanto
(vidu Jutuban kanalon de ILEI, sekcio « videajoj de gelernantoj » kaj precipe = Slovenio-Italio 2023) vojaĝis danke al Esperanto en Italio, Slovenio, Kroatio.
-
hodiaŭ kelkaj parolas Esperanton flue, kaj aktivas en diversaj strukturoj : Verdaj Skoltoj, JEFO,
TEJO...). Lastatempe (julio 2024) tuj post abituriĝon -
kvar knabinoj estis gastigitaj ĉe esperantistoj per Pasporta Servo dum vojaĝo tra
Eŭropo per trajno - knabo instruis Esperanton al junaj infanoj dum somera tendaro.
- du eniris la Komitaton de esperantista asocio : Amika-rondo, kaj do de Esperanto-France.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.