La Parlamentejo de Urugvajo, kie okazos la memorfesto pri la Rezolucio. Foto: Wikipedia / Eduardo Ruggieri CC BY-SA 3.0
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio ‘Rico’ Giacometto.
La 10-a de decembro 2024 estos grava tago por la Esperanto-movado. Ĝi markos la 70-an dat-revenon de la Rezolucio de Montevideo, la unua kaj plej signifa rekono de Esperanto fare de Unesko. Pri la okazaĵoj en Montevideo, la ĉefurbo de Urugvajo, jam aperis artikolo en uea.facila.
La Rezolucio, akceptita de la Ĝenerala Konferenco de Unesko en Montevideo en 1954, rekomendis al la Ĝenerala Direktoro de Unesko sekvi la evoluojn en la uzado de Esperanto. Ĝi ankaŭ rekonis, ke la atingoj de la Esperanto-movado konformas al la celoj kaj idealoj de Unesko.
La Rezolucio estis la rezulto de longa kaj konstanta laboro de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj aliaj Esperanto-organizaĵoj, kiuj kolektis kaj transdonis al Unuiĝintaj Nacioj (UN) petskribon pri Esperanto. La petskribon subskribis preskaŭ 900 000 personoj kaj reprezentantoj de preskaŭ 500 organizaĵoj kun entute pli ol 15 milionoj da membroj. Kvankam la petskribo ne estis traktita de UN, ĝi estis transdonita al Unesko por konsidero.
Pro la neatendita subteno de la meksika delegitaro, estis proponita projekto de rezolucio, kiu fine estis akceptita de la plen-kunsido de Unesko, kvankam kun ŝanĝita teksto. La meksikaj delegitoj decidis subteni la rezolucion, vidinte ekspozicion pri Esperanto aranĝitan de la urugvajaj esperantistoj.
Ekde tiam, la rilatoj inter UEA kaj Unesko evoluadis. Unesko plurfoje montris intereson kaj ŝaton al Esperanto, ekzemple la Ĝenerala Direktoro de Unesko, Amadou-Makhtar M’Bow, vizitis la Universalan Kongreson de Esperanto en 1977. En 1985 Unesko akceptis duan rezolucion pri Esperanto, rekomendante al la membro-ŝtatoj enkonduki lerno-programojn pri lingvaj problemoj kaj Esperanto en lernejojn kaj universitatojn.
En ĉi tiu nova datreveno de la Rezolucio de Montevideo, ni memoras la historion kaj signifon de tiu dokumento, kiu prezentas la celojn kaj idealojn de Unesko kaj Esperanto: konstrui pacon en la mondo per kulturo, edukado kaj scienco. Kun subteno de UEA, TEJO, ILEI kaj Urugvaja Esperanto-Societo, nun formiĝis labor-komitato por organizi internacian memor-feston en la Parlamentejo de Montevideo. Tio okazos la 10-an de decembro 2024 ekde la 9:00-a matene laŭ la urugvaja loka tempo (UTC -3). Estos prelegoj kaj paroladoj ĉeestaj kaj retaj, montrado de dokumentaj filmoj kaj artaj prezentaĵoj, kiujn la publiko povos spekti sur-loke aŭ rete.
Pablo León
- 6
Pablo León estas argentina ĵurnalisto kaj Esperanto-aktivulo jam de pli ol 45 jaroj. Inter aliaj agadoj, li estas membro de la internacia teamo de tradukistoj, kiuj tradukas la revuon Unesko-Kuriero en Esperanton. Li nuntempe partoprenas laborkomitaton, kiu organizas konferencon por festi la 70-an datrevenon de la Unesko-rezolucio de Montevideo. (Pliajn informojn pri li vi povas legi en Vikipedio.)
- ĉe-esta: estanta tie en la loko, kie io okazas; ne virtuala aŭ reta.
- delegito: homo sendita por prezenti la aferojn de iu asocio; delegitaro: grupo de delegitoj.
- direktoro: ĉefo de oficejo, laborejo, komerca organizaĵo, asocio aŭ simile.
- ekspozicio: publika prezentado, elmontrado de diversaj produktoj de industrio kaj arto.
Wikimedia / Ziko CC 1.2
- en-konduki: enporti ion novan, kaj disvastigi ties uzon.
- ILEI: Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.
- komitato: grupo de personoj elektitaj por fari organizajn taskojn; gvidantaro de asocio.
- konferenco: renkontiĝo de fakuloj, kiuj diskutas gravajn aferojn rilate al sia fako.
- konformi: havi similan formon kiel alia afero, regulo aŭ ideo, kiun oni konsideras dezirinda.
- parlamentejo: la konstruaĵo, kie renkontiĝas elektitaj politikistoj por diskuti kaj krei la leĝojn de sia ŝtato.
- pet-skribo: dokumento kun iu peto, subskribita de multaj membroj de la publiko.
- plen-kunsido: la ĉefa kunveno de organizaĵo, kiam ties membroj renkontiĝas ne en apartaj grupoj, sed ĉiuj kune.
RIA Novosti archive, image #828797 / Yuryi Abramochkin / CC-BY-SA 3.0
- rekono: la ago akcepti ion kiel validan aŭ valoran.
- reprezentanto: homo parolanta aŭ aganta nome de iu alia homo, hom-grupo, asocio aŭ organizaĵo.
- societo: grupo de homoj, kiuj regule renkontiĝas kun komuna celo.
- sub-skribi: skribi sian nomon fine de dokumento por montri, ke oni mem verkis ĝin, aŭ por konsenti pri la enhavo.
- sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesurezolucio: anonco, kiun faras asocio aŭ kunveno, pri sia pozicio aŭ opinio pri iu demando.
- TEJO: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
- Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.